fabien van mook

 

<< | index | >>

Konstruu vian domon, Gilbert R. Ledon, En: Teknikaj Kajeroj, 6, eldonata de la aŭtoro, 2002.

Aperis en Revuo Esperanto n-ro 1154 (decembro 2002) [ISSN 0014-0635].


En 40 paĝoj kaj per preskaŭ sama nombro da figuroj, la aŭtoro brile ---koncize sed sufiĉe komplete--- eksplikas bazaĵojn de domkonstruado de fundamento ĝis tegmento kaj de teren-elekto ĝis material-uzo. La libreto estas specife instrua al laikoj pri la fako. Pro la abundo je fakaj vortoj ĝi pli ĝenerale utilas al ĉiuj kiuj ŝatus ekkoni la esperantajn terminojn de diversaj partoj kaj detaloj de konstruaĵoj k.s. Ilian nekonon ĉe multaj esperantistoj, fakspertaj aŭ ne, la aŭtoro celas malpliigi. La teksto klaras kaj foje spritas. La ekzemploj sufiĉe internaciecas, kvankam ili loke koloriĝis pro liaj spertoj de konstruinto en Brazilo, kio des pli interesas kaj ĉarmas.

Fabien van Mook


<< | index | >>

© Fabien van Mook