[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj

Terminology of concrete and concrete work

UDK 666.972:001.4

Jan Werner (CZ)

Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Đorde Obradović (SI) & Josef Trojan (CZ)

Prova versio el majo 2002.

Lasta modifo je: 2002.06.05


Numero: § 4

Teĥnologio de betono

Numero: § 4.1

Fabrikado de betonmiksaĵo

Numero: 91

esperante miksumo

angle mixture

germane Mischung [in]

ĉeĥe záměs [in]

nederlande charge [ko]

esperante tiu kvanto de betonmiksaĵo, kiu estas pretigata en unu miksa ciklo de miksmaŝino

Numero: 92

esperante miksado

angle mixing

germane Mischen [ne]

ĉeĥe míchání [ne]

nederlande mengen [ne]

esperante fabrikado de betonmiksaĵo en miksa procedo de sumo de ties komponentoj

Numero: 92.1

esperante mana miksado

angle hand mixing

germane Handmischung [in]

ĉeĥe ruční míchání [ne]

nederlande mengen [ne] met de hand

esperante miksado de betonkomponentoj per mana ŝovelado sur miksa platformo

Numero: 92.2

esperante maŝina miksado

angle machine mixing

germane Mischen [ne] in Mischanlage

ĉeĥe strojní míchání [ne]

nederlande machinaal mengen [ne]

esperante miksado de betonkomponentoj en maŝina betonmiksilo

Numero: 93

esperante miks[o]ciklo

angle mixing cycle

germane Mischungzyklus [vi]

ĉeĥe mísicí cyklus [vi]

nederlande mengcyclus [ko]

esperante tempo komencita per plenigado de betonkomponentoj en mikstamburon de miksmaŝino ĝis la fino de eligado de la miksaĵo; indikata ĝi estas kutime en sekundoj

Numero: § 4.2

Modifaj procedoj en la fabrikado de betono

Numero: 94

esperante aktivigo de betonmiksaĵo

angle activation of concrete mixture

germane Belebungsverfahren [ne] der Betonmischung

ĉeĥe aktivace [in] betonové směsi

esperante teĥnologia procedo por plibonigi la proprecojn de freŝa betonmiksaĵo kaj de hardiĝinta betono, en kiu pligrandiĝas aktiveco de ligento kaj de hidraŭlikaj ingredientoj per ĥemiaj, fizikaj, meĥanikaj aŭ aliaj influoj en miksa fazo; en praktiko estas pli ofte okazigata aktivigo de ligento per postmuelado, ĉe kiu kreskas ĝia specifa surfaco, krome estas aldonataj ĥemie aktivigaj dispergaj ingredientoj

Numero: 95

esperante plastigo de betonmiksaĵo

angle concrete mixture plasticising

germane Betonverflüssigen [ne]

ĉeĥe plastifikace [in] betonové směsi

esperante plibonigo de konsistenco, fluideco kaj stabileco de miksaĵo kontraŭ komponenta apartiĝo helpe de plastiga ingrediento

Numero: 96

esperante akcelado de betonhardiĝo

angle acceleration of concrete hardening

germane Beschleunigen der Betonerhärtung

ĉeĥe urychlování [ne] tvrdnutí betonu

esperante intencata rapidigo de kresko de komenca firmeco de betono per efiko de diversaj teĥnologiaj procedoj

Numero: 96.1

esperante varmotraktado de betono

angle heat curing of concrete

germane Warmbehandlung [in] des Betons

ĉeĥe proteplování [ne] betonu

esperante rapidigo de betonhardiĝo per nelongedaŭra altigo de temperaturo de solidiĝanta kaj hardiĝanta betono per efiko de diversaj varmofontoj (akvovaporo, aero, elektra kurento, infraradiatoroj k.a.)

