fabien van mook

 

<< | index | >>

Terminologia Somera Akademio 2000

Aperis en La Domo n-ro 28 (oktobro 2000) [ISSN 1257-3558], kaj aperis en Jen n-ro 150 (jan-feb 2001) [ISSN 1380-9881].


La origina nomo de tiu «Akademio» estas «1st Terminology Summer Academy 2000». Fakte ghi estas kurso organizata de la Internacia Instituto por Terminologia Esploro, TermNet kaj la Universitato de Vieno, okazinta je la 7--12aj de aŭgusto 2000. La kurso celis instrui kaj informi pri terminologiaj metodoj kaj laboroj ĝenerale kaj pri ties plej novaj evoluoj. Ĝi estis malferma al ĉiuj interesitoj (la angla estis la trafiklingvo) kaj sekve ĉirkaŭ 35 homoj el 20 landoj partoprenis. Ŝajnas ke ĉi-jare la kurso estis plej granda kaj plej internacia (landanoj el Ĉinio, Kolombio, Sudafriko, Sud-Koreio, Usono, Finnlando, Irano, Malezio, k.t.p.).

Tiun buntecon la organizantoj ne povis klarigi. Eble pro la vorto «Academy» en la titolo (antaŭe estis «School»), aŭ ĉu tamen oni pli kaj pli konscias en entreprenoj kaj aliaj organizaĵoj pri la gravo de bona terminara mastrumado, kiu ludas ĉefrolon en enaj kaj eksteraj informfluoj? Entreprenoj ja devas elpensi novajn vortumojn por novaj produktoj kaj konceptoj, informi pri ili al laikoj kaj fakuloj (ekz. per katalogoj, retpaĝoj kaj manlibroj) kaj sekve devas traduki tion en multaj lingvoj. Krome gravas la bona interkompreniĝo inter la diversaj partoj de entreprenoj (pri konceptigo, elvolvigo, klienta kontaktado k.t.p.).

Aliflanke diversajn lingvojn oni devas pliriĉigi per novaj vortumoj, ĉar ili subite oficialiĝis en la koncerna lando (ekz. en Sudafriko kie nun 11 lingvoj estas oficialaj), aŭ ĉar iu lingvo subite iĝis oficiala lingvo de la Eŭropa Unio (ekz. la finna). Ankaŭ la regiona oficialigo de iu lingvo (la germana en la itala Tirolo) necesigas ĝustajn terminojn por la juro.

Sandra Schweder kaj mi venis kiel esperantistoj al la kurso. Ni ambaŭ aktivas en terminologia agado. Sandra provas starigi sciencan/fakan agadon ene de TEJO kaj mi jam dum jaroj aktivas en la terminologia komisiono de TAKE. Ni ricevis anoncon pri la kurso pere de la Terminologia Esperanto-Centro, bedaŭrinde malaktiva centro de UEA, kiu havas kontakton kun internacia terminologia organizo Infoterm. Ni estas tre dankemaj al UEA kiu subtenis nian partoprenon mone per la fondaĵo Wüster.

Sandra kaj mi ambaŭ lernis multe dum la kurso, kvankam Sandra jam sciis la bazon pro siaj studoj por faktradukisto en la Universitato de Hildesheim (vd. La Domo-n numero 24, p. 8). Tre utilis la kurso por vidi novajn alpaŝojn kaj metodojn de la nuntempa terminologio kaj ties aplikoj en la mondo. En tiu ĉi artikolo mi ŝatus koncize informi pri la kursa enhavo kaj pri miaj plej gravaj konkludoj en tio.

La kurso konsistis en kvin ĉapitroj:

La unuaj tri ĉapitroj estis traktataj dum po 2 tagoj; al la ceteraj ĉapitroj oni dediĉis po unu tagon. Grandparte la enhavo de la unua ĉapitro ankaŭ troveblas en esperantlingva literaturo, ekz. Terminologia kurso (Jan Werner, Roudnice nad Labem, 1986) kaj Terminologia gvidilo (Heidi Suonuuti, trad. Sabine Fielder, UEA, Rotterdam, 1998). Por tiuj legantoj de La Domo kiuj ne konas la diferencojn inter terminologia kaj leksikologia laboro, mi ĉi tie nur mencias, ke terminologo unue komencas analizi la nociojn (mensajn ideojn) ekzistantajn en iu fako, provas ensistemigi ilin kaj sekve kolektas la koncernajn uzatajn/uzindajn terminojn. Male, leksikologo komencas kolekti vortojn kaj sekve trovas ties signifojn kaj uzojn.

Tiu diferenco speguliĝas en la strukturo de komputilaj datumbazoj (pri kio temis la dua ĉapitro de la kurso). Termina datumbazo estas ordigita laŭ nocioj. Sub iu nocio (indikata per difino aŭ klarigo) pendas ties vortumoj en diversaj lingvoj. Krome ĉe ĉiu nocio estas indikataj ties subaj, superaj aŭ alie rilatataj nocioj. Nuntempe ekzistas (aŭ estas preparataj) ISO-normoj pri la uzendaj komputildatumbazaj elementoj por terminologia laboro (ISO 12620) kaj pri konkreta datumbaza strukturo per XML (ISO DIS 12200). