[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj

Terminology of concrete and concrete work

UDK 666.972:001.4

Jan Werner (CZ)

Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Đorde Obradović (SI) & Josef Trojan (CZ)

Prova versio el majo 2002.

Lasta modifo je: 2002.06.05


Numero: § 2

Betono kaj ties komponentoj

Numero: § 2.1

Bazaj nocioj

Numero: 1

esperante betono

angle concrete

germane Beton [vi]

ĉeĥe beton [vi]

nederlande beton [ne]

esperante konstrumaterialo, kiu estiĝas per firmiĝo de ligento en miksaĵo kun ŝtonaro aŭ alia volumenaĵo kaj kun pluaj komponentoj; kiel ligento plej ofte aperas cemento

Numero: 2

esperante betonmiksaĵo

angle concrete mixture

germane Betonmischung [in]

ĉeĥe betonová směs [in]

nederlande betonmengsel [ne]

nederlande betonspecie [ko]

esperante meĥanike intermiksitaj komponentoj de betono (cemento, ŝtonaro, akvo, ev. ingredientoj) antaŭ enmeto, kompaktigo kaj komenco de firmiĝo, ĉe cementbetonoj antaŭ komenco de hardiĝo de cemento en la miksaĵo

Numero: 3

esperante ligento

angle binder

angle binding agent

germane Binder [vi]

germane Bindemittel [ne]

ĉeĥe pojivo [ne]

nederlande bindmiddel [ne]

esperante substanco kapabla ligi grajnojn de inertaj substancoj ---volumenaĵoj; laŭ destino de betono oni distingas la ligentojn: morteraĵojn (v. art. 17, mastikojn, gluojn, sintezajn plastojn, ligajn ceramikajn substancojn

Numero: 4

esperante volumenaĵo

angle aggregate

germane Zuschlag [vi]

ĉeĥe plnivo [ne]

nederlande toeslagmateriaal [ne]

esperante solida inerta substanco de konvena grajneco (v. art. 19), kiu el vidpunkto de volumeno estas la baza komponento de betonmiksaĵo kaj betono

Numero: 5

esperante ingrediento

angle ingredient

angle admixture

germane Zusatz [vi]

ĉeĥe přísada [in]

nederlande hulpstof [ko]

esperante substanco, kiu estas pro modifa celo etkvante aldonata en miksakvon aŭ en miksaĵon dum ties miksado

Numero: 6

esperante akvo

angle water

germane Wasser [ne]

ĉeĥe voda [in]

nederlande water [ko]

nederlande aanmaakwater [ko]

esperante komponento de betonmiksaĵo, kaze de ligento bazita je morteraĵo, ekzemple cemento

Numero: § 2.2

Ligentoj

Numero: 7

esperante cemento

angle cement

germane Zement [vi]

ĉeĥe cement [vi]

nederlande cement [ne]

esperante pulvora hidraŭlika ligento, fabrikita en cementejo per muelado de cementa klinkero kaj de ev. ingredientoj

Numero: 7.1

esperante portlanda cemento

angle Portland cement

germane Portlandzement [vi]

ĉeĥe portlandský cement [vi]

nederlande portlandcement [ne]

esperante cemento fabrikita el portlanda silikata klinkero, al kiu estas permesate almiksi nur ingredienton por reguli la solidiĝon (gipsoŝtonon k.s.)

Numero: 7.2

esperante aluminata cemento

angle aluminous cement

germane Tonerdezement [vi]

ĉeĥe hlinitanový cement [vi]

nederlande aluminiumcement [ne]

esperante cemento fabrikita per fajna muelado de aluminata klinkero; ĝi elstaras per alta komenca meĥanika firmeco

Numero: 7.3

esperante mikscemento

angle mix cement

germane Mischzement [vi]

ĉeĥe směsný cement [vi]

esperante cemento fabrikita per muelado de klinkero, alia hidraŭlike aktiva substanco (ŝlako, pozolano k.s.) kaj gipsoŝtono kiel regulilo de solidiĝo

Numero: 7.31

esperante ŝlakportlanda cemento

angle slag-portland cement

germane Schlackenportlandzement [vi]

ĉeĥe struskoportlandský cement [vi]

esperante silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako kiel almiksaĵo (maks. 40%)

Numero: 7.32

esperante altforna cemento

angle blast-furnace slag cement

germane Hochofenzement [vi]

