[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj

Terminology of concrete and concrete work

UDK 666.972:001.4

Jan Werner (CZ)

Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Đorde Obradović (SI) & Josef Trojan (CZ)

Prova versio el majo 2002.

Lasta modifo je: 2002.06.05


Numero: § 7

Betonaj strukturoj kaj ties partoj --- bazaj statikaj nocioj

Numero: § 7.1

Betonaj elementoj

Numero: 195

esperante betona elemento

angle concrete element

germane Betonelement [ne]

ĉeĥe betonový prvek [vi]

nederlande betonelement [ne]

esperante la plej simpla parto de betona konstrukto kaj strukturo en prikonsidero de statika efiko de la elemento

Numero: 195.1

esperante premata elemento

angle compression element

germane gedrucktes Element [ne]

ĉeĥe tlačený prvek [vi]

nederlande gedrukt element [ne]

esperante elemento streĉata precipe per premo, t.s. per normala forto efikanta encentre aŭ ekstercentre, paralele al la laŭlonga akso de la elemento

Numero: 195.2

esperante tirata elemento

angle tension element

germane gezogenes Element [ne]

ĉeĥe tažený prvek [vi]

nederlande getrokken element [ne]

esperante elemento streĉata precipe per tiro

Numero: 195.3

esperante fleksata elemento

angle bended element

germane gebeugtes Element [ne]

ĉeĥe ohýbaný prvek [vi]

nederlande op buiging belast element [ne]

esperante elemento streĉata precipe per flekso (inkluzive de tondo); ties ĝenerala reprezentanto estas balko, en la fako de betono la elemento estas ordinare nomata trabo

Numero: 196

esperante verga elemento

angle bar element

angle rod element

germane Stabelement [ne]

ĉeĥe prutový prvek [vi]

nederlande staafelement [ne]

esperante elemento, kies sekcodimensioj estas orde egalaj kaj kies longo estas forte pli granda kompare kun la dimensioj de la sekco; modelo de la elemento estas reduktita al unudimensia mezlinio. Dominanta streĉo estas premo (kolono, piliero), flekso, tondo (trabo) kaj tiro (tirvergo, kablo)

Numero: 196.1

esperante kolono

angle column

angle pole

angle post

angle strut

germane Säule [in]

ĉeĥe sloup [vi]

nederlande kolom [ko]

esperante rekta, precipe premata vertikala aŭ oblikva verga elemento, kiu transprenas efikojn de ŝarĝo el la apudaj partoj de strukturo, kiujn ĝi subtenas

Numero: 196.2

esperante trabo

angle beam

angle girder

germane Balken [vi]

ĉeĥe trám [vi]

nederlande balk [ko]

esperante balka verga elemento, kiu havas plenprofilan (ĉe ligno kaj betono) aŭ ekz. I-forman (ĉe ŝtalo) sekcon, kaj estas streĉata precipe per flekso, tondo, ev. ankaŭ tordo; en konstrufako ĝi distingiĝas kiel plafontrabo (solivo), ĉeftrabo, framtrabo; kutimaj materialoj: ligno, armita betono, ŝtalo

Numero: 196.3

esperante slabotrabo

angle slab and beam

germane Balken [vi] und Decke [in]

ĉeĥe deskový trám [vi]

nederlande balk [ko] en plaat [ko]

esperante trabo, kiu estas fikse ligita kun slabo (ekz. plafona), plej ofte en la supra premata zono, kiu parte statike kunefikas kun la trabo;; oni parolas pri traboj kun la sekcoj T, I (almo kaj membroj), Z k.s.

Numero: 196.4

esperante tirvergo

angle draw bar

angle draw rod

angle tie

germane Zugstange [in]

ĉeĥe táhlo [ne]

nederlande trekstaaf [ko]

nederlande trekstang [ko]

esperante verga elemento de arka aŭ romplinia fleksata konstrukto transprenanta horizontalan komponenton de oblikva premforto efikanta je sub-apogiloj, aŭ elemento plenumanta funkcion de pendigilo (plej ofte kiel ŝtala elemento)

Numero: 197

esperante area elemento

angle surface element

germane Flächenelement [ne]