Numero: 96.2

esperante aŭtoklavado de betono

angle concrete autoclaving

germane Autoklavbehandlung [in] des Betons

ĉeĥe autoklávování [ne] betonu

esperante rapidigo de betonhardiĝo per varmotraktado ĉe altigita premo kaj temperaturo de vaporo en aŭtoklavo; la teĥnologio estas aktuala nur en prefabrikado

Numero: 96.3

esperante elektrovarmigo de betono

angle electric heating of concrete

germane Elektroerwärmung [in]

ĉeĥe elektroohřev [vi] betonu

esperante rapidigo de kresko de komencaj firmecoj per altigo de temperaturo de solidiĝanta kaj hardiĝanta betono per efiko de elektra kurento, fluanta inter elektrodoj rekte tra betono (varmo de Joule)

Numero: § 4.3

Enmetado kaj prilaboro de betonmiksaĵo

Numero: 97

esperante verŝado de betono

angle concrete casting

angle concrete pouring

germane Betonschüttung [in]

ĉeĥe lití [ne] betonu

nederlande storten [ne] van beton

esperante metodo de transporto kaj enmetado de flukonsistenca betonmiksaĵo en ŝelaĵkeston aŭ muldilon helpe de deklivo tra tubaro aŭ ŝoveblaj trogoj

Numero: 98

esperante injektado

angle grouting

germane Injekti[zi]erung [in]

germane Einpressung [in]

ĉeĥe injektování [ne]

nederlande injectie [ko]

esperante metodo, ĉe kiu en nealireblajn kavaĵojn, en porojn, fendojn de injektata medio estas enpremata injekta miksaĵo (v. art. 131 kaj 178), por ke ĝi estu firmigita kaj kompakta, ev. ankaŭ hermetigita; la injektado okazas pere de boritaj kavaĵoj, injekt-aperturoj, en kanaletojn, ev. surface

Numero: 99

esperante apartigita betonado

angle separated concreting

germane getrennte Betonierung [in]

ĉeĥe oddělená betonáž [in]

esperante betonado, ĉe kiu oni anticipe kompaktigitan ŝtonaron priverŝas (colcrete-betono, -procedo) aŭ injektas (prepact-betono, -procedo) per flueca cementmortero dotita per plastiga kaj stabiliga ingrediento

Numero: 100

esperante kompaktigo de betonmiksaĵo

angle compaction of concrete mixture

germane Betonmasse-Verdichtung [in]

ĉeĥe zhutňování [ne] betonové směsi

nederlande verdichten [ne] van betonspecie

esperante teĥnologia procedo, per kiu oni atingas maksimuman denson de freŝa betono enmetita en ŝelaĵkeston aŭ muldilon

Numero: 100.1

esperante kompaktigo per batado

angle compaction by ramming

germane Stampfenverdichtung [in]

ĉeĥe zhutňování [ne] dusáním

nederlande verdichten [ne] door stampen

esperante kompaktigo de humida betonmiksaĵo enmetata kaj batata po unuopaj tavoloj per manaj aŭ maŝinaj kompaktigiloj (pneŭmataj, elektraj k.a.)

Numero: 100.2

esperante kompaktigo per trapikado

angle compaction by needling

germane Stochenverdichtung [in]

ĉeĥe zhutňování [ne] propichováním

nederlande verdichten [ne] door porren

esperante mana kompaktigado de semifluida ĝis flua betonmiksaĵo helpe de trapikado de la betonmaso per ŝtala stango dum samtempa frapado sur la ŝelaĵo; tiel oni atingas senaerigon kaj egalan disetendon de la mikjsaĵo ĉirkaŭ la armaturo

Numero: 100.3

esperante kompaktigo per vibrado

angle compaction by vibration

germane Rüttelverdichtung [in]

ĉeĥe zhutňování [ne] vibrací

nederlande verdichten [ne] door trillen

esperante kompaktiga metodo, ĉe kiu estas en la betonmiksaĵon propagata meĥanika pulsado kapabla osciligi malgrandajn grajnojn de la miksaĵo. Tiel en la miksaĵo malaltiĝas interna frotado kaj fluigita miksaĵo pro la gravita efiko ekokupas minimuman volumenon, dum la aero estas el poroj elpuŝita