ĉeĥe vysokopecní cement [vi]

nederlande hoogovencement [ne]

esperante silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako, kies enhavo estas inter 40 ĝis 80% el la maso de cemento

Numero: 7.4

esperante speciala cemento

angle special cement

germane Sonderzement [vi]

ĉeĥe speciální cement [vi]

esperante cemento destinita por iu speciala apliko; proprecoj de la cemento estas tiucele modifitaj

Numero: 7.41

esperante ŝosea cemento

angle road cement

germane Strassenzement [vi]

ĉeĥe silniční cement [vi]

esperante speciala cemento, kiu elstaras per malrapida solidiĝo kaj hardiĝo, malgrandaj volumenaj ŝanĝoj, alta rezisteco al tiro ĉe flekso kaj al efiko de frosto

Numero: 7.42

esperante valbaraĵa cemento

angle dam cement

germane Talsperrenzement [vi]

ĉeĥe přehradový cement [vi]

esperante speciala cemento por konstrui masivajn baraĵojn; ĝi elstaras per produktado de malalta hidrata varmo

Numero: 7.43

esperante ekspansia cemento

angle high-expansion cement

germane Expansivzement [vi]

germane Schwellzement [vi]

ĉeĥe rozpínavý cement [vi]

esperante speciala cemento dotita per ingredientoj, kiuj kaŭzas, ke la cemento ĉe apliko pligrandigas sian volumenon kaj konservas ĝin

Numero: 7.44

esperante rapidharda cemento

angle quick-hardening cement

germane schnellerhärtender Zement [vi]

ĉeĥe rychlovazný cement [vi]

esperante speciala portlanda cemento kun altaj komencaj meĥanikaj firmecoj post unu kaj tri tagoj, respondaj al koncerna normo

Numero: 7.45

esperante blanka cemento

angle white cement

germane weisser Zement [vi]

ĉeĥe bílý cement [vi]

nederlande wit cement [ne]

esperante speciala cemento, kiu en pulvora stato prezentas blankecon super 70% de BaSO4

Numero: 7.46

esperante kolora cemento

angle colour cement

germane farbiger Zement [vi]

ĉeĥe barevný cement [vi]

nederlande gekleurd cement [ne]

esperante speciala silikata cemento fabrikita el blanka portlanda cemento aŭ el mikscemento helpe de kolorigaj ingredientoj

Numero: 7.5

esperante sakcemento

angle sack cement

germane Sackzement [vi]

ĉeĥe pytlovaný cement [vi]

esperante cemento pakita kaj transportata en sakoj, kutime paperaj, po 50 kg aŭ malpli

Numero: 7.6

esperante loza cemento

angle bulk cement

germane loser Zement [vi]

ĉeĥe volně ložený cement [vi]

esperante cemento transportata sen pakumo en specialaj transportiloj

Numero: 8

esperante klinkero

angle clinker

germane Klinker [vi]

ĉeĥe slínek [vi]

nederlande klinker [ko]

esperante duonprodukto estiĝanta per kunbakado de muelitaj bazaj komponantoj (kalkŝtono, argilmarno, ardezo) kaj de substancoj modifantaj bezonatan ĥemian konsiston; ĝia karaktero estas aŭ silikata aŭ aluminata

Numero: 9

esperante cementa ŝlimo

angle cement slurry

germane Zementmilch [in]

ĉeĥe cementové mléko [ne]

esperante maldensa suspensio de cemento en akvo

Numero: 10

esperante cementa pasto

angle cement paste

angle cement grout

germane Zementpaste [in]

germane Zementschlempe [in]

ĉeĥe cementová kaše [in]

nederlande cementpasta [ko]

nederlande cementlijm [ko]

esperante kaĉe fluebla ĝis pasteca suspensio de cemento en akvo; ĝi estas konsistaĵo de betonmiksaĵo, speciale de ties etgrajna mortera parto

Numero: 11

esperante cementa ĝelo

angle cement gel

germane Zementgel [ne]

ĉeĥe cementový gel [vi]

nederlande cementgel [ko]

esperante metastabila amorfa solida stato de la produkto de cement-hidratiĝo

Numero: 12

esperante cementa ŝtono

angle cement stone

germane Zementstein [vi]

ĉeĥe cementový kámen [vi]

nederlande cementsteen [ko]

esperante kompakta rigida produkto de la hidratiĝo de cementa pasto

Numero: 13

esperante asfalto

angle asphalt

germane Asphalt [vi]