ĉeĥe plošný prvek [vi]

nederlande schijfelement [ne]

esperante elemento, kies du dimensioj estas orde egalaj kaj kompare kun ili la dikeco estas orde malpli granda; modelo de la elemento estas reduktita al dudimensia mezebeno, kiu prezentas esencajn proprecojn de vanda aŭ slaba karaktero de elemento:

Numero: 197.1

esperante vando

angle wall

germane Wand [in]

ĉeĥe stěna [in]

nederlande wand [ko]

nederlande schijf [ko]

esperante ebena area elemento, kutime vertikala, streĉata precipe per premo, en specialaj kazoj per tiro ev. tondo en ties mezebeno

Numero: 197.2

esperante slabo

angle slab

angle plate

germane Platte [in]

ĉeĥe deska [in]

nederlande plaat [ko]

esperante ebena area elemento streĉata precipe per flekso kaj tondo en la direkto orta al ĝia mezebeno, en la kazo de ambaŭdirekta efikado de slabo aperas en la slabo tordmomantoj

Numero: 197.21

esperante unudirekta slabo

angle one-way slab

germane zweiseitig gelagerte Platte [in]

ĉeĥe nosníková deska [in]

nederlande aan twee zijden opgelegde plaat [ko]

esperante slabo apogita ĉe du kontraŭaj, kutime paralelaj flankoj de sia periferio

Numero: 197.22

esperante kontinua slabo

angle continuous slab

germane durchlaufende Platte [in]

ĉeĥe spojitá deska [in]

nederlande doorlopende plaat [ko]

esperante slabo (same pri trabo, balko) en direkto de porta armaturo etendiĝanta trans pli ol du subapogiloj, statike nedeterminita; la gradon de statika nedeterminiteco esprimas nombro de internaj subapogiloj, la randa enfikso (v. art. 213) altigas la nedeterminitecon je unu grado

Numero: 197.23

esperante kantilevra slabo

angle cantilever slab

germane Konsolplatte [in]

ĉeĥe krakorcová deska [in]

ĉeĥe konzolová deska [in]

nederlande uitkragende plaat [ko]

esperante slabo enfiksita (ankrita) ĉe unu flanko de sia periferio, la ceteraj flankoj estas neapogitaj.

RIMARKO: La formo konzola estas uzebla, tamen ĝi rilatas pli al verga trabo

Numero: 197.24

esperante dudirekte efika slabo

angle two-way slab

germane zweiachsig bewehrte Platte [in]

ĉeĥe deska [in] působící ve dvou směrech

nederlande in twee richtingen belaste plaat [ko]

esperante slabo apogita en tia maniero, kiu rezultigas deformiĝon de la slabo en du reciproke ortaj direktoj (dukurbeca ebeno); ĝian dimensiadon decidas efikoj de ŝarĝo en ambaŭ direktoj

Numero: 197.25

esperante slabo apogita tutperiferie

angle two-way slab

germane zweiachsig bewehrte Platte [in]

ĉeĥe deska [in] podepřená po obvodu

nederlande (geheel) rondom opgelegde plaat [ko]

esperante slabo apogita en ĉiuj flankoj de sia periferio; ĉe plane ortangula slabo laŭ armigo ĝi estas identa kun la slabo dudirekte efika, art. 197.24

Numero: 198

esperante betona konstrukto

angle concrete construction

germane Betonkonstruktion [in]

ĉeĥe betonová konstrukce [in]

nederlande betonconstructie [ko]

esperante konstrua konsistaĵo de elementoj el betono kaj ŝtalbetono kiel parto de tuto aŭ mem la tuto, servanta por destinita celo (konstrukto de ŝtuparo, de ponto, de konstruaĵo); konstrukto distingiĝas laŭ materialo, teĥnologio, prilaboro

Numero: 199

esperante balko

angle beam

angle girder

germane Träger [vi]

germane Tragbalken [vi]

ĉeĥe nosník [ne]

nederlande ligger [ko]

esperante unuverga elemento (trabo), vando aŭ verga plurelementa konstrukto (truso, aranĝo laŭ Vierendeel) lokita sur la subapogiloj kaj streĉata per eksteraj fortoj flekse aŭ flekse kaj torde; balkoj distingiĝas, 1. laŭ nombro de subapogiloj (simpla, kontinua), 2. laŭ speco de subapogo de ekstremoj (ŝoveble apogita, enfiksita, artika, konzola, sur elasta grundo), 3. laŭ speco de ŝarĝo (unuforme etendita, soleca), 4. laŭ ŝanĝiĝo de sekco laŭlonge, 5. kantilevra

