[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj

Terminology of concrete and concrete work

UDK 666.972:001.4

Jan Werner (CZ)

Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Đorde Obradović (SI) & Josef Trojan (CZ)

Prova versio el majo 2002.

Lasta modifo je: 2002.06.05


Numero: § 5

Bazaj proprecoj de betonmiksaĵo kaj betono

Numero: 123

esperante konsisto de miksaĵo

angle mixture composition

germane Mischungszusammensetzung [in]

ĉeĥe složení [ne] směsi

nederlande betonsamenstelling [ko]

esperante datumo pri kvanto de unuopaj komponentoj de betonmiksaĵo en unuo de volumeno (kutime 1 m3) esprimita pere de unito de maso aŭ volumeno

Numero: 124

esperante magra betonmiksaĵo

angle lean concrete mix

germane magere Betonmischung [in]

ĉeĥe hubená betonová směs [in]

ĉeĥe chudá betonová směs [in]

esperante betonmiksaĵo kun malgranda enhavo de liganta cemento; v. ankaŭ art. 59

Numero: 125

esperante grasa betonmiksaĵo

angle rich concrete mix

germane fette Betonmischung [in]

ĉeĥe mastná betonová směs [in]

ĉeĥe tučná betonová směs [in]

ĉeĥe bohatá betonová směs [in]

esperante betonmiksaĵo kun granda enhavo de liganta cemento

Numero: 126

esperante seka betonmiksaĵo

angle shaked concrete mix

angle dry concrete mix

germane Trockenmischung [in]

ĉeĥe suchá betonová směs [in]

esperante miksaĵo de ĉiuj solidaj komponentoj de betono, ĝi povas esti antaŭpreparita por apliko en speciala maŝino por la teĥnologio de ŝprucbetono, la akvo estas aldonata nur en la miksajuto; por neampleksaj betonad-laboroj ĝi estas liverata en sakoj

Numero: 127

esperante prilaboreblo de miksaĵo

angle workability of mixture

germane Verarbeitbarkeit [in] der Mischung

ĉeĥe zpracovatelnost [vi] směsi

nederlande verwerkbaarheid [ko]

esperante ĝenerala esprimo en taksado pri taŭgeco de betonmiksaĵo el la vidpunkto de ĝia enmetado (muldado) kaj kompaktigado; pri gradoj de prilaboreblo v. art. 129

Numero: 128

esperante konsistenco de betonmiksaĵo

angle consistency of concrete mixture

germane Betonsteife [in]

ĉeĥe konzistence [in] betonové směsi

nederlande consistentie [ko] van betonspecie

esperante reologia propreco de la miksaĵo, kondiĉita per ties denseco, prilaboreblo aŭ per ties transforma povo ŝanĝi aranĝon de siaj komponentoj (moviĝemo, plasteco, viskozeco); la nocio reologio ampleksas ĉiujn transformajn proprecojn de betonmiksaĵo en dependeco laŭ la tempo; oni taksas ĝin helpe de gradoj, v. art. 129

Numero: 129

esperante grado de prilaboreblo de miksaĵo

angle degree of workability of mixture

germane Konsistenzzahl [in]

ĉeĥe stupeň [vi] zpracovatelnosti směsi

esperante karakterizo de betonmiksaĵo determinita per mezurado de ĝia prilaboreblo laŭ norma metodo; la metodoj estas nomataj laŭ aŭtoroj, ekz.: Abrams, Bährner, Graf, Glanwille, Jirsák, Skramtajev, la gradoj varias laŭ naciaj normoj, ekz. malmola, humida, mola, flua k.a.