ĉeĥe asfalt [vi]

nederlande asfalt [ne]

esperante natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta; ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon

Numero: 14

esperante gipso

angle plaster

germane Gips [vi]

ĉeĥe sádra [in]

nederlande gips [ne]

esperante pulvora ligento (morteraĵo) akirita per parta senakvigo de gipsoŝtono; diluita per akvo ĝi solidiĝas kaj hardiĝas

Numero: 15

esperante kalko

angle lime

germane Kalk [vi]

ĉeĥe vápno [ne]

nederlande kalk [ko]

esperante pulvora aŭ pasteca ligento (morteraĵo), kiu estas estingita kalko --- kalcia hidroksido, Ca(OH)2, en la formo de kalka pasto aŭ pulvoro; ĝi estas komponento precipe de morteroj

Numero: 16

esperante plasto

angle synthetic[al] resin

germane Kunstharz [ne]

ĉeĥe plast [vi]

ĉeĥe syntetická pryskyřice [in]

nederlande kunsthars [ko]

esperante sinteza rezino - makromolekula organika substanco, bazita sur hardeblaj polimeroj; ĝi estas uzata kiel ligento por plastbetonoj

Numero: 17

esperante morteraĵo

angle dry mixplaster

germane Bindemittel [ne]

ĉeĥe maltovina [in]

esperante ĉiu ero el la grupo de neorganikaj pulvoraj ligentoj, kiuj miksitaj kun akvo estas formeblaj kaj kapablaj ligi grajnecajn volumenaĵojn al kompakta firma tuto; ekzistas aeraj morteraĵoj (aera kalko, gipso, magnezia morteraĵo) kaj hidraŭlikaj morteraĵoj (hidraŭlika kalko, cemento)

Numero: § 2.3

Volumenaĵoj

Numero: 18

esperante ŝtonaro

angle aggregate

germane Steingemisch [ne]

germane Gesteinmischung [in]

ĉeĥe kamenivo [ne]

esperante natura aŭ artefarita neorganika grajneca materialo destinita por konstrua celo; la grajnoj de ŝtonaro trapasas la kontrol-kribrilon kun kvadrataj truoj de grandeco 125 mm

Numero: 18.1

esperante natura ŝtonaro

angle natural aggregate

germane Natursteingemisch [ne]

ĉeĥe přírodní kamenivo [ne]

esperante ŝtonaro minata el naturaj kuŝejoj aŭ pistata el natura ŝtono

Numero: 18.2

esperante artefarita ŝtonaro

angle artificial aggregate

germane Kunststeingemisch [ne]

ĉeĥe umělé kamenivo [ne]

esperante ŝtonaro laŭcele fabrikata aŭ akirata el defalaĵoj de energetikaj entreprenoj kaj industrio

Numero: 18.3

esperante aluvia ŝtonaro

angle deposit aggregate

germane Rollkies [vi]

ĉeĥe těžené kamenivo [ne]

ĉeĥe říční štěrk [vi]

nederlande grind [ne]

esperante ŝtonaro (ne nepre holocena) estiĝinta per natura diseriĝo de rokoj, kun la grajnoj ovaligitaj naturmaniere, akirata per minado; ĝi povas enhavi 40% de grajnoj akiritaj per pistado de silikoj

Numero: 18.4

esperante pistita ŝtonaro

angle crushed stone

germane Steinsplitt [vi]

germane Steinschlag [vi]

ĉeĥe drcené kamenivo [ne]

nederlande steenslag [ko]

esperante ŝtonaro akirita per pistado de ŝtonpecoj, ev. de aliaj neorganikaj substancoj, kaj ŝtonaro akirita el montaraj ŝtonŝutaĵoj

Numero: 18.5

esperante fajna ŝtonaro

angle fine aggregate

angle (aluvia) fine gravel

germane feines Steingemisch [ne]

germane (aluvia) Feinkies [vi]

ĉeĥe drobné kamenivo [ne]

esperante ŝtonaro, kies grajnoj trapasas la kontrol-kribrilon kun kvadrataj truoj de grandeco 4 mm

Numero: 18.6

esperante malfajna ŝtonaro

angle coarse aggregate

angle (aluvia) coarse gravel

germane grobes Steingemisch [ne]

germane (aluvia) Grobkies [vi]

ĉeĥe hrubé kamenivo [ne]

esperante ŝtonaro, kies grajnoj restas sur la kontrol-kribrilo kun kvadrataj truoj de la grandeco 4 mm, sed trapasas la truojn de la grandeco 125 mm