Numero: 199.1

esperante vanda balko

angle plate girder

germane Vollwandträger [vi]

ĉeĥe stěnový nosník [vi]

nederlande vollewandligger [ko]

esperante ebena area elemento, streĉata precipe per flekso kaj tondo en la ebeno de la elemento; la rilato de ĝia sekco-alto al la spano estas kutime pli granda ol 1:4 (konvencio)

Numero: 199.2

esperante Vierendeel-balko

angle Vierendeel girder

germane Vierendeelträger [vi]

ĉeĥe Vierendeelův nosník [vi]

nederlande Vierendeelligger [ko]

esperante frama konstrukto destinita por transigado de precipe fleksefika ŝarĝo, konsistanta el vergaj elementoj kunigitaj flekse rigide. Unuopaj elementoj (membroj, vertikaloj) estas streĉataj per kombino de normalaj fortoj (premo kaj tiro), flekso kaj tondo. La fleksa rigideco estas granda kaj dependas de la distanco inter premata kaj tirata membroj

Numero: 200

esperante arko

angle arch

germane Bogen [vi]

ĉeĥe oblouk [vi]

nederlande boog [ko]

esperante kurboforma konstrukto streĉata precipe per premo. Neunuformeco de ŝarĝo kaj neakordo de la formo de arko kun la rezultanta linio de efikanta ŝarĝo kaŭzas streĉadon ankaŭ per flekso kaj tondo. Arka konstrukto ordinare efikas per grandaj horizontalaj fortoj je subapogiloj

Numero: 201

esperante volbo

angle vault

germane Gewölbe [ne]

ĉeĥe klenba [in]

nederlande gewelf [ne]

esperante area spaca aŭ verga arka konstrukto, kiu ne kapablas kontraŭefiki tiran streĉon. Volbo estas streĉata per premo, ev. per premo kombinita kun malgranda flekso, se rezultanto de fortoj restas en la kerno de sekco. Por volbo kaj ĝia efiko estas decida elimino de horizontalaj fortoj

Numero: 202

esperante ŝelo

angle shell

germane Schale [in]

ĉeĥe skořepina [in]

nederlande schaal [ko]

esperante kurbarea spaca maldika konstrukto, kiu transigas eksteran ŝarĝon precipe per normala efiko --- preme aŭ tire, en limigita grado ĝi povas esti streĉata ankaŭ per fleksmomantoj; por funkciado de ŝelo estas decida kapto de horizontalaj fortoj ĉe la subapogiloj

Numero: 203

esperante faldoslabo

angle folded slab

germane Faltwerk [ne]

ĉeĥe lomenice [in]

nederlande gevouwen plaat [ko]

nederlande vouwschaal [ko]

esperante slaba ŝelo konsistanta el maldikaj slaboj, kies transversa sekco prezentas mezlinion kiel romplinion, unuopaj slaboj estas en laŭlongaj eĝoj kunligitaj fikse aŭ helpe de rektliniaj artikoj, ambaŭ frontaj subapogaĵoj estas en vertikala ebeno rigidaj (muroj, framoj, trusoj)

Numero: 204

esperante truso

angle trusswork

germane Fachwerk [ne]

ĉeĥe příhradová konstrukce [in]

ĉeĥe příhradovina [in]

nederlande vakwerk [ne]

esperante konstrukto destinita por transigado de precipe fleksefika ŝarĝo, konsistanta el vergaj elementoj (membroj, vertikaloj, diagonaloj) kutime kunligitaj artike kaj streĉataj per tiro kaj premo. Trusa konstrukto kiel tuto distingiĝas per granda fleksa rigideco en sia propra ebeno, ĝi dependas de la distanco inter premata kaj tirata membroj

Numero: 205

esperante vertikala rigidiga elemento

angle vertical stiffening element

germane vertikales Versteifungselement [ne]

