fabien van mook

 

<< | index | >>

Terminologia Forumo dum la UK en Gotenburgo

Aperis en La Domo n-ro 41 (januaro 2004) [ISSN 1257-3558].


Ivo Osibov, la ĝenerala sekretario de UEA kaj respondeca pri faka agado, enkondukis la Forumon, kiu okazis dum la posttagmezo de dimanĉo la 27a de julio 2003. Laŭ li la ekzisto de multaj fakaj asocioj devus esti instigo al planata terminologia laboro. Tamen, li demandis sin ĉu Esperanto estus preta se subite ekzemple Eŭropa Unio decidus akcepti ĝin kiel laborlingvon.

Duan enkondukon faris Detlev Blanke, kiu jam dum jardekoj observas la esperantan terminologion kaj bone konas la oficialajn (internaciajn) normojn pri terminologiaj labormetodoj. Li konstatis ke aperas interesaj fakaj vortaroj, sed ofte malaltnivelaj. Ofte aŭtoroj ignoras la internacie akceptitajn principojn kaj normojn de bona terminologia laboro. Krome, aŭtoroj ofte agas tro individuismaj kaj neglektas interkonsentiĝon inter samfakuloj pri uzeblaj terminoj. Plue, aperas regule personoj kiuj tre pretas labori terminologie, sed kiuj ne ĉiam estas kapablaj. Ĝenerale mankas intereso por terminologia laboro; ekzemple mankas bona prizorganto por la terminologia retpoŝtlisto.

Poste s-ro Blanke gvidis la prezentojn kaj diskutojn. Unua estis Marc Bavant kiu prezentis sian novan matematikan vortaron kun oklingva leksikono. Ĝi estis kvazaŭ aŭtomate produktita surbaze de la datumbazo de la Reta Vortaro (ReVo) (http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/). Teksto de prelego pri ĝia ekesto legeblas je http://www.eventoj.hu/steb/matematiko/index-matek.htm (KAEST-2002).

Poste parolis Petro Chrdle. Li estras la fake ege aktivan firmaon KAVA-PECH, kiu cetere eldonas la 'Matematikan Vortaron' de s-ro Bavant. Li organizas en Ĉeĥio ĉiun duan jaron en novembro internacian KAEST (Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Krome li lanĉis antaŭ pluraj jaroj la terminologian forumon dum UK. Dum la unua kunveno stariĝis la demando ĉu la ne plu funkcianta Terminologia Esperanto-Centro (TEC) pluekzistu. La respondo estis klara «jes» (kvankam post tio ĉi ĝi ne ekfunkciis). Kial eldoniĝu vortaro pri fako eta, ekzemple la «Fela Vortaro», aŭ specialigita, ekzemple «Kompendio de Psikanalizo» de Sigmund Freud, tradukita de Gérard Patureau? S-ro Chrdle vidis almenaŭ du kialojn: ĝi kompletigas nian vortrezoron, kaj ĝi altigas la scion pri Esperanto (ekzemple per mendo fare de bibliotekoj).

S-ino Ilona Koutny prezentis pri metodologiaj problemoj ĉe la reviziado de lingvistikaj terminoj.

Sekvis ĝenerala diskuto. Unue la forumo traktis kelkajn skribajn intervenojn de ĉehoj kiuj ne ĉeestis en la UK. Inter ili estis propono de Miroslav Malovec, ke oni ellaboru esperantajn terminojn surbaze de la eŭropunia datumbanko Eurodicautom kaj ke oni aldonu ekvivalentojn en la eŭropuniaj lingvoj al la jam ekzistantaj esperantaj vortaro. Roland Rotsaert reagis ke IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) jam havis kontaktojn, sed ke mankas homfortoj kaj teknika scio. Krome oni atentu pri aŭtorrajtoj. Ankaŭ la skriba interveno de Jan Werner estis prezentita: li sufiĉe akre kritikis la situacion de la esperanta terminologia agado.

Ne estas kialo por nura pesimismo. Partoprenantoj de la Forumo, ankaŭ s-ro Blanke, substrekis la ekzistantajn pozitivajn evoluojn. Inter ili oni kalkulu ne nur kelkajn lastajn fakajn eldonaĵojn sed ankaŭ la elektronikajn bibliografiojn, kiujn UEA mendis aŭ kiujn oni faris kunlabore kun UEA (http://www.uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html). Temas pri «Terminaroj ekde 1980» de Ĵeromo Vachey, kaj temas pri «Bibliografio de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto, 1887-2002», origine verkita de Edward Ockey por la periodo ĝis 1982 kaj aktualigita ĝis 2002 de Geoffrey Sutton. Inter la kelkaj modelaj terminaroj aparte menciiĝis la nesufiĉe konata Lexicon Silvestre (forstscienco) (http://w3.forst.tu-muenchen.de/~quednau/lex-silv/lexsilv_eo.html) kaj la Komputika leksikono de Sergio Pokrovskij (http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/Lat1/).

La forumon fermis Detlev Blanke esprimante esperon ke la terminologoj transiru de amatoreco al profesieco, ekzemple per dispono de vortaro al recenzantoj jam antaŭ la presado. Tiel eblas ĝustatempe reagi al rimarkoj. Krome restas la problemo de manko de homforto kaj la problemo kiel revivigi TEC.

Kompilis Fabien van Mook, el raporto de Detlev Blanke kaj el raporto de Roland Rotsaert (10-8-2003, http://users.pandora.be/ikef/rap-uk03.html; publikigita ankaŭ de Ret-Info je 8-9-2003).


<< | index | >>

Reen al mia hejmpaĝo aŭ al tiu de TAKE-TK.

© Fabien van Mook