RIMARKO: Permesata sinonimo: groba ŝtonaro

Numero: 19

esperante grajneco (de ŝtonaro)

angle granularity

germane Körnigkeit [in]

ĉeĥe zrnitost [in]

esperante proporcia procenta konsisto de ŝtonaro laŭ sumaj volumenoj de grajnoj de unuopaj grandecoj

Numero: 20

esperante frakcio (de ŝtonaro)

angle fraction

germane Fraktion [in]

ĉeĥe frakce [in]

esperante sumo de diverse grandaj ŝtongrajnoj en la intervalo de du najbaraj kontrol-kribriloj kun kvadrataj truoj haltiĝintaj sur la malsupra kontrol-kribrilo, sed trafalintaj tra la supra kontrol-kribrilo (kun pli grandaj truoj) senkonsidere de la grajnoj sur la plej supra kaj sub la plej malsupra kribriloj

Numero: 21

esperante sablo

angle sand

germane Sand [vi]

ĉeĥe písek [vi]

nederlande zand [ne]

esperante fajna aluvia ŝtonaro

Numero: 22

esperante gravelo

angle gravel

angle pebble gravel

germane Kies [vi]

ĉeĥe těžený štěrk [vi]

ĉeĥe oblázkový štěrk [vi]

nederlande grind [ne]

esperante malfajna aluvia ŝtonaro

Numero: 23

esperante gruzo

angle grit

angle chips

germane Grus [vi]

ĉeĥe drť [in]

esperante pistita ŝtonaro, kiu ampleksas la fajnan frakcion (0--4 mm) kaj parton de la malfajna frakcio (4--22 mm); la dimensioj estas konvenciaj

Numero: 24

esperante ŝotro

angle ballast chips

germane [gebrochener] Schotter [vi]

ĉeĥe [drcený] štěrk [vi]

esperante pistita ŝtonaro, malfajna frakcio super 22 mm laŭ la kontrol-kribrilo, supre limigita per grajnoj trapasintaj truojn 125 mm

Numero: 25

esperante gravelsablo

angle gravel sand

germane Kiessand [vi]

germane Sandkies [vi]

ĉeĥe štěrkopísek [vi]

esperante natura miksaĵo de aluvia ŝtonaro fajna kaj malfajna, limigita per la supra kontrol-kribrilo 125 mm

Numero: 26

esperante ŝotrogruzo

angle crusher-run material

germane Schottergrus [vi]

ĉeĥe štěrkodrť [in]

esperante miksaĵo de pistita natura ŝtonaro fajna kaj malfajna, limigita per la supra kontrol-kribrilo 125 mm

Numero: 27

esperante ŝtonpulvoro

angle rock flour

angle stone powder

germane Gesteinsmehl [ne]

germane Steinmehl [ne]

ĉeĥe kamenná moučka [in]

nederlande steenmeel [ne]

esperante natura ŝtonaro kun pulvoraj grajnetoj, kiuj estas produktataj per muelado de ŝtonoj, aŭ ili aperas kiel polvo ĉe la fabrikado kaj klasado de pistita ŝtonaro; grajndimensio kutime 0,06--0,002 mm

Numero: 28

esperante kompakta ŝtonaro

angle compact aggregate

germane kompaktes Steingemisch [ne]

ĉeĥe hutné kamenivo [ne]

esperante ŝtonaro de la volumena maso (denseco) super 1800 kg/m3 (konvencia valoro)

Numero: 29

esperante por[hav]a ŝtonaro

angle porous aggregate

germane poriger Zuschlagstoff [vi]

ĉeĥe pórovité kamenivo [ne]

esperante ŝtonaro de la volumena maso (denseco) 1800 kg/m3 kaj malpli

Numero: 29.1

esperante skorio

angle clinker

angle cinder

germane Kohlenschlacke [in]

ĉeĥe škvára [in]

esperante en bruliga proceso kunbakitaj mineralaj restaĵoj de diversaj specoj de ŝtona kaj bruna karboj, brulardezoj kaj de aliaj solidaj brulaĵoj, kiuj estiĝas en kradaj fajrejoj

Numero: 30

esperante ŝlako

angle slag

germane Schlacke [in]

ĉeĥe struska [in]

nederlande slak [ko]

esperante silikata fandaĵo, kiu aperas kiel akcesora produkto ĉe metalurgia procedo, ekz. la altforna; ĝi povas servi kiel krudaĵo por ŝlaka pumiko (art. 30.2)