ĉeĥe svislý ztužující prvek [vi]

nederlande vertikaal stabiliteitselement [ne]

esperante vertikala elemento, kiu transigas horizontalajn fortojn, ekz. pro vento, efikantajn je konstruaĵo. Simile kiel unu elemento povas funkcii plurelementa vertikala rigidiga konstrukto (sistemo) vanda aŭ trusa --- v. art. 207

Numero: 206

esperante rigida framo

angle rigid frame

germane steifes Rahmen [ne]

ĉeĥe tuhý rám [vi]

nederlande raamwerk [ne]

esperante konstrukto konsistanta el vertikalaj (kolonoj) kaj horizontalaj (framtraboj) vergaj elementoj, kiuj kruciĝas en rigidaj nodoj; elementoj de framo estas streĉataj precipe per premo, flekso kaj tondo, en iuj kazoj per tiro; rigida framo funkcias ankaŭ kiel stabiliga sistemo de konstruaĵo

Numero: 207

esperante kerno

angle core-shaft

germane Kern [vi]

ĉeĥe jádro [ne]

nederlande kern [ko]

esperante spaca rigida konsistaĵo de vandoj aŭ trusoj en formo kutime fermita, kies unuopaj areaj elementoj estas streĉataj per kombinita slab-vanda fortefiko; kerno kiel tutaĵo estas streĉata precipe per premo, flekso kaj tondo. Kernoj estas uzataj kiel stabiligaj konstruktoj en altaj konstruaĵoj (vertikalaj komunikaj spacoj)

Numero: 208

esperante betona prefabrikaĵo

angle concrete component

angle concrete unit

germane Betonfertigteil [ne]

germane Betonteil [ne]

ĉeĥe betonový dílec [vi]

nederlande prefab betonelement [ne]

nederlande geprefabriceerd betonelement [ne]

esperante memstara antaŭfabrikita kaj unuope muntata parto de betona konstrukto kaj strukturo, priskribebla ankaŭ kiel antaŭfabrikita betona elemento

Numero: 209

esperante kontakto

angle contact

germane Berührung [in]

germane Stoss [vi]

germane Kontakt [vi]

ĉeĥe styk [vi]

nederlande voeg [ko]

nederlande naad [ko]

esperante loko en konstrukto, en kiu per junto kontaktas du aŭ pli da aparte muntitaj elementoj, je kiuj la konstrukto estis dividita pro kialo teĥnologia aŭ alia

Numero: 210

esperante jungo

angle joint

germane Verbindung [in]

ĉeĥe spoj [vi]

nederlande verbinding [ne]

esperante interliga aranĝo, kiu garantias fiksan aŭ artikan kunligon de du aŭ pli da elementoj, resp. fiksan alligon de nova elemento al konstrukto; v. ankaŭ art. 193

Numero: 211

esperante junto

angle joint

germane Fuge [in]

ĉeĥe spára [in]

nederlande voeg [ko]

nederlande naad [ko]

esperante la kuniga interspaco inter du elementoj aŭ inter du tavoloj de la sama materialo, se pro iu ekstera kaŭzo la apartigo estas konstatebla; inter du elementoj junto povas esti plenigita per gluo, mastiko, mortero k.s.

Numero: 211.1

esperante labora junto

angle construction joint

germane Arbeitsfuge [in]

germane Bauwerksfuge [in]

ĉeĥe pracovní spára [in]

nederlande stortvoeg [ko]

nederlande stortnaad [ko]

esperante intence farita junto dividanta monolitan konstrukton laŭ etapoj de sinsekva betonado, kiam en paŭzoj la betono parte hardiĝis; lokigo de la junto devas esti statike sekura

Numero: 211.2

esperante dilata junto

angle dilatation joint

angle expansion joint

germane Dehnungsfuge [in]

germane Dilatationsfuge [in]

ĉeĥe dilatační spára [in]

nederlande dilatatievoeg [ko]

esperante intence farita junto dividanta konstrukton je memstaraj partoj, kiuj el statika vidpunkto ne estas interligitaj kaj povas mem kontraŭstari volumenajn ŝanĝojn de betono, ŝanĝojn elvokitajn per temperaturo k.s., kaŭzantajn nur negravan streĉon