Numero: 100.4

esperante vakuproceda kompaktigo

angle vacuum [processed] compaction

germane Vakuumverfahren [ne]

ĉeĥe zhutňování [ne] odsáváním

ĉeĥe zhutňování [ne] vakuováním

nederlande verdichten [ne] met de vacuümmethode

esperante kompaktiga metodo, ĉe kiu post enmeto de betonmiksaĵo en specialan ŝelaĵon aŭ muldilon kaj post ties parta kompaktigo, helpe de vakuo oni elsuĉas el la miksaĵo superfluan akvon

Numero: 100.5

esperante kompaktigo per centrifuga forto

angle compaction by centrifugal force

germane Verdichtung [in] durch die Zentri-fugalkraft

ĉeĥe zhutňování [ne] odstředivou silou

nederlande verdichten [ko] door centrifugeren

esperante kompaktigado per ĵetado de betonmiksaĵo sur vandon de rotacianta formo; la metodo estas uzebla nur ĉe prefabrikado de kavaj cilindraj produktoj el betono

Numero: 100.6

esperante kompaktigo per ĵetado

angle compaction by [concrete] slinging

germane Verdichtung [in] durch Schleudern

ĉeĥe zhutňování [ne] metáním

esperante kompaktigado de betonmiksaĵo okazas per ĵetado de miksaĵo helpe de premaero aŭ rapide rotaciantaj padeloj en muldilon aŭ ŝelaĵkeston (v. Scienca Revuo, 1982, n-ro 2)

Numero: 100.7

esperante kompaktigo per premado

angle press compaction

germane Pressverdichtung [in]

ĉeĥe zhutňování [ne] lisováním

nederlande verdichten [ne] door persen

esperante kompaktigado de betonmiksaĵo en fermitaj muldiloj per premo efektivigata kutime per hidraŭpremiloj

Numero: 100.8

esperante kompaktigo per rulpremado

angle compaction by rolling

germane Walzverdichtung [in]

ĉeĥe zhutňování [ne] válcováním

nederlande verdichten [ne] door walsen

esperante kompaktiga procedo, ĉe kiu betonmiksaĵo metita en platan muldilon estas kompaktigata per sistemo de ruloj efikantaj je la miksaĵo per alta premo

Numero: 100.9

esperante kompaktigo per vibropremado

angle compaction by vibropressing

germane Vibropressen-Verdichtung [in]

ĉeĥe zhutňování [ne] vibrolisováním

esperante kompaktigado de betonmiksaĵo per kombino de efikoj prema kaj vibra, v. art. 100.3 kaj 100.7

Numero: 101

esperante flegado de freŝa betono

angle fresh concrete curing

germane Nachbehandlung [in] des Frisch-betons

ĉeĥe ošetřování [ne] čerstvého betonu

nederlande nabehandeling [ko] van het jonge beton

esperante ŝirmado de freŝa betono en la stadio de komenca hardiĝado kontraŭ sekiĝo, ekz. per apliko de akvoretena ŝpruclikvo, malebliganta elvaporiĝadon de akvo el la surfaco de betono, aŭ per perioda akvumado

Numero: § 4.4

Maŝina miksa ekipaĵo

Numero: 102

esperante betonmiksilo

angle concrete mixer

germane Betonmischer [vi]

germane Betonmisch-maschine [in]

ĉeĥe míchačka [in] na betonovou směs

esperante maŝino por miksado de betonmiksaĵo kaj mortero

Numero: 102.1

esperante cikla miksilo

angle cyclic mixer

germane zyklischer Mischer [vi]

ĉeĥe cyklická míchačka [in]

esperante miksilo funkcianta en cikloj, kiuj konsistas el plenigado de tamburo, miksado kaj malplenigado

