Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Đorde Obradović (SI) & Josef Trojan (CZ)
Prova versio el majo 2002.
Numero:
esperante
La terminaro pri betono kaj betonistaj laboroj estis
prilaborata en la tempo, kiam klare montriĝis, ke la
Terminologia Esperanto-Centro de UEA (TEC) ne sukcesis
fruktodone establiĝi kaj teorie kaj praktike stimuladi
dezirindan disvolvon de la faka Esperanto. Unu el gvidaj
personoj de iama TEC en la jaro 2000 formulis tezon, ke
«terminologia laboro en la planlingvo ne eblas, ĉar ties
lingvokomunumo estas tro malgranda, ĝi havas tro
malmultajn fakulojn kaj preskaŭ ne la bezonatajn financajn
rimedojn».
esperante
Kun la eldiro ne eblas konsenti, ĉar koncernajn aktivecojn
influas pli la scipovo, organiza kapablo kaj entuziasmo de
individuoj ol grandeco de lingvokomunumo (loĝantoj de
ŝtato, niakaze esperantistoj), nombro de koncernaj
profesiuloj kaj disponebla monsumo.
esperante
Semo por tiu ĉi terminaro formiĝis en la jaro 1992 kiel
demonstra elmontro okaze de mia prelego en la terminologia
konferenco kadre de la Universala Kongreso en Vieno, temo
Individua kaj kolektiva laboroj pri terminaroj. La
unuan version de la terminaro mi tutamplekse ellaboris
komence de la jaro 2000 kaj tuj poste proprainiciate
kolektis bonvolajn konstrufakulojn kaj formis teĥnikan
komisionon por konduki la terminaron al necesa internacia
nivelo, kiu ĉe esperanta terminaro estas nepra kondiĉo.
esperante
Betono estas apud ligno, briko kaj ŝtalo grava tradicia
konstrumaterialo, laŭ aspekto, celo kaj apliko ĝenerale
konata al homa populacio. Ankaŭ pri ties konsisto,
teĥnologio kaj proprecoj normala homo iom scias. Tamen,
komuna leksiko de neniu lingvo kapablas eldiri pri betono
ĉion necesan, teorio kaj praktiko de tiu ĉi materialo
nuntempe bezonas ampleksan terminan aparaton, por ke fakuloj
povu senĝene pri la betono trakti.
esperante
La aŭtora kolektivo en la traktado plurfoje montris
diferencajn starpunktojn, kiujn estis necese solvi per
serĉado de por ĉiuj akcepteblaj rezultoj. Mia sperto el
la pli ol dujara koresponda traktado estas, ke ni ĉiuj
klopodis gardi la Fundamenton de Esperanto. Nomoj akceptitaj
por la plejmulto de nocioj devenas el la oficiala leksiko de
Esperanto kaj el la verkoj respektindaj, ekz. el la Plena
Ilustrita Vortaro de Esperanto. Por kelkaj nocioj ni
elpruntis formon komunuzan aŭ alifakan kaj atribuis al
ĝi novan aldonan enhavon --- signifon --- por specifa
bezono de nia fako. Tiaj estas ekzemple volumenaĵo
(4), morteraĵo (17), aluvia
ŝtonaro (18.3), frakcio (20), gruzo
(23), granulo (32.1), jugeto
(159), kroĉilo (160) kaj pluraj
aliaj.
esperante
Kelkajn oficialajn vortojn ni uzis kontraŭtradicie, sed ne
kontraŭ enhava esenco de la vortoj kaj supozeble ankaŭ
ne kontraŭ la Fundamento, jen la tipaj ekzemploj:
- binda drato (162). G.
Waringhien en PIV difinis la verbon «bindi» sole por la
ago bindi libron. Sed L. Zamenhof enhavon de la verbo
difinis per alilingvaj ekvivalentoj, kiuj ampleksas ekzemple
la bindadon de libroj, sed ne nur de libroj. La franca
relier, la angla bind,
la rusa perepletat' entenas signifon pli
vastan. Ni certe uzis prave la radikon «bind» por nomi
draton, per kiu armisto kunligas --- bindas --- unuopajn
elementojn de ŝtalbetona armaturo.