Numero: 212

esperante rekta surmeto

esperante rekta kuŝigo

angle direct seating

angle straight seating

germane gerade Lagerung [in]

germane gerade Sitz [vi]

ĉeĥe přímé uložení [ne]

nederlande oplegging [ko]

esperante surmeto de porta elemento sur subapogan elementon tiel, ke fortoj aperantaj en la kontakta loko efikas en la premata zono de la suba portanta elemento

Numero: 213

esperante enfikso de elemento

angle fiksing of element

angle restraint of element

germane Einspannung [in] des Elementes

ĉeĥe vetknutí [ne] prvku

nederlande inklemming [ko] van een element

esperante speco de jungo, kiu prezentas unu elementon ligitan al alia fikse, t.s. reciproke senmove; el statika vidpunkto la fikso povas esti parta, rigida (plena) aŭ elasta

Numero: § 7.2

Betonaj strukturoj

Numero: 214

esperante strukturo

angle structure

germane Struktur [in]

ĉeĥe struktura [in]

nederlande constructie [ko]

nederlande structuur [ko]

esperante 1. sistemo, en kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de konstruo; 2. maniero, en kiu la diversaj partoj de homa kreaĵo estas kunaranĝitaj en unu tuton

Numero: 215

esperante betona strukturo

angle concrete structure

germane Betontragwerk [ne]

ĉeĥe betonová nosná konstrukce [in]

nederlande betonnen draagconstructie [ko]

esperante strukturo de konstruaĵo, kiu prezentas portan sistemon el betono: skeletan, vandan, kombinitan

Numero: 215.1

esperante monolita strukturo

angle cast-in-situ structure

germane Massivbau [vi]

germane Monolithgefüge [ne]

ĉeĥe monolitická konstrukce [in]

nederlande monoliete constructie [ko]

esperante strukturo, kies unuopaj elementoj estas betonataj rekte en la loko de sia statika efiko kaj formas kun la ceteraj elementoj de la strukturo kompaktan, resp. unupecan tuton --- dilatunuon

Numero: 215.2

esperante munt[ebl]a strukturo

angle assembled structure

germane Montagebau [vi]

ĉeĥe montovaná konstrukce [in]

nederlande montagebouw [ko]

esperante strukturo, kies unuopaj elementoj estas fabrikataj aparte ekster la loko de sia konsiderata statika efiko, kiel prefabrikaĵoj; en la etapo de konstruado la elementoj estas munte fiksataj jam pretaj

Numero: 215.3

esperante frama strukturo

angle frame[d] structure

germane Rahmenkonstruktion [in]

ĉeĥe rámová konstrukce [in]

nederlande raamwerk [ne]

esperante statike nedeterminita strukturo formata precipe per vergaj elementoj: kolonoj (fostoj), framtraboj (rungoj)

Numero: 215.4

esperante skeleta strukturo

angle skeletal structure

germane Skelettkonstruktion [in]

ĉeĥe skeletová konstrukce [in]

nederlande betonskelet [ne]

esperante framaj strukturoj (art. 215.3) kaj neframaj strukturoj kun centre streĉataj kolonoj kaj nur slaboj kiel horizontalaj portaj elementoj; la neframa strukturo bezonas vertikalan rigidigan sistemon, ekzemple kernon (art. 207)

Numero: 215.5

esperante vanda strukturo

angle planar structure

germane Wandkonstruktion [in]

ĉeĥe stěnová konstrukce [in]

nederlande schijfconstructie [ko]

esperante strukturo, kies portan sistemon formas vandoj kaj slaboj

Numero: § 7.3

Bazaj nocioj el la statiko de betono

Numero: 216

esperante kuba firmeco de betono

angle concrete cube strength

germane Betonwürfelfestigkeit [in]

ĉeĥe krychelná pevnost [in] betonu

nederlande kubusdruksterkte [ko]

esperante meza premfirmeco de betono konfirmita per ekzameno difinita en teĥnika normo; kutime oni ekzamenas garnituron de tri kuboj de difinita grandeco, elfarita, tenata kaj preme ekzamenata laŭ norme preskribita maniero

Numero: 217

esperante marko de betono

angle concrete mark

germane Betonzeichen [ne]