Numero: 102.2

esperante kontinua miksilo

angle continuous mixer

germane kontinuierlicher Mischer [vi]

ĉeĥe kontinuální míchačka [in]

nederlande continumenger [ko]

esperante miksilo por kontinua plenigado de komponentoj de betonmiksaĵo, seninterrompa miksado kaj elverŝado de preta miksaĵo

Numero: 102.3

esperante liberfala miksilo

angle free-fall mixer

germane Freifallmischer [vi]

ĉeĥe spádová míchačka [in]

nederlande vrije-valmenger [ko]

nederlande trommelmenger [ko]

esperante miksilo, kies fikse ligitaj padeloj al rotacia mikstamburo levas, ŝutas kaj samtempe laŭakse puŝas la miksaĵon kaj tiel homogenigas la komponentojn

Numero: 102.4

esperante trudmiksilo

angle forced mixer

angle mixer with forced mixing cycle

germane Zwangmischer [vi]

ĉeĥe míchačka [in] s nuceným mícháním

nederlande dwangmenger [ko]

esperante miksilo, en kiu la miksaĵo estas movata aŭ a) en vertikala cilindra tamburo per padelsistemo, aŭ b) en horizontala aŭ oblikva trogo per padeloj fiksitaj al rotacia ŝafto

Numero: 102.5

esperante vibra miksilo

angle vibrating mixer

germane Rüttelmischer [vi]

ĉeĥe vibrační míchačka [in]

esperante miksilo, en kiu la komponentoj estas miksataj nur per cirkula movo sub efiko de vibratoro

Numero: 102.6

esperante aktiviga miksilo

angle activation mixer

germane Aktivierungmischer [vi]

ĉeĥe aktivační míchačka [in]

nederlande mortelmenger [ko]

esperante maŝino por miksado de mortero, en kiu samtempe aktiviĝas la ligento

Numero: 103

esperante betonfarejo

angle concrete mixing plant

germane Betonmischanlage [in]

germane Betonwerk [ne]

ĉeĥe betonárna [in]

nederlande betoncentrale [ko]

esperante kompleksa maŝinaro destinita por produktado de betonmiksaĵo, kutime ĝi konsistas el provizejoj de unuopaj komponentoj de la miksaĵo, el livera kaj doza ekipaĵo, ĉerpiloj kaj el unu aŭ pli da miksiloj

Numero: 104

esperante aŭtomiksilo

angle truck mixer

angle trailer mixer

germane Automischer [vi]

germane Mischfahrzeug [ne]

ĉeĥe automíchač [vi]

nederlande truckmixer [ko]

esperante veturilo ekipita per miksilo por produktado de betonmiksaĵo dum la transporto direkte al konstruejo

Numero: 105

esperante utila volumeno de mikstamburo

angle effective capacity of mixing drum

angle working volume of mixing drum

germane nutzbares Trommelvolumen [ne]

ĉeĥe užitečný objem míchacího bubnu

esperante la plej granda volumena kvanto de ĉiuj intermiksataj komponentoj, kiun eblas samtempe en la tamburo bonkvalite kunmiksi; oni esprimas ĝin en litroj aŭ dm3

Numero: 106

esperante nominala povumo de miksilo

angle rated power of mixer

germane Nennleistung [in] des Mischers

ĉeĥe jmenovitý výkon [vi] míchačky

esperante volumeno de nekompaktigita betonmiksaĵo fabrikita ĉe plena eluzo de la utila volumeno de mikstamburo kaj la plej kurta miksciklo en tempounuo; oni esprimas ĝin en m3/horo

Numero: § 4.5

Transporta ekipaĵo

Numero: 107

esperante mikskamiono

angle transit mixer vehicle

germane Frischbetontransporter [vi]

