[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminareto pri ventolado en konstruaĵoj (provizora)

Fabien van Mook

Versio de junio 2003. (Antauaj versioj je: 2001.11.23, 2001.12.13, 2002.02.06, 2002.02.11.)

Lasta modifo je: 2003.06.25


Numero: § 8

Klimatiziloj

Numero: 50

esperante klimatizilo

esperante aparato por klimatizado

nederlande luchtbehandelingsapparaat

Numero: § 8.1

aparatoj kun unu funkcio

Numero: 51

esperante aera filtrilo

esperante aparato por purigo de aero, kiu forigas precipe fluidajn kaj solidajn partikulojn de la aero

nederlande luchtfilter

angle filter

Numero: 52

esperante aera hejtilo

esperante aparato por varmigo de la aerfluo

nederlande verwarming(sbatterij)

angle heating coil

Numero: 53

esperante aera malhejtilo

esperante aparato por malvarmigo aŭ sekigo de la aerfluo

nederlande koelbatterij

angle cooling coil

Numero: 54

esperante aera humidigilo

esperante aparato por humidigigo de la aerfluo

nederlande bevochtigingssectie

angle humidifier

Numero: 55

esperante aera dampilo

esperante aparato por dampado de bruo en la aerfluo

nederlande geluiddemper

angle silencers; noise attenuators

Numero: 56

esperante miksa sekcio/fako/ĉelo (?)

esperante parto de klimatiza sistemo, en kiu oni miksas aeron: eksteran aeron kun returnata aero, varman aeron kun malvarma, k.t.p.

nederlande mengkast, mengsectie

germane Mischteil

RIMARKO: Ŝanĝos la difinon! (FvM, 23-6-2003)

Numero: § 8.2

aparatoj kun pluraj funkcioj

Numero: 57

esperante klimatiza centralo, klimatizila unuo (?)

esperante parto de klimatiza sistemo, kiu ofte formas unu grandan `skatolon', en kiu troviĝas ventolilo, hejtilo, miksa fako, k.s., sed sen la duktoj al aŭ de la spaco(j) aŭ zono(j)

nederlande luchtbehandelingskast

angle airconditioning unit

Numero: 58

esperante ventolil-konvektora klimatizilo

esperante klimatiza aparato por loka klimatizo kiu konsistas el ventolilo kaj (mal)hejtilo; ne estas sistemo kun duktoj per kiu aero tra konstruaĵo estas transportata, sed estas la ventolilo kiu alsuĉas la lokan enan aeron (riciklado) kaj/aŭ la eksteran aeron tra fasado

nederlande ventilator-convectorsysteem

angle fan-coil unit

germane Ventilator-Konvektor-Anlage


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).