Numero: 129.1

esperante humida miksaĵo

angle wet mixture

germane erdfeuchte Mischung [in]

ĉeĥe zavlhlá směs [in]

nederlande aardvochtige betonspecie [ko]

esperante nesufiĉe kohera miksaĵo, kies grajnaj komponentoj inklinas al apartiĝo, kompaktigo de tia miksaĵo estas energie tro postulema; uzata ĝi estas por vojkonstruado kaj prefabrikado

Numero: 129.2

esperante mola miksaĵo

angle soft mixture

germane weiche Mischung [in]

ĉeĥe měkká směs [in]

nederlande plastische betonspecie [ko]

esperante miksaĵo, kiu estante ŝutata sur ebenan fundon de muldilo formas konusajn amasojn, kiujn eblas facile samniveligi per vibrado

Numero: 129.3

esperante flua miksaĵo

angle fluid mixture

germane flüssige Mischung [in]

ĉeĥe tekutá směs [in]

nederlande vloeibare betonspecie [ko]

esperante miksaĵo, kiun ne eblas en la mano kunpremi en bulon, ĝi disfluas, ĉe malbone preparita flua miksaĵo okazas segregacio de komponentoj; flua miksaĵo estas atingata per plastigo (ankaŭ per altigita dozo de akvo --- nepreferata)

Numero: 130

esperante plastigita miksaĵo

angle plasticised mixture

germane plastifizierte Mischung [in]

ĉeĥe plastifikovaná směs [in]

esperante miksaĵo, kiu pro plastiga ingrediento fariĝas flueca, tial facile prilaborebla; ĝi estas taŭga precipe por betonkonstruktoj kun densa armaturo

Numero: 131

esperante injekta miksaĵo

angle grout [mixture]

germane Injektionsgemisch [ne]

ĉeĥe injekční směs [in]

nederlande injectiespecie [ko]

esperante miksaĵo pli-malpli flua, kiun prezentas speciala cementa mortero, iufoje cementa pasto aŭ ŝlimo (suspensio), uzata por prema plenigo de diversaj fendoj, poroj, truoj en malnovaj konstruktoj, rokaĵoj, subfundamentaj grundoj

Numero: 132

esperante kompakteco de freŝa betono

angle density (compactness) of fresh concrete

germane Dichtverhältnis [in] des Frischbetons

ĉeĥe hutnost [in] čerstvého betonu

esperante procenta volumena kvociento de solidaj kaj likvaj komponentoj en la volumena unuo de freŝa betono

Numero: 133

esperante volumena maso de betono

angle volumen mass of concrete

germane Volumenmasse [in] des Betons

ĉeĥe objemová hmotnost [in] betonu

nederlande volumieke massa [ko] van beton

esperante maso de volumena unuo de betono, nome de ties 1 m3, esprimita en kg, denseco de betono

Numero: 134

esperante firmeco de betono

angle strength of concrete

germane Betonfestigkeit [in]

ĉeĥe pevnost [in] betonu

nederlande betonsterkte [ko]

esperante la plej alta valoro de streĉo de betono ĉe ties difekto per konvencia maniero de ŝarĝado; la firmeco distingiĝas laŭ normigitaj aŭ interkonsentitaj formoj de ekzamenaj korpoj, laŭ maniero de ties streĉado: prema, tira, fleksa, tonda, torda, disprema kaj laŭ tempa evoluo de streĉado: statika, dinamika, laciĝa (cikla ŝarĝado, v. art. 136)

Numero: 135

esperante hardeco de betono

angle hardness of concrete

germane Betonhärte [in]

ĉeĥe tvrdost [in] betonu

nederlande hardheid [ko] van beton

esperante meĥanika rezisteco de betono kontraŭ enigo de fremda rigida korpo kaj difekto de la surfaco per grato, enpuŝo, dispremo, frotdifekto k.s.