-
kupla elemento (164). Por la verbo
kupli PIV montras 4 signifojn. La unua tekstas: «Funkciigi
kune du similajn partojn de maŝino aŭ du maŝinojn, por
unu sama komuna laboro». En la fako de betono ne temas
pri du maŝinoj, sed pri du materialoj, kiujn oni kunigas
tiel, ke la rezulta kunigaĵo (kuplaĵo) funkciu kiel unu
fleksata elemento --- ekz. trabo. La suba materialo, en la
kazo de fleksata elemento kun tirata zono, estas
prefabrikita elemento ŝtalbetona aŭ ŝtala, la supra
parto estas monolita (ŝtal)betono. Inter ambaŭ estas
kontakta ebeno, kiu estas streĉata per tonda forto, la
materialoj estas trudataj reciproke ŝoviĝi. Kontraŭ la
ŝovo efikas la kuplaj ŝtalaj elementoj ankre fiksitaj en
ambaŭ materialoj.
- truso
(204). En PIV estas la vorto difinita tute
malĝuste, simile iom parenca vorto latiso. Pri ambaŭ mi
faris analizan studon kaj prezentis ĝin novembre 2000 en
la praga Kolokvo Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko.
Publikigita ĝi estis sub la titolo Terminiga procedo en
Esperanto en la kolekto de referaĵoj el la kolokvo
pere de la eldonejo KAVA-PECH sub la nomo Fakaj aplikoj
de Esperanto kaj ankaŭ ĝi estis presita en la gazeto
La Domo, 2001, n-ro 30.
- jungo
(210). G. Waringhien en PIV difinis la verbon
«jungi» sole por la ago jungi tirontan beston aŭ
motorveturilon, krome li enmetis la ekzemplon «por
efektivigi la planon, oni jungis ĉiujn fortojn de la
lando». Diference de li L. Zamenhof difinis enhavon de la
verbo pli vaste per la nacilinvaj ekvivalentoj:
atteler / couple,
harness (vb.) /
spannen (z. B. Pferde) /
zaprjagat' /
zaprzęngać. En la fako de
ŝtalbetono ni bezonas distingi kelkajn manierojn de
kunligo, sen termina diferencigo ne eblas klare montri
esencon de okaza mesaĝo. La verbo ligi estas la plej
ĝenerala. Libere ligi unu konstruelementon al alia oni
povas pere de junto (interspaco), negrave ĉu sen aŭ kun
gluo, mortero k.s. Jungi signifas ligi meĥane, sen
diferencigo ĉu fikse, ĉu artike. Enfiksi (vidu art.
213) signifas kunligi rigide. Ankoraŭ alia
grado de kunligo estas kuplo (ekspliko supre).
esperante
Kelkaj terminoj estas novaj nur kiel apartaj derivaĵoj,
sed konsistas el bone travideblaj elementoj, en la fako ili
supozeble povos esti sufiĉe elvokivaj. Ni tiel per
netradicia formo deziris almenaŭ parte separi ilin disde
la sfero komuna kun ties troa vasteco kaj elasteco de
vortsignifoj. Al tiu ĉi grupo viciĝas ekzemple ligento
(3) prestreĉi (62.2 prestreĉita
betono), prefabriki (88 prefabrikita betono).
esperante
En kelkaj kazoj ne estis eble trovi konvenan nomon por nocio
de esperantistoj netuŝita, aŭ tuŝita nur en nesufiĉe
alireblaj literaturaj fontoj. Jen konciza supervido de
novismoj kun glosoj:
- gravelo
(22) --- natura ŝtonaro kun frote ovaligitaj
eĝoj, transportita per akvofluo (aluvia, ne nepre
holocena). Tiel ĝin priskribas ankaŭ E. D. Krause en la
vortaro Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch
(1999) kaj aldonis, ke ĝi estas grava komponento de
betono.
