[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminareto pri ventolado en konstruaĵoj (provizora)

Fabien van Mook

Versio de junio 2003. (Antauaj versioj je: 2001.11.23, 2001.12.13, 2002.02.06, 2002.02.11.)

Lasta modifo je: 2003.06.25


Numero: § 9

Orificoj

Numero: 59

esperante orifico

esperante apertaĵo tra kiu aero eniras aŭ eliras

Numero: § 9.1

specoj laŭ formo

Numero: 60

esperante ventola krado

esperante orifico kun krado

nederlande ventilatierooster

Numero: 61

esperante ĉampingjona/ĉapelforma orifico

esperante orifico laŭ formo de ĉampingjono aŭ ronda ĉapelo; plejofte uzata kiel aerelirejo

angle mushroom ventilator

Numero: 62

esperante malferma vertikala junto

esperante junto kiu funkcias orifico por ventolado de spaco intera de duobla muro

nederlande open stootvoeg

Numero: 63

esperante malfermebla fenestro

Numero: 64

esperante ĵaluzio, fermebla persieno

esperante serio da klapoj

angle louvres

Numero: § 9.2

specoj laŭ transa aera moviĝo

Numero: § 9.2.1

specoj laŭ enirado

Numero: 65

esperante aerenirejo

esperante orifico tra kiu aero eniras la spacon

angle air inlet

Numero: 66

esperante eniga kontrolorifico, eniga ornamaĵo (?)

esperante orifico tra kiu aero kontrole (mastrume?) eniras la spacon

nederlande inblaasornament

angle diffuser (nur mekanika ventolado?)

Numero: § 9.2.2

specoj laŭ elirado

Numero: 67

esperante aerelirejo

esperante orifico tra kiu aero eliras la spacon

angle extract grille; return grille

Numero: § 9.2.2.1

specoj laŭ speco de transportata aero

Numero: 68

esperante fumelirejo

esperante orifico tra kiu fumo eliras la spacon, ekz. super fajro

nederlande afvoerkap, afzuigkap

Numero: 69

esperante vaporelirejo

esperante orifico tra kiu vaporo eliras la spacon, ekz. super manĝilara lavmaŝino

nederlande afzuigkap

Numero: 9.2.2.2

esperante eliga kontrolorifico, eliga ornamaĵo (?)

esperante orifico tra kiu aero kontrole (mastrume?) eliras la spacon

nederlande uitblaasornament (?)

Numero: § 9.3

specoj laŭ speciala kromfunkcio

Numero: 70

esperante aera provizilo (?), ventola provizilo (?)

esperante parto de ventola sistemo kiu almenaŭ konsistas el orifico kaj per kiu ekstera aero (rekte tra fasado aŭ malrekte per duktoj) estas lasata iri en la spacon, aŭ per kiu ena aero estas lasata iri de la spaco

nederlande ventilatievoorziening

RIMARKO: FvM, 25-6-2003: tiu ĉi termino kaj nocio orfiĝis. Mi ja ne scias kie meti ĝin, eĉ ĉu ĝi kiel nocio entute bezonatas. Tamen, pri la bezono de la du venontaj nocioj mi ne dubas.

Numero: 70.1

esperante ŝuŝa aera provizilo

esperante ventola provizilo por natura ventolado (ofte en fasadoj de domoj) kiu adsorbas bruon de la ekstera aero kaj allasas eksteran aeron en la spacon

nederlande suskast

Numero: 70.2

esperante aŭtomata aera provizilo

esperante ventola provizilo kies ventola kapacito estas mastrumata sen influo de la spacuzanto kaj adaptiĝas laŭ klimataj cirkonstancoj (ventoforto ekz.)

nederlande zelfregelende ventilatievoorziening

angle automatic (variable-aera) inlet

Numero: § 9.4

specoj laŭ indiko de la tipo de klimatiza sistemo

Numero: 71

esperante orifico de varidebita sistemo

esperante orifico per kiu oni kontrolas (mastrumas?) la debiton sen tio ke ŝanĝiĝas la formo de la ĵeto de la enigata aera fluo, malgraŭ la ŝanĝiĝanta debito

nederlande v.a.v.-eindapparaat

Numero: 72

esperante indukta orifica aparato (?)

esperante orifica aparato de indukta klimatiza sistemo kiu konsistas el (1) aerelirejo por la returnata aero, (2) hejtilo kaj/aŭ malhejtilo por la returnata aero, (3) induktilo per kiu oni induktas centre klimatizatan aeron kun la returnata aero kaj (4) aerenirejo.

nederlande inductie-apparaat

angle induction unit


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).