ĉeĥe značka [in] betonu

nederlande sterkteklasse [ko] van beton

nederlande betonklasse [ko]

esperante nombra esprimo de kuba firmeco de betono de certa klaso (konvencia firmec-nivelo), sub kiu ne povas malaltiĝi la mezvaloro determinita laŭ rezultoj de ĉiuj kontrol-ekzame-noj pri kuba firmeco de koncerna betono; disdivido de la firmeco al klasoj en naciaj normoj varias

Numero: 218

esperante norma streĉado

angle standard stress

germane genormte Beanspruchung [in]

ĉeĥe normové namáhání [ne]

nederlande representatieve waarde [ko] voor de sterkte

esperante lima valoro de koncerna streĉado (firmeco, cedolimo); ĝi povas esti atingata per teoria kalkulo aŭ kiel mezvaloro de rezultoj en ekzamenoj garantiantaj preskribitan fidindecon

Numero: 219

esperante kalkula streĉado

angle design stress

germane Rechenbeanspruchung [in]

ĉeĥe výpočtové namáhání [ne]

nederlande rekenwaarde [ko] voor de sterkte

esperante norma streĉado multiplikita per koeficientoj, kiuj konsideras analizon de ŝarĝado kaj spertojn en la rilato al t.n. limaj statoj, v. art. 220

Numero: 220

esperante lima stato

angle limit state

germane Limitstand [vi]

ĉeĥe mezní stav [vi]

nederlande grenstoestand [ko]

esperante unu el statoj, ĉe kiuj strukturo, konstrukto aŭ fundamento ĉesas senmanke kaj plene sekure servi al sia destino; oni distingas liman staton de a) porteblo, b) deformiĝo kaj c) apero kaj evoluo de fendoj

Numero: 221

esperante ŝarĝeblo de konstrukto

angle loading capacity of construction

angle bearing capacity of construction

germane Tragfähigkeit [in] der Konstruktion

ĉeĥe únosnost [in] konstrukce

nederlande maximale belasting [ko] van de constructie

esperante la plej granda valoro de ŝarĝo, ĉe kies transpaŝo la konstrukto ĉesas servi al sia destino

Numero: 222

esperante ŝarĝeblo de sekco

angle bearing power of section

germane Tragfähigkeit [in] des Querschnittes

ĉeĥe únosnost [in] průřezu

esperante la plej granda valoro de fleksa momanto, laŭ aksa aŭ tonda forto en la rilato al la juĝata sekco, ĉe kies atingo aŭ transpaŝo ekestas la lima stato, ekz. rompiĝo de betono, supernorma longiĝo de armaj enmetaĵoj k.s.

Numero: 223

esperante porta zono de sekco

angle bearing portion of section

germane Tragzone [in] des Querschnittes

ĉeĥe nosná část [in] průřezu

esperante parto de sekco, kiu estas bezonata por transigado de internaj fortoj; tiun parton oni traktas en statika kalkulo

Numero: 223.1

esperante premata zono

angle compressive portion

angle compressive zone

germane Druckgebiet [ne]

ĉeĥe tlačená oblast [in]

nederlande drukzone [ko]

esperante parto de sekco de porta betonelemento, en kiu betono en la esplorata fazo de funkciado estas streĉata per premo

Numero: 223.2

esperante tirata zono

angle tensile portion

angle tensile zone

germane gezogenes Gebiet [ne]

ĉeĥe tažená oblast [in]

nederlande trekzone [ko]

esperante parto de sekco de porta betonelemento, en kiu betono en la esplorata fazo de funkciado estas streĉata per tiro

Numero: 224

esperante efika alto de sekco

angle effective depth of section

germane wirkungsvolle Querschnittshöhe [in]

ĉeĥe účinná výška [in] průřezu

nederlande nuttige hoogte [ko] van de betondoorsnede

esperante distanco de la sekcocentro de kalkulebla tirata armaturo disde la premata sekcorando de la fleksata betonelemento

Numero: 225

esperante brako de internaj fortoj

angle lever arm

angle arm of internal forces

germane Arm [vi] der inneren Kraft

ĉeĥe rameno [ne] vnitřních sil

esperante distanco de la sekcocentro de kalkulebla tirata armaturo disde la rezultanto de normalaj fortoj en la premata sekcozono de la fleksata betonelemento


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).