Numero: 30.1

esperante ŝaŭmigita volumenaĵo

angle foamed aggregate

germane Schaumzuschlagstoff [vi]

ĉeĥe napěněné plnivo [ne]

esperante artefarita malpeza volumenaĵo, kiun oni produktas per ŝaŭmigo

Numero: 30.2

esperante ŝlaka pumiko

esperante ŝaŭmigita ŝlako

angle foamed slag

germane Hüttenbims [vi]

ĉeĥe strusková pemza [in]

esperante produkto de rapida malvarmigo de fandita likva ŝlako, kiu ekŝaŭmas, solidiĝas kaj hardiĝas, sekve pistita kaj klasigita

RIMARKO: Permesata sinonimo: ŝaŭmigita ŝlako

Numero: 31

esperante ekspansiigita ŝtonaro

angle expanded aggregate

germane expandierter Zuschlagstoff [vi]

ĉeĥe expandované kamenivo [ne]

esperante arte malpezigita ŝtonaro, fabrikata el akvohavaj rokmaterialoj, argilaj ardezoj k.s., kiuj per subita ardigo pligrandigas sian volumenon

Numero: 31.1

esperante ekspansiigita perlito

angle expanded perlite

germane expandierter Perlit [vi]

ĉeĥe expandovaný perlit [vi]

esperante perlito, vitreca vulkanaĵo, disfalema en globetojn, per forta varmigo (kalcinado) ĝi pluroble kreskigas la volumenon; malpeza grajneca blanka materialo de volumena maso (denseco) 100--150 kg/m3

Numero: 32

esperante aglomerita ŝtonaro

angle agglomerate

germane agglomerierter Zuschlagstoff [vi]

ĉeĥe aglomerované kamenivo [ne]

esperante malpeza artefarita volumenaĵo, fabrikita el pulvora ŝutiĝema substanco per aglomerado (granuligado); ekz. el flugcindro, skorio

Numero: 32.1

esperante flugcindraj granuloj

angle fly ash pellets

germane zusammengeballte Flugasche [in]

ĉeĥe popílkové sbalky [vi][pl]

ĉeĥe popílkové pelety [in][pl]

esperante flugcindro miksita kun diversaj ingredientoj kaj ligento, granuligita kaj poste hardita en brulo

Numero: 33

esperante almiksaĵo al betono

angle concrete admixture

germane Betonbeimengung [in]

ĉeĥe příměs [in] do betonu

esperante fajne muelita pulvora substanco aldonata en betonmiksaĵon en kvanto pli granda ol 10% de la maso de ligento (cemento) por influi certajn proprecojn de freŝa, hardiĝanta kaj firma betono

Numero: 33.1

esperante surfacaktiva almiksaĵo

angle active admixture

germane Wirkstoff [vi]

ĉeĥe aktivní příměs [in]

esperante fajne muelita pulvoro aŭ suspensio de tia pulvoro malseke muelita, plej ofte silikata aŭ aluminata, kiu aktive partoprenas en la hidratiga proceso kaj en la kreado de liga pasto en betono

Numero: 34

esperante plenigpulvoro

angle filler

germane Füller [vi]

ĉeĥe filer [vi]

esperante la plej fajna ŝtonaro el pistitaj kaj muelitaj ŝtonoj, plej ofte kalkŝtonoj, kiu dum kribrila klasifikado trapasas la truojn 0,09 mm; ĝi funkcias kiel volumenaĵo de cementbetonoj, asfaltobetonoj, en certa kvanto plibonigas prilaboreblon de betonmiksaĵo, altigas akvohermetecon kaj kompaktecon de betono

Numero: § 2.4

Ingredientoj

Numero: 35

esperante ingrediento al cemento

angle cement ingredient

germane Zementzusatz [vi]

ĉeĥe přísada [in] do cementu

nederlande hulpstof [ko] voor cement

esperante substanco aldonata ĉe la muelado de klinkero, kutime ĝi ne superas 2% de la maso de cemento

Numero: 35.1

esperante regulilo de solidiĝo

angle hardening regulator

germane Bindezeitregler [vi]

ĉeĥe regulátor [vi] tuhnutí

nederlande bindtijdversneller [ko]

nederlande bindtijdvertrager [ko]

esperante la ĉefa ingrediento de cemento, ĝia tasko estas reguli tempe la proceson de solidiĝo kaj hardiĝo

