fabien van mook

 

<< | index | >>

Esperanto sen mitoj

Aperis en JEN n-ro 145, p. 10-12 (sept-okt 1999).


Ĉu vi kelkfoje informas pri Esperanto al amikoj, konatoj aŭ eĉ ne-konatoj? Kion vi diras? Kiujn argumentojn vi mencias favore al (via aŭ ĝenerala) uzo de Esperanto? De kie vi prenas tiujn argumentojn? Sufiĉe ofte esperantistoj devas klarigi kion ili faras per Esperanto kaj pro kiuj motivoj. Ziko Sikosek pristudis tiujn klarigojn kaj informojn en sia nova libro «Esperanto sen mitoj; mensogoj kaj memtrompoj en la Esperanto-informado» [1]. En pli ol 300 paĝoj li pritraktas kiel «mitoj» pri Esperant(i)o evoluiĝis ekde la komenco, ekde Zamenhof do. Faligante la kutimajn primitivajn ideojn kaj mensogojn, la aŭtoro pledas por pli honesta kaj inteligenta informado pri Esperanto. La pritrakto tre detalas kaj profundas. Sikosek, studento pri historio, en tiu libro jam pruvas sin kiel bona historiisto. Krome li scias pri kio li parolas: ene de GEJ li estis aktivulo pri informado, kaj li prizorgis la publikajn rilatojn (kun ĵurnalistoj k.s.) dum kelkaj grandaj GEJ-renkontiĝoj.

En la unua ĉapitro Sikosek jam faligas gravan memtrompon de esperantistoj: kutime ili pensas ke ne-esperantistoj malakceptas aŭ malbone akceptas la ideon de Esperanto nur pro diversaj «eksteraj» kialoj (ekz. ke multaj homoj pensas ke artefaritaj lingvoj ne povas funkcii). Sed ankaŭ la esperantistoj mem kredas kaj kelkfoje arde defendas siajn fiksajn ideojn ne tro pripensitajn. Esperantistoj tial devus pli kritike, kaj se eblas pli science, pripensi siajn ideojn. En la dua ĉapitro malbonaj argumentoj en la t.n. tradicia Esperanto-ideologio (t.e.i.) estas kritikataj. Unuflanke temas pri troaj simpligoj: t.e.i. asertas ke ekzistas «la monda lingva problemo», ke lingvoj kaŭzas komunikaj problemoj. Ofte oni ne tro pensas pri kiuj problemoj ekzakte temas, kaj en kiuj kazoj Esperanto povus jes aŭ ne ludi rolon. La ekstera publiko ofte komprenas ke esperantistoj estus kontraŭ aliaj lingvoj. Aliflanke t.e.i.-anoj kredas ke la plena enkonduko de Esperanto en lernejoj kaj en internaciaj organizaĵoj («la fina venko») estas ne evitebla pro la lingva problemo kaj pro tio ke Esperanto estas «facila», «neŭtrala» kaj «homama». Ili similas al Marx kiu per «scienca» rezonado ŝajnigis ke la laborista revolucio ne eviteblus.

En publika agado oni ofte mencias subtenintojn aŭ subtenantojn de Esperanto. Ju pli famas des pli bonas! Ekzistas libroj en kiuj listiĝis eldiroj de multaj famaj homoj pri Esperanto, sed tiaj libroj estas ne findindaj. Sikosek esploras kiuj subtenintoj vere subtenis kaj kiuj iĝis mitoj. Willem Drees jes simpatiis kaj povis legi Esperanton (sed apenaŭ aktive uzi). Albert Einstein malsimpatiis (almenaŭ) post la dua mondmilito. (Fakte, en tradiciaj historioj pri Esperanto oni ankaŭ ofte legas pri famaj «esperantistoj», kiuj jes uzis Esperanton dum certa tempo, sed poste uzis kaj simpatiis alian artifaritan lingvon. Tian turniĝon al alia lingvoprojekto oni ne mencias en tiuj historioj, kaŝante la tutan veron!)

En la ĉapitroj «Lingvo sen mitoj» kaj «Planlingvoj sen mitoj» Sikosek donas sufiĉe multan foninformon el la lingvistiko. Mitoj kaj mensogoj ĉi rilate konsistas el: «Esperanto estas perfekta lingvo» (certaj partoj de la gramatiko jes estas tre regulaj; sed ofte la rilato inter vortformoj kaj ties signifoj ne), «la 16 reguloj de la Esperanta gramatiko» (temas nur pri 16 fundamentaj, skizaj reguloj de proponata lingvoprojekto), «Esperanto estas facila lingvo» (lernado de lingvoj dependas de multaj faktoroj), «per Esperanto oni pli facile lernas aliajn lingvojn» (tio dependas de la propra lingvo kaj la celata lingvo), «Esperanto estas lingvo de paco, de racia kaj justa komunikado» (ĉu aliaj lingvoj celas militon kaj ĥaoson ?). Rilate al aliaj artefaritaj lingvoj (Ido, Interlingua) Esperanto jes estas speciala. En 1887 Esperanto nur estis propono, projekto, sed ĝi iĝis plena lingvo (tian staton neniu alia artefarita lingvo atingis). Krome, Esperanto havas multe pli uzantoj, kaj la esperantista komunumo dediĉis(-as) multan penon havi riĉan literaturon.