Numero: 136

esperante laciĝo de betono

angle concrete fatigue

germane Betonermüdung [in]

ĉeĥe únava [in] betonu

nederlande vermoeiing [ko] van beton

esperante fenomeno de difekto elvokita per multfoje ripetata streĉado de betono; ĝi distingiĝas per malaltiĝo de firmeco de la ŝarĝata betono

Numero: 137

esperante plastformiĝo de betono

angle concrete plastic flow

angle creep

germane Betonrecken [ne]

germane Betonkriechen [ne]

ĉeĥe dotvarování [ne] betonu

nederlande kruip [ko] van beton

esperante neelasta (plasteca) deformiĝo de betono ĉe ties longedaŭra streĉado, dependa de aĝo de la betono

Numero: 138

esperante ŝrumpado kaj ŝvelado de betono

angle concrete shrinkage and swelling

germane Betonschrumpfen [ne] und Betonanschwellen [ne]

ĉeĥe smršťování a nabývání betonu

nederlande krimpen [ne] en zwellen [ne] van beton

esperante spontanaj volumenaj ŝanĝiĝoj de betono dum ties longedaŭra tenado en certaj fizikaj kondiĉoj; la ŝanĝiĝoj ne rilatas al la lantformiĝo de betono laŭ la art. 137

Numero: 139

esperante poreco de betono

angle porosity of concrete

germane Betonporenraum [vi]

ĉeĥe pórovitost [in] betonu

nederlande porositeit [ko] van beton

esperante spaco de poroj kaj kavaĵoj en etgrajna mortero kaj inter eroj de ŝtonaro esprimita en % de volumeno de la tuto

Numero: 140

esperante akvohermeteco de betono

angle water-tightness

germane Wasserdichtigkeit [in]

ĉeĥe vodotěsnost [in] betonu

nederlande waterdichtheid [ko] van beton

esperante propreco de betono rezisti al premo de akvo tiel, ke ne okazas trapenetro de akvo (la reversa surfaco restas seka)

Numero: 141

esperante humideco de betono

angle humidity of concrete

germane Betonfeuchtigkeit [in]

ĉeĥe vlhkost [in] betonu

nederlande vochtgehalte [ko] van beton

esperante procenta diferenco de la masoj de humida betono kaj de la sama betono sekigita laŭ certaj normaj kondiĉoj

Numero: 142

esperante sorbkapacito de betono

angle concrete absorptivity

angle absorption capacity

germane Saugfähigkeit [in]

ĉeĥe nasákavost [in] betonu

esperante procenta diferenco de la masoj de betono plene sorbiĝinta per akvo kaj de la sama betono sekigita laŭ certaj normaj kondiĉoj

Numero: 143

esperante rezisteco de betono

angle concrete resistance

germane Betonbeständigkeit [in]

ĉeĥe odolnost [in] betonu

nederlande duurzaamheid [ko] van beton

nederlande bestandheid [ko] van beton

esperante kapablo de betono rezisti al efikoj meĥanaj, meteologiaj, ĥemiaj, temperaturaj k.s.; en la praktiko oni prijuĝas ekz. la rezistecojn kontraŭ frosto (frostorezisteco), kontraŭ altaj temperaturoj (fajrorezisteco), kontraŭ akvo (akvorezisteco), kontraŭ frotdifekto (frotrezisteco) k.a.

Numero: 144

esperante korodo de betono

angle concrete corrosion

germane Korrosion [in] des Betons

ĉeĥe koroze [in] betonu

nederlande corrosie [ko] van beton

esperante iom-post-ioma difektiĝo de betono per ĥemia influo, ofte dum samtempa efikado ankoraŭ de aliaj influoj

Numero: 145

esperante solidiĝo de cemento

angle cement solidifying

germane Zementabbinden [ne]

ĉeĥe tuhnutí [ne] cementu

nederlande binding [ko] van cement

esperante grada transiro de cementa pasto el la plasteca stato al la stato solida (komenca fazo de cement-hardiĝo)

Numero: 146

esperante hardiĝo de cemento

esperante hardiĝo de betono

angle concrete hardening

angle concrete set[ing]

germane Zementerhärten [ne]

germane Betonerhärten [ne]

ĉeĥe tvrdnutí [ne] cementu (betonu)

nederlande verharding [ko] van cement (beton)

esperante grada akirado de meĥanikaj firmecoj kaj evoluo de firma strukturo de cementa ŝtono; la fenomenon akompanas la kreskanta firmeco de betono, v. art. 134


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).