Numero: 36

esperante ingrediento al betono

angle concrete ingredient

germane Betonzusatz [vi]

ĉeĥe přísada [in] do betonu

nederlande hulpstof [ko] voor beton

esperante substanco aldonata en la miksakvon aŭ en la betonmiksaĵon en la miksa procedo; ĝia kvanto kutime ne superas 10% de la maso de ligento (cemento)

Numero: 36.1

esperante rapidharda ingrediento

angle quick-setting ingredient

germane Mischbinder [vi]

ĉeĥe urychlovací přísada [in]

nederlande verhardingsversneller [ko]

esperante ĥemie efikanta ingrediento de betono, kiu rapidigas solidiĝon kaj hardiĝon de cementa pasto, mortero kaj betono

Numero: 36.2

esperante fungicida ingrediento

angle fungicidal ingredient

germane Fungizidzusatz [vi]

ĉeĥe fungicidní přísada [in]

esperante tre delikate muelita ingrediento, plej ofte el natria fluorido aŭ natria fluorsilikato, prevente kontraŭefikanta la vegetadon de ŝimo sur betonsurfaco

Numero: 36.3

esperante hermetiga ingrediento

angle sealing ingredient

germane Dichtungszusatz [vi]

ĉeĥe těsnicí přísada [in]

esperante ingrediento fabrikata el neorganikaj kaj ankaŭ organikaj substancoj en la formo de pulvoroj, solvaĵoj aŭ emulsioj, aldonata en betonmiksaĵon por ŝtopi mikroporojn en betono

Numero: § 2.5

Akvo

Numero: 37

esperante betonda akvo

angle concreting water

germane Betonierungwasser [ne]

ĉeĥe betonářská voda [in]

nederlande betonwater [ne]

esperante akvo uzata por elfari betonmiksaĵon (miksakvo, art. 37.1) kaj por flegado de betono dum ĝia hardiĝado (flegoakvo)

Numero: 37.1

esperante miksakvo

angle mixing water

germane Anmachwasser [ne]

germane Mischwasser [ne]

ĉeĥe záměsová voda [in]

nederlande aanmaakwater [ne]

esperante akvo, kiu estas aldonata en betonmiksaĵon en la daŭro de miksado; ĝi devas plenumi certajn preskribojn pri pureco

Numero: 37.2

esperante ĥemie ligita akvo

angle bound water

germane chemisch gebundenes Wasser [ne]

ĉeĥe chemicky vázaná voda [in]

nederlande gebonden water [ne]

esperante akvo ĥemie ligita en la produktoj estiĝintaj en hidrataj procesoj

Numero: 37.3

esperante libera akvo

angle free water

germane freies Wasser [ne]

ĉeĥe volná voda [in]

nederlande vrij water [ne]

esperante akvo, kiu estas en kapilaroj de diametro pli granda ol 0,2 mikrometroj

Numero: 38

esperante agresiva akvo

angle agressive water

germane aggresives Wasser [ne]

ĉeĥe útočná voda [in]

ĉeĥe agresivní voda [in]

nederlande agressief water [ne]

esperante akvo kun povo damaĝi konstrumaterialojn, al kiuj ĝi senpere rilatas

Numero: 38.1

esperante malsaturita akvo

angle soft water

germane hungriges Wasser [in]

ĉeĥe hladová voda [in]

nederlande zacht water [ne]

esperante tre mola akvo, entenanta malpli ol 0,6 g de kutimaj saloj en litro, karakteriza per solva povo

Numero: 38.2

esperante sulfata akvo

angle sulphate water

germane schwefelsäures Wasser [in]

ĉeĥe síranová voda [in]

esperante akvo kun pliigita koncentriteco de solveblaj sulfatoj

Numero: 38.3

esperante karbonata akvo

angle carbonate water

germane Karbonatwasser [in]

ĉeĥe uhličitá voda [in]

esperante gasakvo kun pliigita koncentriteco de agresiva karbondioksido (CO2)

Numero: 39

esperante akvocementa faktoro

angle cement-water ratio

germane Wasserzementfaktor [vi]

ĉeĥe vodní součinitel [vi]

nederlande watercementfactor [ko]

esperante masa proporcio de libera miksakvo kaj cemento en volumena unuo de kompaktigita freŝa betono; ĉe porkonstruktaj betonmiksaĵoj ĝi evoluas de 0,35 (miksaĵo humida) ĝis 0,75 (miksaĵo flua)


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).