fabien van mook

 

<< | index | >>

Novaĵoj pri terminologio

Aperis en La Domo n-ro 33 (januaro 2002) [ISSN 1257-3558].


En La Domo numero 31 (julio 2001, paĝoj 6-7) aperis raporto pri la agadoj de la Terminologia Komisiono de TAKE. Post tiam okazis aferoj pri kiuj mi ŝatus informi vin ĉi tie.

(1) UK en Zagrebo

Dum la UK en Zagrebo okazis terminologia kunveno. Detlev Blanke, unu de la ĉeestintoj, skribis pri ĝi: «[ĝi] estis ege vigla kaj certe sukcesa.» Ĉar mi mem ne povis partopreni la UK-n, li parte prezentis mian raporton pri la lastsomera Akademio en Vieno (vidu n-ron 28 (p. 5-6) de La Domo). Mi afable dankis lin pro lia komplezo.

En Eventoj (n-ro 213, aŭgusto 2001) aperis raporteto pri la kunveno: «Okazis ĝojige vigla terminologia kunveno dum la UK. Oni pridiskutis plurajn terminologiajn demandojn kaj la starigon de terminologiaj medioj. El la diskutoj rezultas, ke:

(2) Trejnado de junaj terminologoj

Jan Werner estas jam konata pro sia terminologiaj laboroj. Antaŭ ĉirkaŭ 15 jaroj li ekzemple gvidis kurson pri terminologio en Ĉeĥio. Ekde la lasta somero li gvidas novan kurson pri terminologio. Ĝi speciale celas junajn esperantistojn, ĉar ili povos daŭrigi kaj progresigi la fakan aplikon de Esperanto. Gravas ke nova generacio eku kaj malnova generacio (al kiu Werner apartenas) transdonu siajn spertojn. La iniciato ankaŭ estis instigata de tio ke nun mankas kunlaboro kaj institucia agipovo. La Terminologia Esperanto-Centro de UEA daŭre malaktivas ekzemple.

Naŭ personoj aliĝis por la partopreno al la trejno. Temas pri 2 hungaroj, 2 francoj, 1 germano, 1 baziliano, 1 ĉeĥo, 1 ĉiliano kaj 1 nederlandano (mi mem).

La formo de la trejnado estas koresponda kurso kun diskuto. Ĝi daŭros ĉirkaŭ du jarojn kaj konsistos el 21 lekcionoj. Werner elektos temojn el la teorioj de terminologio kaj de esperanta vortfarado. Intertempe jam aperis tri lekcionoj kun diskutpunktoj. Oni ankaŭ faros malgrandan terminaron, de propre elektita subfako. Tiel oni tuj lernos la praktikan terminologian laboron. Plano estas okazigi renkontiĝon de ĉiuj kursanoj post unu aŭ du jaroj.

Espereble la tuta grupo sekvos la tutan kurson kaj povos ĉerpi la fruktojn en sia esperantista laboro. Novaj junaj esperantistoj kiuj interesiĝas pri tiu ĉi trejnado, estas bonvenaj.

(3) Novaj membroj en la Terminologia Komisiono

La Terminologia Komisiono (TK) de TAKE havas nun du novajn membrojn. Estas inĝ-j Djordje Obradović el Maribor (Slovenio) kaj Willi Brandenburg el Telgte-Westbevern (Germanio). Ili ambaŭ estas spertaj konstruistoj.

Ili jam konstrueme kunlaboris en aparta komisiono kiu prijuĝis la terminaron pri betonistaj laboroj, fare de Jan Werner. Tiu ĉi terminaro preskaŭ tute pretas cetere. La TK ĝojas ke la du novaj membroj kontentis pri la kunlaboro kun Jan Werner kaj ŝatas daŭre kunlabori en iom pli granda rondo kiel la TK.

Fabien van Mook

http://www.purl.org/net/take-tk/


<< | index | >>

Reen al mia hejmpaĝo aŭ al tiu de TAKE-TK.

© Fabien van Mook