- ŝotro (24) ---
natura ŝtonaro, nepre pistita, ĉar nur kiel tia ĝi
povas esti uzata ankaŭ ĉe konstruo de ŝoseoj kaj
fervojaj balastaj rel-kuŝejoj. La termino lanĉita de R.
Eichholz envenis ankaŭ la vortaron de E. D. Krause (1999),
kie ĝi estas difinita kiel «Gleis- u. Straßenbau
Schotter m».
- ŝlako
(30.1) --- produkto aperanta ĉe brula
produktado kaj rafinado de metaloj. Verŝajne la novismon
unuafoje aperigis R. Eichholz en la Esperanta
Bildvortaro (1988) en la kunmetaĵoj ŝlak-aperturo,
ŝlako-kanalo, ŝlako-kuvo kaj ŝlak-stango. E. D. Krause
en 1999 envicigis ŝlakon en la vortaron Großes
Wörterbuch Esperanto-Deutsch kiel ekvivalenton de la
metalurgia «Schlacke», dum por «Ofen, Vulkan
Schlacke» li uzis la tradician skorio.
-
lomo (45) --- nesortimentita
sedimento kun grajneco ĝis 2 mm, produkto de natura
dispecetiĝo de rokaĵoj, nepre ne eblas ĝin konsideri
kiel sinonimon de argilo, kiu ĉeestas en lomo nur parte
(20--50%). Argilo estas nefirmigita silicia
sedimentaĵo el grajnetoj kun diametro sub 0,002 mm,
konsistigita plejparte per argilaj mineraloj kaolinito,
ilito, montmorilonito k. a.
- finatoro
(116) --- ŝosefara maŝino, kiu en Esperanto
ĝis nun ne ricevis seriozan koncizan nomon. En la
Esperanta Bildvortaro (R. Eichholz) ĝi havas
neakcepteblan formon «cement-miksaĵ-verŝadoro». La
aŭtoroj konsideris ankaŭ la nomon
«finiŝmaŝino».
- konstrukto
(198) --- funkcikapabla parto de konstruaĵo,
kiu ne signifas strukturon de konstruaĵo, sed estas
komparebla kun «konstrukci(aĵ)o». La diferencon inter
ili oni povas konscii laŭ la devena verbo
«konstrukcii», kiu en literaturfontoj estas difinita
foje kiel projekte koncepti, skizi, foje kiel detale
projekti kun la celo realigi. Rezulto de projekciado estas
unue mensa kreaĵo, ankaŭ nerealigita rezulto. Konstrukto
estas rezulto en la senco de produkto de mana kaj maŝina
laboro. La unuan fojon uzis la vorton «konstrukto» R.
Rossetti en la jaro 1980 kaj glosis ĝin kiel
«hom-faritan strukturon».
- balko
(199) --- konstruero superordigita al unuverga
trabo, uzebla ankaŭ por la nocio de fleksata
konstrustatika verga elemento, reduktita al unudimensia
statika modelo. La terminon ni konsideras en la konstrufako
kiel bezonatan. Ĝi aperis, verŝajne unuafoje, en mia
artikolo Terminologia sistemigo kaj klasifiko de flekse
streĉataj konstruelementoj, publikigita en Scienca
Revuo, 1984, vol. 35, n-ro 2 kaj duafoje en La
Domo, 1998, n-ro 18.
esperante
La terminaro sume enhavas 344 nociojn kun atribuitaj
terminoj.
esperante
Tiun ĉi norman Terminaron de betono kaj de betonistaj
laboroj la aŭtoroj disponigas al la esperantista publiko,
precipe al konstrufakaj profesiuloj, por elprovi ĝin en la
praktiko. Prikonsiderojn, ĉu negativajn, ĉu pozitivajn,
rekomendojn, bonvolu direkti al la iniciatinto de la verko:
Jan Werner, Dřínová 18, CZ 612 00 Brno, Ĉeĥio;
werne@tiscali.cz. Post tiu ĉi proveldono oni povas atendi
la definitivan eldonon, proksimime post 3 ĝis 5 jaroj.
esperante
Brno, majon 2002
esperante
Jan Werner