La libro povas ofendi al verdstelaj tradiciistoj de la Esperanto-movado. Ankaŭ en la ĉapitro «Zamenhof sen mitoj» la mita genieco kaj plurlingveco de Zamenhof estas malgrandigita al pli realaj grandoj. Sikosek pristudis la etnecon de Zamenhof: Zamenhof sentis sin ruslanda judo, lia gepatra lingvo estis la rusa. Li do ne estas polo, kiel oni ofte legas en Esperanto-informiloj! Estas konsilate ke oni ne tro mencias Zamenhofon. Li ja estis la persono kiu lanĉis Esperanton, sed la lingvo mem evoluiĝis pro sufiĉe granda aro da personoj ---tio lasta pli menciindas en la Esperanto-informado.

En la lasta ĉapitro Sikosek citas kaj kritikas manifestojn. Plej aktualaj estas la Manifesto de Raŭmo (deklarita dum IJK en Rauma en Finlando, 1980) kaj la Manifesto de Prago (deklarita dum UK en Prago, 1996). La Manifesto de Raŭmo estas rezulto de iom kritika sinteno: dubo al la fina venko kaj al la finvenkismo. Poste ĝi stimulis pli kritikeman pripensado kiujn strategiojn oni devus alstrebi en Esperanto-informado al publiko. [2] La Manifesto de Prago komenciĝas per «Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, ....», kaj ĉiu artikolo enhavas konkludon komenciĝantan per «Ni asertas ke ...». Ĝi sufiĉe pompas kaj en ĝi fantomas la ... t.e.i. Por Sikosek la Manifesto de Prago estas do forta kialo malesperi pri la t.n. Esperanto-movado.

En la postvorto Sikosek skribas ke kribante la libron li ekdubis pri la Esperanto-monado kaj eĉ ekmalfidemis ĝin. Mi mem esperas ke tio ne estas la rezulto se vi legas la libron. Ĝi estas tre leginda. Nepras por ĉiu esperantisto kiu ofte informas pri Esperanto. Krome, ĝi stimulas al plia legado per indiko de interesaj kaj taŭgaj libroj ĉe ĉiu ĉapitro. Sed ĝi ankaŭ povas servi kiel manlibro por Esperanto-informado; tial ĉiuĉapitre aperas resumo.

Kiel Sikosek skribas, la libro ne donas finan vorton. Pro la studo de Sikosek klariĝas kiuj terenoj bezonas pli da studado. Ekzemple pri la lingvaj facileco kaj reguleco de Esperanto ne ekzistas taŭgaj esploroj. Nek ekzistas akurataj datumoj pri Esperanto-verkaĵoj, nome (fak-)literaturo kaj muziko. [3] Laŭ mi estus interese scii ĉu Esperanto uzas pli aŭ malpli da fiksaj esprimoj (idiotismoj) ol aliaj lingvoj, kaj kiel tiaj esprimoj povas malfaciligi la lernadon de lingvoj. Kiel statas Esperanto rilate al aliaj malgrandaj lingvoj? Ĉu pli aŭ malpli kvantas aŭ kvalitas ĝia literaturo? Mi plue cerbumas: Kiel Esperanto-organizoj kompareblas kun aliaj internaciaj organizoj (sciencaj, pacismaj k.s.)? Ĉu Esperantio estas pli internacieca aŭ organizeca? Ĉu niaj aranĝoj estas ĝenerale pli malmultekostaj?

Sikosek invitas nin diskuti pri demandoj esencaj por la Esperanto-komunumo. Ĉirilate li starigas la demandojn ĉu honesta informado povas logi homojn al Esperantio, kaj ĉu la mitoj, memtrompoj kaj mensogoj estas necesa ligilo por la Esperanto-komunumo. Gravegas ankaŭ, laŭ mi, pristudo de aspektoj de Esperant(i)o kiuj estas specifaj al ĝi. Post forigo de la mitoj fare de Sikosek ŝajnas ke malmultaj specifaĵoj restas aŭ ke Esperant(i)o ne specialas. Certe temas pri malfacilaj demandoj, sed ni, esperantistoj, devas pridiskuti ilin por doni modernan kaj honestan sencon al nia kara lingvo. Kiu emas respondi?

Fabien van Mook

[1] Ziko Marcus Sikosek, Esperanto sen mitoj; mensogoj kaj memtrompoj en la Esperanto-informado, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1999.

[2] Sed la koresponda ismo, raŭmismo, ankaŭ havas siajn pridubindajn branĉojn, kiajn oni trovas en la agadoj de eldon-organizaĵo LK-Koop, gazeto Heroldo kaj aliaj. Ili parolas pri «Pakto por la Esperanta Civito». Vidu pristudon La liturgio de l' foiro de Jorge Camacho, eldonita de Jakvo Schram, Antverpeno, marto 1999. Noto de FvM.

[3] En la lasta numero de la Esperanto-muzik-magazino Rok-gazet' (numero 9, 1998/99) ĵuste aperis artikolo kun la titolo «Esp-muzika kulturo ---ĉu mito aŭ realo? Historio kaj evoluo de esp-muziko». Noto de FvM.


<< | index | >>

© Fabien van Mook