ĉeĥe autodomíchávač [vi]

nederlande truckmixer [ko]

esperante kamiono speciale ekipita por transporti surstrate en limigita radiuso freŝe preparitan betonmiksaĵon sen riski apartiĝon de la mikskomponentoj

Numero: 108

esperante transporta aŭtokuv[eg]o

angle lorry-mounted trough

germane Befŏrderunswanne [in]

ĉeĥe přepravní vana [in]

esperante malfermita aŭ fermita baskula kuvo sur aŭtomobila ĉasio destinita por transporto de betonmiksaĵo kaj mortero; ĝi povas esti ekipita per pendola miksa sistemo kontraŭ tavoliĝo kaj sedimentiĝo de la miksaĵo

Numero: 109

esperante transprena kontenero

angle acceptance container

germane Abnahmebehälter [vi]

ĉeĥe přejímací zásobník [vi]

esperante interliga transprena ujo inter la primara kaj sekundara transporto de betonmiksaĵo fabrikita ekster la konstruejo, kapacite dimensiita laŭ transportiloj kaj kvanto de prilaborata miksaĵo

Numero: 110

esperante betonujo

angle concrete distributing basket

germane Betonkorb [vi]

ĉeĥe koš [vi] na betonovou směs

nederlande kubel [ko]

esperante speciala ujo por betonmiksaĵo, portebla sub kranbrako; post mana aŭ pneŭmata liberigo de fermilo la miksaĵo el ĝi estas ŝutata rekte en la lokon de enmeto

Numero: 111

esperante vibrotrogo

angle vibrating dropchute

germane Rüttelrinne [in]

germane Vibrationsrinne [in]

ĉeĥe vibrační žlab [vi]

esperante troga ekipaĵo destinita por transporto de betonmiksaĵo en la lokon de enmeto, ĝi konsistas el sekcioj ekipitaj per motora oscilfonto

Numero: 112

esperante betonpumpilo

angle concrete pump

germane Betonpumpe [in]

ĉeĥe čerpadlo [ne] na betonovou směs

nederlande betonpomp [ko]

esperante maŝino aranĝita por transporto de betonmiksaĵo tra tubaro

Numero: § 4.6

Rimedoj por prilaboro de betonmiksaĵo

Numero: 113

esperante vibratoro

angle vibrator

germane Vibrator [vi]

germane Rüttler [vi]

ĉeĥe vibrátor [vi]

nederlande vibrator [ko]

esperante meĥanismo ekscitanta oscilan movadon kun frekvenco kutime super 50 Hz; ĝi konsistas el unu aŭ pli da ekscitiloj de vibrado kaj el movilo (la movmeĥanismo povas mem funkcii kiel ekscitilo de vibrado)

Numero: 113.1

esperante interna vibratoro

angle internal vibrator

germane Eintauchrüttler [vi]

ĉeĥe ponorný vibrátor [vi]

nederlande trilnaald [ko]

esperante vibratoro, kiu ebligas vibran kapon mergi rekte en kompaktigatan betonmiksaĵon

Numero: 113.2

esperante surfaca vibratoro

angle surface vibrator

germane Oberfächenrüttler [vi]

ĉeĥe příložný vibrátor [vi]

nederlande oppervlaktetriller [ko]

esperante vibratoro, kiu per sia formo ebligas alfikson sur muldilon aŭ ŝelaĵvandon kaj ekigi ties osciladon - vibradon

Numero: 114

esperante vibrotablo

angle vibration table

germane Rütteltisch [vi]

ĉeĥe vibrační stůl [vi]

nederlande triltafel [ko]

esperante elaste kuŝigita plato ekipita per unu aŭ pli da ekscitiloj de vibrado - vibratoroj

Numero: 115

esperante glatiga trabo

angle vibrating beam

angle vibrating screed

germane Glättbohle [in]

ĉeĥe hladicí trám [vi]

nederlande afrijbalk [ko]

esperante trabo uzata por definitiva surfaca ebenigo kaj glatigo de kompaktigita freŝbetona tavolo; la trabo povas funkcii ankaŭ kiel kompaktiga, se ĝi estas ekipita per vibratoro

Numero: 116

esperante finatoro

angle finisher

germane Finisseur [vi]

germane Fertiger [vi]

ĉeĥe finišer [vi]

esperante ŝosea maŝino destinita por prilaboro de betonmiksaĵo (surmeto, kompaktigo, ebenigo, surfaca glatigo) ĉe area tavola aranĝo de la produkto (ŝoseo, dromo, ekstera aŭ interna areo) el cementbetono aŭ asfaltbetono (bitumizita gruzo)

Numero: § 4.7

Ŝelaĵo, specoj kaj procedoj

Numero: 117

esperante ŝelaĵo

angle form[work]

angle casing

germane Schalung [in]

germane Verschalung [in]

ĉeĥe bednění [ne]

nederlande bekisting [ko]

esperante provizora firma kaj stabila muldujo por enmeto de betonmiksaĵo, ebliganta precizan forman limigon de betona elemento kaj konstrukto kaj ŝirmanta la solidiĝantan kaj hardiĝantan betonon kontraŭ meĥanika difekto

Numero: 117.1

esperante ligna ŝelaĵo

angle wooden form(work)

germane Holzschalung [in]

ĉeĥe dřevěné bednění [ne]

nederlande houten bekisting [ko]

esperante ŝelaĵo farita el segita konstruligno helpe de ligrimedoj; laŭ maniero de elfaro oni distingas lignan ŝelaĵon el:

Numero: 117.2

esperante ŝtala ŝelaĵo

angle steel form

angle steel shuttering

germane Stahlschalung [in]

ĉeĥe ocelové bednění [ne]

nederlande stalen bekisting [ko]

esperante modulara ŝelaĵo, kutime universala, konsistanta el elementoj fabrikitaj el ŝtala lado (dikeco 1--3 mm); la ŝtalan ŝelaĵon oni malmuntas kaj uzas multfoje ripete, dimensioj de ŝeligataj betonaj konstruktoj prefere devas proporcie respondi al modularo de koncerna ŝelaĵ-sistemo

Numero: 117.3

esperante muntebla ŝelaĵo

angle ganged form

angle collapsible form

germane montierbare Schalung [in]

ĉeĥe dílcové bednění [ne]

ĉeĥe montované bednění [ne]

nederlande systeembekisting [ko]

esperante sistemo de ŝelaĵo fabrikita el ŝtalo aŭ ligno, iufoje kombinita el ambaŭ, konsistas el munteblaj elementoj, kies maso pro mana manipuleblo ne superas 50 kg: tabuloj, subteniloj, jungopecoj

Numero: 117.4

esperante transportebla ŝelaĵo

angle flying form

angle fit-up form

angle giant form

germane transportable Schalung [in]

germane übertragbare Schalung [in]

ĉeĥe přenosné bednění [ne]

nederlande systeembekisting [ko]

esperante grandformata ŝelaĵo por vandoj, plafonoj, kolonoj k.s. aranĝita por transporto kaj muntado helpe de konstrueja gruo

Numero: 117.5

esperante ŝovebla ŝelaĵo

angle slip form

angle sliding form

germane Kletterschalung [in]

germane Rutschschalung [in]

germane Gleitschalung [in]

ĉeĥe posuvné bednění [ne]

ĉeĥe tažené bednění [ne]

nederlande klimbekisting [ko]

esperante space stabiligita ŝelaĵo ebliganta kontinuan betonadon de prismaj kaj cilindraj vandaj konstruktoj kun konstanta dikeco; la ŝelaĵo estas ŝovebla vertikale supren helpe de speciala meĥanismo (10--15 cm/horo), la pezoforto estas transigata al ŝtalaj stangoj ankritaj en hardiĝanta betono de la konstruaĵo mem

