Aperis en JEN nr-o 158, p. 7-10 (vintro 2002).
La kutima respondo estas: «Ĉiuj!»
Ĉu? Almenaŭ la uzo de la angla pli kaj pli oftiĝas. Ne nur en televido aŭ filmo. Tiu kiu volas sukcesi en sia laboro pli kaj pli ofte konfrontiĝas kun la Angla. Pli kaj pli frue infanoj lernas la lingvon. En Hispanio oni komencas instrui ĝin al 8-jaruloj, en Francio al 10-jaruloj kaj en Germanio al 5--10-jaruloj (depende de la lando). Kelkfoje oni eĉ proponas tute anglelingvigi instituciojn por supera kaj scienca edukado, kiel la tiama nederlanda ministro Ritzen faris antaŭ jaroj. Lia ideo restis (feliĉe) vanaj vortoj pro mokoj el la universitata mondo. Sed en entreprenoj la laborantoj devas fari kion la ĉefoj volas. Se entreprenoj iĝas pli internaciaj pro transprenoj kaj fuzioj, tre probablas la uzo de la Angla kiel tut-entreprena lingvo.
Ekzemple post fuzio inter la franca Rhône Poulenc kaj la germana Hoechs, la nova ĥemia entrepreno elektis Strazburgon kiel ĉefurbo kaj la Anglan kiel trafiklingvo.
Ĉe fuzio kun Usona aŭ Brita entrepreno la elekto de la lingvo estas simple farita. Ankaŭ en entreprenoj kiuj laboras pri pintaj teknologioj, la elekto por la Angla eĉ estas farata antaŭ ebla fuzio, ĉar multaj eksterlandanoj jam laboras en ĝi. Pensu ekzemple pri Alcatel aŭ Nokia.
La postuloj pri la scipovo de la Angla ofte grandas. Ne nur la supera ĉefaro aŭ teknikistaro en la espora departemento devas flue paroli ĝin, ankaŭ la ordinaraj kunlaborantoj. Kunlaborantoj de la telekomunikada entrepreno KPNQWest nur rajtis uzi la Anglan en siaj retmesaĝoj. Eĉ se temis pri du nederlandanoj. En la german-usona aŭtofabrika entrepreno Diamler-Chrystler ĉiu laboranto kiu volas promocii, devas sekvi kursojn (ekster la laborhoroj).
Iam elektristoj mankis al UPC en Nederlando. Kvankam en Belgio multaj taŭgaj elektristoj senlaboris, UPC dungis britojn. Ili kostis multan monon, ĉar al ili oni ankaŭ devis pagi vojaĝon kaj restadon en hotelo. Tiel forte UPC postulis la scipovon de la Angla, ke la kromkostoj akceptitis.
Ĝenerale, tiuj kunlaborantoj kiuj scipovas la Anglan gajnas 25--35 elcentojn pli da mono ol tiuj kiuj ne scipovas ĝin. Laŭ la dungoficejo Manpower, sekretarioj kiuj ne parolas la Anglan, ricevas 30 elcentojn malpli kaj estas tre malfacile dungeblaj.
Oni facile komprenas ke homoj el landoj kie la Angla estas sufiĉe nova fenomeno, ekz. en suda kaj orienta Eŭropo, havas grandan malavantaĝon rilate al homoj el la nordaj, pli «Angleskaj» landoj kiel Belgio, Nederlando kaj Skandinavio. Tiuj el metropolaj franciaj kaj germaniaj regionoj okupas la mezan pozicion.
La evoluo pri la uzo de la Angla en Francio kaj Germanio sufiĉe multe ŝanĝiĝis dum la lastaj 10 jaroj. Ili estis relative ŝovinismaj landoj kiuj protektis la propran lingvon malfavore al la Angla. Sed tiu epoko ŝajnas nun for. La komuna franca-germana armeo uzas la Anglan kiel laborlingvo! Kontraŭ tio kelkaj francoj plendis sed ili ne havis efikon.
