fabien van mook

 

<< | index | >>

Monda lingva sistemo...

Aperis en JEN n-ro 157, p. 10-12 (aŭtuno 2002).


...estas termino per kiu la Amsterdama sociologo Abram de Swaan indikas la manieron laŭ kiu lingvoj funkcias en internaciaj, tutmondaj medioj. Li prezentis siajn analizon kaj proponojn pri mondaj lingvaj problemoj jam en kelkaj artikoloj en sciencaj revuoj, kaj ankaŭ en intervjuo en la televida VPRO-programo Noorderlicht kaj en intervjuo kun Marc van Oostendorp por «Onze Taal». (*)

Li precipe analizas la ekonomiajn kaj sociajn aspektojn de la uzo de lingvoj. Li emfazas la ideon ke ĉiuj lingvoj estas «samvaloraj», dum ne ĉiu lingvo povas okupi la saman «socian» pozicion. Al la uloj kiuj konceptas la lingvan politikon de la EU kaj kredas en tuta samvaloreco de la oficialaj lingvoj de la EU, li dirus ke lingvoj ne devas havi samajn rajtojn pro tiu samvaloreco. «Mi bone volas substreki tiun samvalorecon, sed laŭ mi ne ĉiuj lingvoj tial nepre rajtus je la sama pozicio. La internacia komunikado bezonas nur unu lingvon, kaj laŭcirkonstance tiu ĉi estas la Angla.»

La ŝiriĝon inter samvaloreco kaj sampozicieco kaŭzis progresa interplektiĝo de la tutmonda socio. En la deknaŭa jarcento ŝtatoj organizis sin kiel naciŝtatoj. Ĉiu ŝtato havis (almenaŭ provis akiri) proprajn instituciojn, industriojn, proprajn merkatojn, kelkfoje eĉ proprajn koloniojn, kaj proprajn artan kaj socian kulturojn. Por glata organizado kaj glata ekonomia elvolvigo, nacia lingvo estis bezontata kaj, se ankoraŭ necese, plue evoluigita. La nacia lingvo uziĝis por ĉiu agado en la naciŝtato. Ĉar ĉiu ŝtato estis same suverena kaj estu same «kompleta», ĉiuj naciaj lingvoj estis samvaloraj kaj sampoziciaj. Krome, internaciaj kontaktoj estis ofte kontaktoj inter du aŭ nur kelkaj partioj (personoj, ŝtatoj, entreprenoj ktp.) kaj tial lingva sampozicieco estis sufiĉe facile farebla. Kompreneble, tiu sampozicieco estas forte endanĝerigata kiam multaj partioj aliĝas al la kontakto kaj komunikado. Ju pli grandas la nombro de partioj kaj ju pli oftas la kontaktoj, des pli necesas la uzo de unu internacia lingvo.

Kompreneble tiu ĉi prezento kiel historia klarigo estas sufiĉe simpligita, sed tamen ĝi ilustras kiel samvaloreco kaj sampozicieco rilatas unu kun la alia (precipe rilate al naciaj lingvoj). La pozicio de la lingvo dependas de ĝia uzo. Nu, De Swaan analizis la nunan situacion kaj supozas kvar nivelojn en la hierarkio de la monda lingva sistemo. Ĉiun lingvon oni povas poziciigi en unu el la niveloj.

Je la plej malsupra nivelo troviĝas lokaj lingvoj kiuj havas sufiĉe limigitan uzon. Ili nur uziĝas por loka komunikado kaj precipe por ĉiutaga komunikado en la sfero de domo, strato kaj eble bazlernejo, sed apenaŭ en la sfero de ŝtato kaj supera edukado. Kiel ekzemplojn De Swaan nomas la Frisan kaj Papiamenton. La tria nivelo estas tiu de la «centraj lingvoj», kiel la Nederlanda. Super la centraj lingvoj staras la «supercentraj lingvoj». Ili estas internaciaj lingvoj kaj ekzemploj estas la Franca, la Svahila kaj la Malaja. La plej tutmonda internacia lingvo okupas la unuan nivelon, nome tiun de la «hipercentra lingvo». Vi probable konjektas pri kiu lingvo temas: la Angla.

En sia rezonado De Swaan aplikas ankaŭ la ideon ke lingvo estas «hiperkolektivaĵo». «Mi konstatas ke, ju pli da homoj parolas lingvon, des pli utila ĝi estas. Tial lingvo estas speciala ekonomia varo.» Lingvo estas hiperkolektiva ĉar oni ne povas kalkuli ĝian prezon, nek oni povas malhelpi ke homoj lernas ĝin. Se ĉiuj pensas ke la scipovo de alia lingvo pli utilas en la labora merkato ol la scipovo de la propra lingvo, la propra lingvo estas rezignata kaj sekve povas malaperi.

Per tiaj ekonomiaj kaj sociaj kialoj li klarigas la mondan popularecon de la Angla. «La Angla lingvo estas la lingvo de la potenco kiu prezentas sin kiel la lingvo de amuzado. Tio estas nerezistebla kombinaĵo.» Tiu favoro de la Angla venas de la potenco, ekonomia sukceso kaj amuzindustrio de Usono. Krome la homoj atendas ke la lingvo iĝas pli kaj pli uzata... Tial la Angla estas pli kaj pli «demandata», lernata, uzata, atendata, ktp.

Pri la lingva politiko en la EU De Swaan diras ke la Angla fariĝos la laborlingvo, precipe por la ĉiutagaj taskoj de la EU. Li tamen sugestas ke dum ceremoniaj kunvenoj de la ŝtatestroj ĉiuj ŝtataj lingvoj povas samtempe esti uzataj. Ĉar la diverseco de la ŝtataj lingvoj esprimas ĉefan karakterizaĵon de la EU.

La Angla estas la plej logika elekto ĉar «90 elcentoj de la eŭropaj lernantoj lernas tiun lingvon». «Tiuj infanoj mem volas nun lerni ĝin kaj iliaj gepatroj konsentas.» De Swaan ne tre instigus lernadon de kromaj lingvoj, ĉar la lernado de lingvoj krom la gepatra ĉiam malfacilegas. Li sugestas ke eble oni scipovu fremdajn lingvojn (krom la angla) nur pasive.

Kompreneble li ankaŭ vidas ke denaskaj anglalingvanoj havas grandan avantaĝon rilate al tiuj kiuj kun granda peno devas lerni ĝin dum puberula aĝo aŭ poste. Krome li ne ŝatas kapulacii al la Anglaj kaj Usonaj valoroj kaj kulturoj. Tial li pledas por starigo de Eŭropa Lingva Akademio. Tie oni pristudu lingvojn kaj precipe ĝi ebligu al homoj el ne-angle lingvaj landoj la plej bonan kaj altnivelan scipovon de la Angla. Gravas do ke plejmulte da homoj scipovas la Anglan por ke la denaskaj anglalingvanoj estu minoritato kaj havu malgrandan lingvan kaj kulturan influon. «Mi esperas ke estiĝos kontinenta standarda variaĵo de la Angla, kiu ne estos specife Angleca aŭ Usoneca.»

De Swaan do pledas por la estiĝo de nova internacia lingvo kun propra kultura domeno (la EU). Li supozas ke la Angla estas la bazo por tiu ĉi lingvo ĉar nuntempe ĝi estas la plej forta internacia lingvo. Honeste dirite, tia supozo ne estas fantasma; ĝi repondas al la ideo ke ofte afero ŝanĝiĝas laŭ sia tendenco. Enkonduki internacian lingvon kiu ludas neniun rolon en la nuntempa EU (ekz. Esperanton) estas verŝajne tro granda rompo de la tendenco.

Kion cetere De Swaan pensas pri Esperanto? Danke al la plej esperantista redaktoro de «Onze Taal» oni havas la respondon: «Esperanto estus povinta havi la rolon kiu la Angla nun havas, se ĝi estus povinta allogi multegajn homojn. La argumentoj kontraŭ ĝi estas do praktikaj. Eble mi eraras, ĉar oni povus same argumenti kontraŭ la ideo revivigi la Hebrean en la komenco de la 20a jarcento, kvankam tiu ĉi lingvo nun vivas en la Israelia socio. Sed por la proksima estonteco ŝajnas ke ni atingis la «point of no return»: eĉ se Usono kolapsus hodiaŭ, tio ne plu ŝanĝus la pozicion de la Angla.»

Tiu citaĵo publikiĝis en 1999. Kiel De Swaan preskaŭ profetis, la okazintaĵoj en Usono dum septembro 2001 ne ŝajnas influi la pozicion de la Angla. Tamen aliaj okazontaĵoj (ekz. plia graviĝo de Aziaj landoj en la monda ekonomio) jes povos ŝanĝi la pozicion de la Angla kiel hipercentra lingvo.

Fabien van Mook

Fontoj:

HTTP://noorderlicht.vpro.nl;

HTTP://www.vanoostendorp.nl/interviews/deswaan.html.

(*) Komence de 2002 aperis la libro «Woorden van de wereld» de Abram de Swaan ĉe eldonejo Prometheus. Mi ne legis ĝin. Ankaŭ ekzistas anglelingva eldono «Words of the world»; je http://www.polity.co.uk/book.asp?ref=0745627471 troviĝas pliaj informoj.


<< | index | >>

© Fabien van Mook