fabien van mook

 

<< | index | >>

Novaĵoj pri terminologio

Aperis en La Domo n-ro 41 (januaro 2004) [ISSN 1257-3558].


Ekde la somero okazis interesegaj evoluoj en la ĝenerala esperantista terminologia rondo. Per du akompanantaj artikoloj mi informas vin pri tio. En tiu ĉi artikolo, sube, mi listigas koncize la plej gravajn novaĵojn, inkluzive de novaĵoj el la terminologia komisiono de TAKE (TAKE-TK).

(1) Terminologia Formuo dum la UK en Gotenburgo. Pri ĝi temas akompananta artikolo. Mi ne ĉeestis la UK-n sed skribis la artikolon surbaze de raporto de s-ro Roland Rotsaert kaj surbaze de raporto de s-ro Detlev Blanke, ĉar ambaŭ raportoj kompreneble kovras unu la alian grandparte. La prezentoj kaj diskutoj dum la Formumo klare aperigis kaj negativajn kaj pozitivajn aspektojn de la nuna evoluo pri faka Esperanto.

(2) Revivigo de TEC. En novembro 2003, Lucas Yassumura el Brazilo alprenis la taskon revivigi la Terminologian Esperanto-Centron (TEC). En akompananta artikolo li prezentas sin kaj invitas novajn kunlaborantojn. Ĉar la moderna tempo postulas agadon per la interreto, s-ro Yassumura preparis (kaj aktualigos) retpaĝon pri TEC (http://www.terminologio.subito.cc) en kiu li provis arigi ĉiujn ligojn gravajn por esperanta terminologia laboro. Ankaŭ ekde novembro li fakte gvidas la retpoŝtan liston terminologio@yahoogroups.com. Ekde tiam la listo tre viglas!

Per siaj agadoj s-ro Yassumura ekplenumas kelkajn mankojn de la nuna situacio pri la esperanta terminologia agado. Tio estas tre ĝojiga novo, kaj ni esperu kaj ni efike kunlaboru kun li por ke liaj agadoj ne estu vanaj! Mi opinias ke grava funkcio de TEC estas informi unuopulojn kiuj laboras pri faka apliko en Esperanto, pri ĉiuj terminologiaj projektoj kaj pri bona kaj internacie agnoskita terminologia praktiko. Tiel aŭtoroj ne plu reinventu la radon kaj la esperantistaro estu bone informita pri terminologiaj projektoj kaj ties rezultoj. Mi mem restas aktiva ene de la TAKE-TK, kaj ne promesis konkretan kunlaboron en TEC (almenaŭ provizore). Kompreneble mi sekvos la novaĵojn el la revivigita TEC.

(3) Agadraportoj de la TAKE-TK en la reto. Ĉar informi aliajn e-istojn pri la terminologiaj agadoj gravas (vidu ankaŭ la antaŭan paragrafon), mi publikigis la agadraportojn de la TAKE-TK pri la periodoj 1993-1998, 1999/2000 ĝis 2002/2003 (http://www.purl.org/net/take-tk/agadraportoj.html). Ili ĉiuj siatempe aperis en La Domo. Mi intencas ankaŭ estonte publikigi aliajn informojn, ekzemple koncizegajn sinprezentojn de la membroj de la TAKE-TK.

La lasta agadraporto, pri 2002/2003, publikiĝis en La Domo numero 39 (julio 2003, p. 5). En tiu ĉi mi tajperaris, forlasinte la mencion de Jan Werner (CZ) en listo de nunaj membroj de la TAKE-TK. Mi petas pardonon. S-ro Werner estas unu el la plej aktivaj kaj produktemaj membroj.

(4) Ankaŭ dekjariĝo de la TAKE-TK! La Terminologia Komisiono estas preskaŭ same aĝa kiel la asocio al kiu ĝi apartenas. En decembro 1993 la komisionon fondis s-roj Bronislav Ĉupin (RU), Michel Basso (FR, prezidanto de TAKE), Hans Wiersch (DE), Volker Hank (DE) kaj mi (NL). Post kelkaj aliĝoj kaj malaliĝoj ĝi nun konsistas el 8 membroj. Mi ne volas ĉi tie rakonti la evoluojn en la komisiono dum la pasintaj 10 jaroj, sed mi konstatas ke ĝi evidente estis konstanta faktoro en TAKE. Ĝi estis (kaj estas) konstanta forumo en kiu la membroj, kiuj serioze interesiĝas pri la konstrufaka terminologio, informadis kaj instruadis unu la alian, malgraŭ ke nur kelkaj el ili havis tempon aktive kunlabori aŭ ekzemple kompili terminaron. Krome, la komisiono sukcesis regule informi la legantojn de La Domo pri siaj agadoj.

Ligita al terminologio estas verkado de fakaj artikoloj. Dum la dek jaroj la redaktoro de La Domo konstante penis publikigi konstrufakajn artikolojn, per kiuj foje evidentiĝis mankoj en la esperanta vorttrezoro. Ni danku la redaktoron, s-ron Ludwig!

(5) Eksiĝo de s-ro Hans Wiersch. La komisiono bedaŭras ke de ĝi devis retiriĝi s-ro Hans Wiersch (DE). Liaj vidkapabloj ja iĝis pli kaj pli malfortaj dum la lastaj jaroj. La komisiono kore kaj tre estime dankas lin pro liaj agadoj en la komisiono. Li kunfondis ĝin. De la unuaj jaroj de la ekzisto de la TAKE-TK mi klare memoras viglajn diskutojn kun li pri kelkaj terminoj (siatempe ĉiam per paperaj leteroj...). En pli ĝenerala esperanto-rondo li estas konata pro sia verkaĵo «Parolturnaro: fraz(er)oj, sintagmoj, dirmanieroj, idiotismoj, proverboj, ĉ. 20.000 elementoj» (Leuven (BE): Esperanto 2000 vzw/FEL, 1995).

--

Fabien van Mook, Nederlando, sekretario de la TAKE-TK

http://www.purl.org/net/take-tk/


<< | index | >>

Reen al mia hejmpaĝo aŭ al tiu de TAKE-TK.

© Fabien van Mook