[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminareto pri ventolado en konstruaĵoj (provizora)

Fabien van Mook

Versio de junio 2003. (Antauaj versioj je: 2001.11.23, 2001.12.13, 2002.02.06, 2002.02.11.)

Lasta modifo je: 2003.06.25


Numero: § 4

Ventolado

Numero: 17

esperante ventolado

esperante ŝanĝo de aero en spaco aŭ zono

nederlande ventilatie

Numero: § 4.1

ventolado laŭ celo

Numero: 18

esperante konstanta/daŭra (?) ventolado

esperante ventolado kiu ne estas interrompita dum la uzado aŭ ekzisto de la konstruaĵo

nederlande duurventilatie

Numero: 19

esperante evakuado

esperante ventolado kun granda ventola indico (pli ol 10/h) kiu necesas ĉe troa varmiĝo aŭ troa malpuriĝo de la aero

nederlande spuiventilatie

Numero: § 4.2

ventolado laŭ transa aera moviĝo

Numero: § 4.2.1

ne-volata aera moviĝo

Numero: 20

esperante aera infiltrado

esperante enirado de aero tra juntoj kaj similaj apertaĵoj en la ekstera ŝelo de konstruaĵo, ofte sen intenco

nederlande inflitratie

Numero: 21

esperante aera eksfiltrado

esperante elirado de aero tra juntoj kaj similaj apertaĵoj en la ekstera ŝelo de konstruaĵo, ofte sen intenco

nederlande exfiltratie

Numero: § 4.2.2

volata aera moviĝo

Numero: 22

esperante mekanika ventolado

esperante ventolado pro ventolilo

nederlande mechanische ventilering

angle mechanical ventilation

Numero: 22.1

esperante balanca ventolado

esperante mekanika ventolado kiu konsistas el kaj mekanika enlasado kaj mekanika ellasado

nederlande gebalanceerd ventileren

angle mechanical balanced mixing ventilation

Numero: 22.2

esperante aera desuĉo, desuĉi aeron (?)

esperante mekanika ellasado de aero, ofte per simpla ventolilo

nederlande afzuiging

Numero: 23

esperante natura ventolado

esperante ventolado pro influo de la vento kaj/aŭ de temperaturaj diferencoj

nederlande natuurlijke ventilering

angle natural ventilation

Numero: 23.1

esperante aerstaka (?), ŝakta (?), aertira ventolado

esperante natura ventolado kiu estiĝas precipe pro temperaturaj diferencoj laŭ altecoj kaj evt. pro aerpremaj diferencoj kaŭzataj de vento iranta super konstruaĵo

nederlande ventilatie door thermische (?) trek

angle passive-stack ventilation

Numero: § 4.3

ventolado laŭ ena aera moviĝo

Numero: 24

esperante ventolado per miksado (per kirlado ?)

esperante ventolado tia ke la enlasata aero miksiĝas kun la ena aero

nederlande mengingsventilatie

Numero: 25

esperante ventolado per forpuŝo

esperante ventolado tia ke la enlasata aero ne miksiĝas kun la ena aero. Pro evito de miksiĝo kaj kirlado la enlasa rapido estas relative malgranda.

nederlande verdringingsventilatie

angle mechanical balanced displacement ventilation (ĉu la unuaj du vortoj nepras ĉi tie?)

Numero: 26

esperante traĉambra/traspaca (?) ventolado

esperante ventolado tia ke aero eniras la ĉambron tra unu fasado kaj forlasas ĝin tra alia fasado

nederlande dwarsventilatie

angle cross-flow ventilation

RIMARKO: Verŝajne nur speco de natura ventolado (?)

Numero: 27

esperante unufasada ventolado

esperante ventolado tia ke aero eniras kaj eliras la ĉambron tra la sama fasado

angle single-sided ventilation

RIMARKO: Verŝajne nur speco de natura ventolado (?)

Numero: 28

esperante atria ventolado

esperante ventolado tia ke aero eniras kaj eliras la ĉambron tra la fasado kiu troviĝas inter la ĉambro kaj atrio

angle atria ventilation

RIMARKO: Verŝajne nur speco de natura ventolado (?)

Numero: § 4.4

ventolado laŭ loko

Numero: 29

esperante loka/zona ventolado

esperante ventolado de certa parto de spaco

nederlande lokale ventilering


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).