[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj

Terminology of concrete and concrete work

UDK 666.972:001.4

Jan Werner (CZ)

Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Đorde Obradović (SI) & Josef Trojan (CZ)

Prova versio el majo 2002.

Lasta modifo je: 2002.06.05


Numero: § 6

Armaturo

Numero: § 6.1

Materialo kaj formoj de armaturo

Numero: 147

esperante armatura ŝtalo

angle reinforcing steel

germane Betonstahl [vi]

ĉeĥe výztužná ocel [in]

ĉeĥe betonářská ocel [in]

nederlande betonstaal [ne]

esperante materialo de ŝtalaj armaturaj enmetaĵoj uzataj por armi betonon; ili estas aŭ el la ŝtalo kun esprimforta cedolimo aŭ el ŝtalo sen esprimforta cedolimo, ĉe kiu pro simpligo de kalkulo estas por cedolimo konsiderata la limo 0,2 [%]

Numero: 148

esperante armaturo

angle reinforcement

germane Bewehrung [in]

ĉeĥe výztuž [in]

nederlande wapening [ko]

esperante sumo de ĉiuj ŝtalaj armaj enmetaĵoj (dratoj, vergoj, kabloj, retoj k.s.) enmetataj en betonon; la sumo povas rilati ankaŭ al unu konkreta betona konstruelemento aŭ al ĝia sekco

Numero: 148.1

esperante ŝtalbetona armaturo

angle concrete reinforcement

germane Betonbewehrungsstahl [vi]

ĉeĥe betonářská výztuž [in]

esperante armaturo, kiu ne rezultigas prestreĉitecon en betono, kiel en la kazo de prestreĉa armaturo, v. art. 148.2

Numero: 148.2

esperante prestreĉa armaturo

angle prestressing steel

germane Spannbewehrung [in]

ĉeĥe předpínací výztuž [in]

nederlande voorspanstaal [ne]

esperante armaturo, kiu rezultigas intencatan daŭran prestreĉitecon en betono, v. art. 169

Numero: 148.3

esperante armaturo kun glata surfaco

angle reinforcement with smooth surface

germane Bewehrung mit glatter Oberfläche

nederlande glad betonstaal [ne]

esperante armaturo, kies surfaco ne estas deformita cele por altigi koherecon de armaj enmetaĵoj al betono

Numero: 148.4

esperante armaturo kun perioda surfaco

angle ribbed steel

germane Betonformstahl [vi]

ĉeĥe výztuž s periodickým povrchem

ĉeĥe tvarovaná výztuž

nederlande geribd betonstaal [ne]

esperante armaturo, kies surfaco estas pro altigo de kohereco al betono deformita, ekz. per rektaj aŭ ondumitaj elstaraĵoj evoluantaj sur la enmetaĵo paralele kun ĝia akso aŭ helice, per periode ripetiĝantaj kurtaj elstaraĵoj, enpremaĵoj k.s.

Numero: 149

esperante arma enmetaĵo

angle reinforcing insert

germane Stahleinlage [in]

ĉeĥe výztužná vložka [in]

esperante unusola kaj memstara parto de armaturo, ekz arma drato, vergo, prestreĉa kablo k.s.

Numero: 149.1

esperante nerigida arma enmetaĵo

angle nonrigid reinforcing insert

germane nachgiebige Stahleinlage [in]

ĉeĥe netuhá výztužná vložka [in]

esperante elemento de armaturo kun neglektebla fleksa rigideco kompare kun fleksa rigideco de ŝtalbetona elemento, kiun ĝi armas

Numero: 149.2

esperante rigida arma enmetaĵo

angle rigid reinforcing insert

germane steife Stahleinlage [in]

ĉeĥe tuhá výztužná vložka [in]

esperante elemento de armaturo, pri kies fleksa rigideco estas necese en kalkulo atenti

Numero: 150

esperante arma drato

angle bracing wire

germane Bewehrungsdrath [vi]

ĉeĥe výztužný drát [vi]

nederlande wapeningsdraad [ne]

esperante arma enmetaĵo el ŝtala drato fride tirita kun konvencie limigita diametro 8 mm kaj malpli

Numero: 151

esperante arma vergo

angle reinforcing bar

germane Bewehrungsstab [vi]

ĉeĥe výztužný prut [vi]

nederlande wapeningsstaaf [ko]

esperante arma enmetaĵo kiel peco de ŝtalbetona aŭ prestreĉa armaturo, fabrikita el ŝtalo fride tirita kun nominala diametro pli granda ol 8 mm

Numero: 152

esperante arma stango

angle reinforcing bar

germane Bewehrungsstange [in]

ĉeĥe výztužná tyč [in]

nederlande warmgewalste wapeningsstaaf [ko]

esperante arma enmetaĵo laminita, ev. post laminado ankoraŭ firmigita ŝtala stango, destinita por armado de betono; kutime oni fabrikas ĝin kiel rondprofilan:

Numero: 153

esperante stango firmigita per frida formado

angle bar strengthened by cold forming

germane Stange [in] durch die Kaltverformung verfestigte

ĉeĥe tyč [in] zpevněná tvarováním za studena

nederlande koudvervormde wapeningsstaaf [ko]

esperante ŝtala arma stango post varma laminado firmigita pro altigo de cedolimo kaj rezisteco, plu formata fride, ekz. per premado, refoja laminado, tirado, tordado k.s.

Numero: 154

esperante patentita drato

angle patented wire

germane patentierter Draht [vi]

ĉeĥe patentovaný drát [vi]

esperante drato, kiu antaŭ frida tirado estis speciale varme prilaborita: varmigita je harda temperaturo kaj poste trempe malvarmigita en plumba aŭ sala bano; per tiu ĉi hardado oni celas atingon de alta formeblo

Numero: 155

esperante arma reto

angle reinforcing mesh

germane Bewehrungsmatte [in]

germane Bewehrungsnetz [ne]

ĉeĥe výztužná síť [in]

nederlande wapeningsnet [ne]

esperante arma enmetaĵo kreita per du varpoj de armaj vergoj (laŭ-longaj kaj transversaj) kutime reciproke ortaj, kiuj en la lokoj de kruciĝo estas kunligitaj per veldado aŭ plektado

Numero: § 6.2

Pretigo de armaturo

Numero: 156

esperante fleksado de armaturo

angle reinforcement bending

germane Betonstahlbiegen [ne]

ĉeĥe ohýbání [ne] výztuže

nederlande buigen [ne] van wapeningsstaven

esperante prilaboro de armaturo, dum kiu estas fleksataj armaj vergoj kaj stangoj laŭ preskribita formo; la fleksado okazas mane aŭ maŝine, kutime fride, ĉe dikaj profiloj ankaŭ en varma procedo

Numero: 157

esperante plektado de armaturo

angle wire binding

germane Flechten [ne]

ĉeĥe vázání [ne] výztuže

nederlande vlechten [ne]

esperante kunigado kaj bindado de unuopaj elementoj de armaturo por statike efika ŝtalbetona konstrukto, ĉu ekster ĝi (armatura skeleto --- art. 165) aŭ rekte en ĝia pozicio (en ŝelaĵo); la plektado okazas kutime helpe de binda drato, aŭ per veldado, rezulto estas armaturo aŭ armatura skeleto

Numero: 158

esperante oblikva flekso

angle biaxial bending

germane schiefe Biegung [in]

ĉeĥe šikmý ohyb [vi]

esperante parto de la tonda armaturo kreita per flekso de laŭlonga enmetaĵo oblikve de la tirata rando al la premata rando de fleksata betonelemento, proksime ĉe la subapogiloj pro tondofortoj

Numero: 159

esperante jugeto

angle stirrup

angle tie

germane Bügel [vi]

ĉeĥe třmínek [vi]

nederlande beugel [ko]

esperante arma enmetaĵo orta aŭ oblikva al laŭlonga armaturo; ĝi funkcias kiel tonda armaturo garantianta la tutecon kaj integran efikon de la ŝtalbetona profilo. Jugetoj baras deflankiĝon de la laŭlongaj enmetaĵoj kaj ties fendan efikon je betono. Jugetoj distingiĝas laŭ:

Numero: 160

esperante kroĉilo

angle tie

germane Schnalle [in]

ĉeĥe spona [in]

esperante arma enmetaĵo funkcianta kiel tonda transversa aŭ helpa armaturo ĉirkaŭprenanta du laŭlongajn enmetaĵojn lokitajn ĉe kontraŭaj surfacoj de betonelemento

Numero: 161

esperante ankra hoko

angle anchor hook

germane Endhaken [vi]

ĉeĥe koncový hák [vi]

esperante ekstremo de arma vergo fleksita je 90o ĝis 180o cele por ankri la vergon en betono; laŭ angulo de flekso distingiĝas hoko ortangula, akutangula kaj duonronda

Numero: 162

esperante binda drato

angle binding wire

germane Bindedraht [vi]

ĉeĥe vázací drát [vi]

nederlande binddraad [ne]

esperante mola ŝtala drato por kunligado de unuopaj partoj de armaturo per plektado

Numero: 163

esperante distancilo

angle spacer block

germane Abstandhalter [vi]

ĉeĥe distanční vložka [in]

nederlande afstandhouder [ko]

esperante intermetaĵo aŭ submetaĵo garantianta ĝustan pozicion de armaj enmetaĵoj, ankaŭ necesan distancon disde ŝelaĵa surfaco, en tiu kazo ĝi garantias bezonatan kovran betontavolon super la armaturo

Numero: 164

esperante kupla elemento

angle shear connector

germane Verbundelement [ne]

ĉeĥe spřahující prvek [ne]

esperante ankrita kontraŭŝova elemento --- kuplilo, kutime el ŝtalo, kiu statike kunfiksas du partojn de unu statika profilo, kiuj iel distingiĝas, ekz. laŭ materialo (ŝtalbetono --- ŝtalo), laŭ streĉiteco (ŝtalbetono --- prestreĉita betono), laŭ tempo de pretigo (ŝtalbetono --- ŝtalbetona prefabrikaĵo); kupla elemento povas havi formon de hoko, krampo, maŝo, tigo kun kapo, helica drato k.s.

Numero: 165

esperante armatura skeleto

angle reinforcement cage

germane Bewehrungskorb [vi]

germane Bewehrungsgerippe [ne]

ĉeĥe výztužná kostra [in]

ĉeĥe výztužný koš [vi]

nederlande wapeningskorf [ko]

esperante armaturo pretigata en armista laborejo el antaŭe fleksitaj armaj elementoj per ties plektado aŭ veldado, destinita por statike efika ŝtalbetona konstrukto; post la pretigo ĝi estas fiksata aŭ simple metata en ŝelaĵon aŭ muldilon

Numero: 165.1

esperante memporta armatura skeleto

angle self-supporting reinforcement cage

germane selbsttragender Bewehrungskorb

ĉeĥe samonosná výztužná kostra [in]

esperante armoskeleto, kiu konsistas el rigidaj kaj nerigidaj armaj enmetaĵoj kunligitaj per veldado (ŝtalo kun garantiita veldeblo); ĝi devas mem, sen kunefiko de betono, porti ĉiujn ŝarĝojn ĝis la tempo, kiam la betono atingos certan minimuman firmecon

Numero: § 6.3

Armaturo el la vidpunkto de transigado de fortoj

Numero: 166

esperante porta armaturo

angle main bars

germane Tragbewehrung [in]

ĉeĥe nosná výztuž [in]

nederlande dragende wapening [ko]

esperante armaturo, ĉe kiu oni supozas streĉon pro ŝarĝo kaj transigon de fortoj en koncerna elemento aŭ konstrukto

Numero: 166.1

esperante ĉefa armaturo

angle main reinforcement

germane Hauptbewehrung [in]

ĉeĥe hlavní výztuž [in]

nederlande hoofdwapening [ko]

esperante sumo de armaj enmetaĵoj, kiuj akceptas la ĉefan, ordinare laŭlongan tiran streĉon (ĉe la fleksataj betonelementoj)

Numero: 166.2

esperante laŭlonga armaturo

angle longitudinal reinforcement

germane Längsbewehrung [in]

ĉeĥe podélná výztuž [in]

esperante porta armaturo paralela al mezlinio ev. mezebeno de la konstrukta betonelemento

Numero: 166.3

esperante tira armaturo

angle tension reinforcement

germane Zugbewehrung [in]

ĉeĥe tahová výztuž [in]

esperante porta armaturo en la tirata zono de sekco

Numero: 166.4

esperante prema armaturo

angle compression reinforcement

germane Druckbewehrung [in]

ĉeĥe tlaková výztuž [in]

esperante porta armaturo en la premata zono de sekco

Numero: 166.5

esperante tonda armaturo

angle shear reinforcement

germane Spaltbewehrung [in]

germane Schubbewehrung [in]

ĉeĥe smyková výztuž [in]

esperante porta armaturo destinita por transporto de tondaj kaj ev. ankaŭ ĉefaj tir-tensioj, kiujn ne eblas aljuĝi al betono; la resuma nomo por la porta juga armaturo kaj oblikvaj fleksoj

Numero: 166.6

esperante jug[et]a armaturo

angle stirrup reinforcement

germane Bügelbewehrung [in]

ĉeĥe třmínková výztuž [in]

esperante jugetoj kaj kroĉiloj kune; la juga armaturo povas esti porta aŭ helpa

Numero: 166.7

esperante transversa armaturo

angle cross-wise reinforcement

angle transverse reinforcement

germane Querbewehrung [in]

ĉeĥe příčná výztuž [in]

esperante porta armaturo kutime situanta en la orta direkto al mezlinio ev. mezebeno de la betonelemento, aŭ al la direkto de ĉefa premo en la betonelemento

Numero: 166.8

esperante distribua armaturo

angle distribution reinforcement

germane Querbewehrung [in]

germane Verteilereisen [ne]

ĉeĥe rozdělovací výztuž [in]

esperante armaturo de plataj kaj spacaj betonelementoj, kutime metita en la direkto orta al la porta armaturo, en la ebeno paralela kun la mezebeno; ĝia okaza transversa porta funkcio ne estas konfirmata per kalkulo

Numero: 166.9

esperante transporta armaturo

angle transport reinforcement

germane Transportbewehrung [in]

ĉeĥe dopravní výztuž [in]

esperante porta armaturo, kiu garantias nedifekteblon de betona prefabrikaĵo ĉe ties levo el la muldilo, transporto kaj muntado

Numero: 167

esperante neporta armaturo

angle nonloadbearing reinforcement

germane nicht tragende Bewehrung [in]

ĉeĥe nenosná výztuž [in]

esperante armaturo, kun kies porteblo oni ne kalkulas, ĝi ne estas dimensiata en statika kalkulo; ĝia funkcio povas fonti el alia ol statika vidpunkto

Numero: 168

esperante helpa armaturo

angle auxiliary reinforcement

germane Hilfsbewehrung [in]

ĉeĥe pomocná výztuž [in]

esperante armaturo, ĉe kiu oni ne supozas transigadon de fortoj en la konstrukto, en la statika dimensiado oni konscie ne kalkulas kun ĝi

Numero: § 6.4

Armaturo de prestreĉita betono

Numero: 169

esperante prestreĉiteco

angle prestress[ing]

germane Vorspannung [in]

ĉeĥe předpětí [ne]

nederlande voorspanning [ko]

esperante la stato de daŭra interna streĉo de betono elvokita per prestreĉa armaturo (v. art. 148.2) sendepende de ŝarĝo

Numero: 170

esperante antaŭhardiĝa prestreĉado

angle pre-tensioning

germane Vorspannung [in] mit sofortigem Verbund

ĉeĥe předpínání [ne] předem

nederlande voorspannen [ne] met voorgerekt staal

esperante estigo de prestreĉiteco en betono per prestreĉa armaturo, kiu estis streĉita inter pozicie fiksaj blokoj, enbetonita kaj post hardiĝo de la betono liberigita el la ligo kun la blokoj

Numero: 171

esperante posthardiĝa prestreĉado

angle post-tensioning

germane Vorspannung [in] mit nachträglichem Verbund

ĉeĥe předpínání [ne] dodatečné

nederlande voorspannen [ne] met nagerekt staal

esperante estigo de prestreĉiteco en betono per prestreĉa armaturo disapogita sur la jam hardiĝinta betono de la prestreĉata elemento

Numero: 172

esperante perdo de prestreĉ[itec]o

angle prestress loss

germane Spannkraftverlust [vi]

ĉeĥe ztráta [in] předpětí

nederlande voorspanverliezen [ne][pl]

esperante fenomeno daŭre okazanta pro influoj de certaj cirkonstancoj, kiuj malaltigas la prestreĉitecon

Numero: 173

esperante prestreĉa enmetaĵo

angle prestressing bar

germane Spanneinlage [in]

ĉeĥe předpínací vložka [in]

nederlande voorspanstaal [ne]

esperante unusola kaj memstara prestreĉa drato (ekz. patentita), plektaĵo el 2 aŭ 3 dratoj, ŝnuro, kablo, vergo, stango, kiu estas gvidata laŭlonge tra fleksata betonelemento por arma celo

Numero: 174

esperante prestreĉa ŝnuro

angle prestressing rope

germane Spannseil [ne]

ĉeĥe předpínací lano [ne]

nederlande streng [ko] van voorspandraden

esperante sepdrata ŝnuro 1 + 6, volvita el 7 glatsurfacaj ŝtalaj dratoj de ronda profilo

Numero: 175

esperante prestreĉa kablo

angle prestressing cable

germane Spannkabel [ne]

ĉeĥe předpínací kabel [vi]

nederlande voorspankabel [ko]

esperante fasko de paralelaj kunigitaj prestreĉaj enmetaĵoj --- dratoj

Numero: 176

esperante kabla kanaleto

angle cable channel

germane Bündelkanal [vi]

ĉeĥe kabelový kanálek [vi]

nederlande voorspankanaal [ne]

esperante laŭlonga kavaĵo en betono, tra kiu estas tirata kaj sekve streĉata kablo

Numero: 177

esperante kabla tubo

angle cable tube

germane Hüllröhre [in]

ĉeĥe trubka [in] kabelového kanálku

nederlande kabelbuis [ko]

esperante tubo (plasta, metala) kreanta kanaleton en betono, tra kiu oni tredas prestreĉan kablon kaj post ties streĉo injektas per cementa pasto, mortero aŭ (rare) lubrikaĵo

Numero: 178

esperante injekta mortero

angle grout

angle grouting mortar

germane Injektionsmörtel [vi]

ĉeĥe injektážní malta [in]

esperante miksaĵo destinita por injekte plenigi la spacon inter kablo kaj la surfaco de kabla kanaleto

Numero: 179

esperante ankrado de prestreĉa armaturo

angle anchorage of prestressing steel

germane Ankerung [in] der Spannbewehrung

ĉeĥe kotvení [ne] předpínací výztuže

nederlande verankeren [ne] van voorspanstaal

esperante fidinda kaj sekura transigo de la forto prezentanta prestreĉitecon el la prestreĉa armaturo en la betonon

Numero: 180

esperante ankrolongo de prestreĉa armaturo

angle anchorage lenght of prestressing steel

germane Verankerungslänge [in] der Spannbewehrung

ĉeĥe kotevní délka [in] předpínací výztuže

esperante longo de tiu parto de la prestreĉa armaturo ankrita en betono per kohereco, en kiu la tuta prestreĉa forto transiĝas en la antaŭe prestreĉitan betonon

Numero: 181

esperante ankra zono

angle anchorage zone

germane Verankerungszone [in]

ĉeĥe kotevní oblast [in]

esperante al la armatura ankra aranĝo tuŝapude situanta parto de la betonelemento, en kiu la streĉo rezultigita de la prestreĉiteco ne estas en la sekco distribuita lineare

Numero: 182

esperante ankro

angle anchor

germane Anker [vi]

ĉeĥe kotva [in]

nederlande anker [ko]

esperante ilo, kutime ŝtala, ebliganta ankri prestreĉitan armaturon, fabrikita ekster la konstruo kaj enmetita antaŭ la streĉado sur la surfacon aŭ interne de la prestreĉata betona konstruelemento

Numero: 182.1

esperante ankra plato

angle anchor (bearing) plate

germane Ankerplatte [in]

ĉeĥe kotevní deska [in]

esperante parto de la ankra aranĝaĵo (ankro), kiu estas ŝtala plato kun unu aŭ pli da konusaj truoj; ĝi servas por ankrado de kabloj pere de ankraj konusoj

Numero: 182.2

esperante ankra konuso

angle anchor [male] cone

germane Ankerkegel [vi]

ĉeĥe kotevní kuželka [in]

ĉeĥe kuželík [vi]

esperante parto de ankra konusforma aranĝaĵo (ankro), kiu servas por ankrado de kablo en la truo de la ankra plato

Numero: § 6.5

Aranĝo kaj proprecoj de armaturo

Numero: 183

esperante nominala diametro de enmetaĵo

angle nominal diameter of insert

germane Nominaldurchmesser [vi] der Einlage

ĉeĥe jmenovitý průměr [vi] vložky

nederlande nominale diameter [ko] van betonstaalstaaf

esperante diametro menciita en ĉi-rilataj normoj de ŝtaloj destinitaj por armado de betono

Numero: 184

esperante sekcoareo de enmetaĵo

angle cross-sectional area of insert

germane Querschnittsfläche [in] der Einlage

ĉeĥe průřezová plocha [in] vložky

nederlande doorsnede [ko] van betonstaalstaaf

esperante areo respondanta al nominala diametro kaj al ceteraj nominalaj dimensioj de la enmetaĵo, menciita en la normo de produktoj el koncerna betonarmatura ŝtalo

Numero: 185

esperante sekcoareo de armaturo

angle cross-sectional area of reinforcement

germane Querschnittsfläche [in] der Bewehrung

ĉeĥe průřezová plocha [in] výztuže

nederlande doorsnede [ko] van de wapening

esperante sumo de sekcoareoj de armaj enmetaĵoj, kiuj en koncerna sekco de betonelemento formas armaturon

Numero: 186

esperante garantiata (norma) firmeco de materialo

angle guaranty (standard) strength

germane garantierte Normenfestigkeit [in]

germane garantierte Festigkeit [in]

ĉeĥe zaručená pevnost [in] materiálu

ĉeĥe normová pevnost [in] materiálu

nederlande gegarandeerde sterkte [ko]

nederlande gegarandeerde normsterkte [ko]

esperante valoro de firmeco de materialo, kiu estas atingata kun statistika garantio 0,95

Numero: 187

esperante cedolimo

angle yield point

germane Streckgrenze [in]

ĉeĥe mez [in] kluzu

ĉeĥe mez [in] průtažnosti

nederlande vloeigrens [ko]

esperante streĉo, ĉe kiu ŝtalo ekzamenata en tiro komenciĝas unuafoje signife plilongiĝi sen kresko de ŝarĝo, aŭ ĉe kiu okazas plilongiĝado akompanata per malkresko de ŝarĝo

Numero: 188

esperante limo 0,2

angle elastic limit at strain 0,2%

germane Streckgrenze [in] 0,2%

ĉeĥe mez 0,2

nederlande (karakteristieke) vloeigrens [ko]

esperante streĉo, kiu en ŝtalo sen klara kaj signifa cedolimo rezultigas daŭran proporcian plilongiĝon 0,2%

Numero: 189

esperante labora diagramo

angle operating diagram

angle working diagram

germane Arbeitsdiagramm [ne]

ĉeĥe pracovní diagram [vi]

nederlande spanning-rekdiagram [ko]

esperante dependeco inter streĉo kaj deformiĝo esprimita per analitika funkcio tabele aŭ grafike, konstatebla estas zono de elastaj deformiĝoj, post la cedolimo grade altiĝas supereco de plastecaj deformiĝoj kaj post la rezistolimo okazas maldikiĝo de stangoprofilo kaj fine disŝiro

Numero: 190

esperante duktileco

angle ductility

germane Bruchdehnung [in]

germane Duktilität [in]

ĉeĥe tažnost [in]

esperante propreco de tenacaj materialoj, kies plasteca kampo de deformiĝo estas signifa. Ĝi estas demonstrata per daŭra proporcia plilongiĝado de vergo en la momento de disŝiro, esprimita en procentoj

Numero: 191

esperante grado de armigo

angle degree of reinforcing

germane Bewehrungsgrad [vi]

ĉeĥe stupeň [vi] vyztužení

nederlande wapeningsgraad [ko]

nederlande wapeningspercentage [ko]

esperante rilato de la sekcoareo de armaturo al la tuta sekcoareo de betonelemento laŭ regulo de koncerna normo; ĝi estas esprimata per proporcia nombro aŭ per procento (procento de armaturo en la sekcoareo)

Numero: 192

esperante ankrolongo

angle anchor length

germane Verankerungslänge [in]

ĉeĥe kotevní délka [in]

esperante longo de arma enmetaĵo (ankrita pere de kohero), laŭlonge de kiu la tuta tirforto streĉata la enmetaĵon transiĝas en betonon

Numero: 193

esperante jung[ad]o de armaturo

angle jointing of reinforcement

germane Bewehrungstossen [ne]

ĉeĥe stykování [ne] výztuže

nederlande lassen [ne] van wapening

esperante libera aŭ fiksa kunigo de du armaj enmetaĵoj en laŭlonga direkto tiel, ke ambaŭ enmetaĵoj efiku el statika vidpunkto kiel unu enmetaĵo sen interrompo; libera kunigo okazas per reciproka transmeto kaj dratbindo (surfaco de la enmetaĵoj efikas kohere al betono), la fiksa kunigo per veldo aŭ speciala elprovita maniero; jungo v. art. 210

Numero: 193.1

esperante longo de transmeto de armaj enmetaĵoj

angle lap of splice of reinforcing bars

germane Überdeckungslänge [in] der Stahleinlage

ĉeĥe přesahová délka [in] výztužných vložek

esperante longo, kiu estas necesa por ĉiu paro de armaj enmetaĵoj kunligataj per reciproka transmeto de ties apudaj ekstremoj, por ke la tuto povu esti statike plene uzebla

Numero: 194

esperante kovra tavolo de armaturo

angle reinforcement protecting layer

germane Bewehrungschutzschicht [in]

ĉeĥe krycí vrstva [in] výztuže

nederlande betondekking [ko]

esperante tavolo de betono inter la surfaco de betonelemento kaj al ĝi plej proksima surfaco de arma enmetaĵo


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).