[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj

Terminology of concrete and concrete work

UDK 666.972:001.4

Jan Werner (CZ)

Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Đorde Obradović (SI) & Josef Trojan (CZ)

Prova versio el majo 2002.

Lasta modifo je: 2002.06.05


Numero: § 8

Postskribo al terminaro

Numero:

esperante La terminaro pri betono kaj betonistaj laboroj estis prilaborata en la tempo, kiam klare montriĝis, ke la Terminologia Esperanto-Centro de UEA (TEC) ne sukcesis fruktodone establiĝi kaj teorie kaj praktike stimuladi dezirindan disvolvon de la faka Esperanto. Unu el gvidaj personoj de iama TEC en la jaro 2000 formulis tezon, ke «terminologia laboro en la planlingvo ne eblas, ĉar ties lingvokomunumo estas tro malgranda, ĝi havas tro malmultajn fakulojn kaj preskaŭ ne la bezonatajn financajn rimedojn».

esperante Kun la eldiro ne eblas konsenti, ĉar koncernajn aktivecojn influas pli la scipovo, organiza kapablo kaj entuziasmo de individuoj ol grandeco de lingvokomunumo (loĝantoj de ŝtato, niakaze esperantistoj), nombro de koncernaj profesiuloj kaj disponebla monsumo.

esperante Semo por tiu ĉi terminaro formiĝis en la jaro 1992 kiel demonstra elmontro okaze de mia prelego en la terminologia konferenco kadre de la Universala Kongreso en Vieno, temo Individua kaj kolektiva laboroj pri terminaroj. La unuan version de la terminaro mi tutamplekse ellaboris komence de la jaro 2000 kaj tuj poste proprainiciate kolektis bonvolajn konstrufakulojn kaj formis teĥnikan komisionon por konduki la terminaron al necesa internacia nivelo, kiu ĉe esperanta terminaro estas nepra kondiĉo.

esperante Betono estas apud ligno, briko kaj ŝtalo grava tradicia konstrumaterialo, laŭ aspekto, celo kaj apliko ĝenerale konata al homa populacio. Ankaŭ pri ties konsisto, teĥnologio kaj proprecoj normala homo iom scias. Tamen, komuna leksiko de neniu lingvo kapablas eldiri pri betono ĉion necesan, teorio kaj praktiko de tiu ĉi materialo nuntempe bezonas ampleksan terminan aparaton, por ke fakuloj povu senĝene pri la betono trakti.

esperante La aŭtora kolektivo en la traktado plurfoje montris diferencajn starpunktojn, kiujn estis necese solvi per serĉado de por ĉiuj akcepteblaj rezultoj. Mia sperto el la pli ol dujara koresponda traktado estas, ke ni ĉiuj klopodis gardi la Fundamenton de Esperanto. Nomoj akceptitaj por la plejmulto de nocioj devenas el la oficiala leksiko de Esperanto kaj el la verkoj respektindaj, ekz. el la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Por kelkaj nocioj ni elpruntis formon komunuzan aŭ alifakan kaj atribuis al ĝi novan aldonan enhavon --- signifon --- por specifa bezono de nia fako. Tiaj estas ekzemple volumenaĵo (4), morteraĵo (17), aluvia ŝtonaro (18.3), frakcio (20), gruzo (23), granulo (32.1), jugeto (159), kroĉilo (160) kaj pluraj aliaj.

esperante Kelkajn oficialajn vortojn ni uzis kontraŭtradicie, sed ne kontraŭ enhava esenco de la vortoj kaj supozeble ankaŭ ne kontraŭ la Fundamento, jen la tipaj ekzemploj:

esperante Kelkaj terminoj estas novaj nur kiel apartaj derivaĵoj, sed konsistas el bone travideblaj elementoj, en la fako ili supozeble povos esti sufiĉe elvokivaj. Ni tiel per netradicia formo deziris almenaŭ parte separi ilin disde la sfero komuna kun ties troa vasteco kaj elasteco de vortsignifoj. Al tiu ĉi grupo viciĝas ekzemple ligento (3) prestreĉi (62.2 prestreĉita betono), prefabriki (88 prefabrikita betono).

esperante En kelkaj kazoj ne estis eble trovi konvenan nomon por nocio de esperantistoj netuŝita, aŭ tuŝita nur en nesufiĉe alireblaj literaturaj fontoj. Jen konciza supervido de novismoj kun glosoj:

esperante La terminaro sume enhavas 344 nociojn kun atribuitaj terminoj.

esperante Tiun ĉi norman Terminaron de betono kaj de betonistaj laboroj la aŭtoroj disponigas al la esperantista publiko, precipe al konstrufakaj profesiuloj, por elprovi ĝin en la praktiko. Prikonsiderojn, ĉu negativajn, ĉu pozitivajn, rekomendojn, bonvolu direkti al la iniciatinto de la verko: Jan Werner, Dřínová 18, CZ 612 00 Brno, Ĉeĥio; werne@tiscali.cz. Post tiu ĉi proveldono oni povas atendi la definitivan eldonon, proksimime post 3 ĝis 5 jaroj.

esperante Brno, majon 2002

esperante Jan Werner


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).