Numero: 117.6

esperante veturebla ŝelaĵo

angle travelling form

angle moving form[s]

germane fahrbare Schalung [in]

germane verschiebbare Schalung [in]

ĉeĥe pojízdné bednění [ne]

esperante ŝelaĵo kun vetur(ig)ebla portalo kaj ŝelaĵa mantelo sur la subtena konstruaĵo estas sube ekipita per pneŭmata aŭ hidraŭla sinka (senŝeliga) meĥanismo, la tuto kuŝas sur rela boĝio; la ŝelaĵo estas uzata por betonado de longaj konstruaĵoj kun nevaria profilo, ankaŭ por tuneloj

Numero: 117.7

esperante pufigebla ŝelaĵo

angle inflatable form

germane aufblasbare Schalung [in]

ĉeĥe nafukovací bednění [ne]

nederlande opblaasbare bekisting [ko]

esperante ŝelaĵo konvena por konstruaĵoj kun rondaj formoj, ties pufigeblaj formopecoj konsistas el teksaĵe armita plasta mantelo kaj elasta aersako --- pufo (ekz. PVC); forma rigideco de la ŝelaĵo estas atingata per superpremo de aero

Numero: 117.8

esperante perda ŝelaĵo

angle lost form

angle leave-in-place form

angle sacrifice shuttering

germane verlorene Schalung [in]

ĉeĥe ztracené bednění [ne]

ĉeĥe zabudované bednění [ne]

nederlande verloren bekisting [ko]

esperante ŝelaĵo, kiu post hardiĝo de betono restas kiel parto de la konstruaĵo kaj ev. povas kun ĝi statike kunefiki

Numero: 118

esperante cintro

angle centering

germane Einrüstung [in]

germane Lehrgerüst [ne]

ĉeĥe skruž [in]

nederlande steunconstructie [ko]

esperante sistemo de ŝelaĵo inkluzive de spaca subtena konstruaĵo kaj decintriga ekipaĵo (kojnoj, decintrigaj sablopotoj, ŝraŭbaj stabletoj k.s.por sinkigi cintron); ĝi estas uzata por ŝeligado de betonaj kaj ankaŭ brikaj arkoj kaj volboj

Numero: 119

esperante ŝeligado

angle erection of formwork

angle erection of shuttering

germane Einschalen [ne]

germane Verschalen [ne]

ĉeĥe obedňování [ne]

nederlande bekisten [ne]

esperante sumo de konstrulaboraj agoj, kies rezulto estas ŝelaĵo de (ŝtal)betona objekto

Numero: 120

esperante kuntirado de ŝelaĵo

angle tightening of casing

germane Schalungzusammenziehen [ne]

ĉeĥe stahování [ne] bednění

ĉeĥe rádlování [ne] bednění

nederlande stellen [ko] van bekisting

esperante tradicia ĝustiga procedo, en kiu oni prizorgas necesan distancon de ŝelaĵ-vandoj per turnado de kuniga drata maŝo; en modularaj ŝeligaj sistemoj estas la procedo anstataŭigata per specialaj distanciloj

Numero: 121

esperante senŝeligado

angle demould

angle strip

angle removal (of form)

germane Ausschalen [ne]

ĉeĥe odbedňování [ne]

nederlande ontkisten [ne]

esperante laborprocedo, dum kiu oni demetas, resp. malmuntas ŝelaĵon post sufiĉa hardiĝo de betono

Numero: 122

esperante senŝeliga rimedo

angle demoulding agent

germane Ausschalenmittel [ne]

ĉeĥe odbednovací přípravek [vi]

nederlande ontkistingsmiddel [ne]

esperante substanco ŝmire aŭ ŝpruce aplikata sur la internan surfacon de ŝelaĵo antaŭ la betonado pro minimumigo de adheremo de hardiĝanta betono al la ŝelaĵo


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).