[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminareto pri ventolado en konstruaĵoj (provizora)

Fabien van Mook

Versio de junio 2003. (Antauaj versioj je: 2001.11.23, 2001.12.13, 2002.02.06, 2002.02.11.)

Lasta modifo je: 2003.06.25


Numero: § 10

Duktoj

Numero: 73

esperante dukto, ventola dukto (?)

esperante dukto por transporto de aero

nederlande ventilatiekanaal

angle duct

Numero: § 10.1

specoj laŭ speco de transportata aero

Numero: 74

esperante kameno

esperante tubo aŭ masonita irejo por eligo de fumoj

nederlande schoorsteen

RIMARKO: Ĉu kameno devas esti masonita? Se jes, ĝi apartenas al paragrafo § 10.2.

Numero: § 10.2

specoj laŭ materialo

Numero: 75

esperante ventola tubo, ventola plattubo (?)

esperante ventola dukto farata el platoj

nederlande ventilatiekoker

Numero: § 10.3

specoj laŭ direkto de la aerfluo

Numero: 76

esperante aereniga dukto

esperante ventola dukto per kiu oni transportas aeron al spaco aŭ zono

nederlande toevoerkanaal

angle supply air duct

Numero: 77

esperante aereliga dukto

esperante ventola dukto per kiu oni transportas aeron el spaco aŭ zono

nederlande afvoerkanaal

Numero: 78

esperante aerreturna dukto

esperante ventola dukto per kiu oni transportas aeron el spaco aŭ zono kiu poste eble aŭ parte estas riciklata

nederlande retourkanaal

angle return air duct

Numero: § 10.4

specoj laŭ kaŭzo de la aerfluo

Numero: 79

esperante ventola kameno/turo (?)

esperante rimedo por staka/aertira ventolado kiu konsistas el vertikala dukto tra kiu estiĝas aerfluo supren

angle passive stacks


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).