[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminareto pri ventolado en konstruaĵoj (provizora)

Fabien van Mook

Versio de junio 2003. (Antauaj versioj je: 2001.11.23, 2001.12.13, 2002.02.06, 2002.02.11.)

Lasta modifo je: 2003.06.25


Numero: § 1

Enkonduko

Numero: § 1.1

Komentoj

esperante La nuna versio de la terminaro estas daŭre provizora. Notu ke «v2002» signifas «la versio de februaro 2002».

esperante Komentoj de Jan Werner (de 19-6-2002) kaj la respondoj de la aŭtoro Fabien:

esperante Ceteraj komentoj de la aŭtoro:

Numero: § 1.2

Kromaj difinoj

Numero: 1

esperante spaco

esperante spaco kiu limigatas per muroj, plankoj, plafonoj kaj aliaj vandoj tra kiuj aero (apenaŭ) transireblas.

Numero: 2

esperante zono

esperante parto de spaco aŭ grupo da spacoj

Numero: 3

esperante aerumado

esperante elmetado al aero, tiel ke la objekto interŝanĝas varmon aŭ substancojn (humido, polvo k.t.p), pro difuzo al la ĉirkaŭa aero

nederlande luchten

RIMARKO: Kontraste al ventolado, la aero ne nepre moviĝas dum aerumado.

Numero: 4

esperante klimatizado

esperante purigado, varmigado, malvarmigado, sekigado aŭ/kaj humidigado de aero; evt. ankaŭ bruo en la aero estas dampata

angle HVAC = heating, ventilation, air conditioning

RIMARKO: FvM, 24-6-2003: (1) Ĉu ventolado ne estas parto de klimatizado? (2) Ĉu mastrumado de aera movigo (aeraj rapidoj kaj turbulenco) ne estas parto de klimatizado? (3) Pli bona angla termino estas simple air conditioning, ĉar HVAC ŝajnas rilati al tuto de teknologioj por hejtado, ventolado kaj klimatizado.


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).