Kiom bone ĉefoj el la Eŭropaj politiko kaj entreprenado parolas la Anglan? Ni pli-malpli konas kiel niaj ministroj parolas ĝin (ofte kompreneble sed kun priplorinda prononco...). Pri kelkaj aliaj uloj ni havas jenajn priskribojn:
La Eŭropa Komisiono regule aperigas «Eŭrobarometron», kiu raportas opiniojn de la EU-civitanoj per fiksa demandaro. La speciala kromnumero ĉe Eŭrobarometro 54 (februaro 2001) montras jenajn elcentojn pri la demando kiujn fremdajn lingvojn EU-ano mem (!) asertas ke ŝli scipovas:
Angla Franca Germana Hispana Itala kiel 1a fremda lingvo: 33 10 4 2 1 kiel 2a: 7 8 4 3 1 kiel 3a: 1 2 2 2 1 tuto: 41 19 10 7 3 tre bone scipovas (de la tuto): 14 4 5 2 bone scipovas: 33 12 9 4 baze scipovas: 29 20 9 7 opinio ke utilas scipovi: 75 40 23 18
47 elcentoj de la EU-anoj diras ke ili nur scipovas sian gepatran lingvon. 74 elcentoj ne parolas duan fremdan lingvon.
Vi vidas ke ĉirkaŭ 33 elcentoj de la EU-anoj diras ke ili parolas la Anglan kiel unua lingvo. Laŭ lando tiu ĉi nombro multe varias: 80 elcentoj de la Svedoj, ekzemple, parolas ĝin, dum 36% de la portugaloj. Denove la svedoj asertas ke ili parolas ĝin bone (preskaŭ neniu el ili diris «tre bone» aŭ «baze»). Ŝajnas do ke la svedoj ne tro relativigas sin... Preskaŭ neniu el ili asertas cetere la scipovon de la Franca.
Pri la Angla, la bonaj parolantoj estas relative junaj aŭ almenaŭ sufiĉe edukitaj. Tiuj kiuj bone konas la Francan estas relative maljunaj (!) kaj malnove edukitaj. Ankaŭ la scipovantoj de la Germana estas relative maljunaj. Do, pro la nunaj junuloj oni parolos pli la Anglan, estonte.
La EU-anoj asertas pri la uzo de la unua fremda lingvo ke 47% uzas ĝin dum ferioj, 23% ĉe spektado de filmoj kaj televido, 22% dum komunikado laborejaj, 19% dum komunikado kun amikoj kaj 16% dum retumado.
La menciita Eŭrobarometro estas tre informplena. Se vi volas scii pli pri la cirkonstancoj de uzo, de lernado, pri la motivoj lerni lingvojn, pri tio kion gepatroj pensas pri neceso ke iliaj infanoj lernas lingvojn, ktp. ktp., vi retumu al la malsupre menciita retadreso.
La ciferoj konfirmas la aserton ke multaj homoj uzas la Anglan, sed ankaŭ ke la diferenco inter norda kaj suda Eŭropo ankoraŭ grandas en tio. Do, ankoraŭ ne ĉiu parolas ĝin, sed pli kaj pli da EU-anoj. Kaj ni vidis ke ĝi ankaŭ pli kaj pli gravas en entreprenoj EU-skalaj.
Fabien van Mook
Fontoj:
«Europeans and Languages», Eurobarometer 54 Special, februaro 2001, http://europa.eu.int/comm/education/barolang_en.pdf;
«Which way to the top?», Intermediair, 30 aŭgusto 2001.
Asertas plej ofte uzi la Anglan resp. la Francan kiel unua fremda lingvo: EN FR --------- ----------- Britio 4 % 17 % Danlando 67 1 Finnlando 47 0 Francio 36 2 Germanio 45 3 Hispanio 30 10 Irlando 8 10 Italio 30 19 Luksemburgio 7 39 Nederlando 46 6 Svedio 79 0 Averaĝe en EU 33 10
© Fabien van Mook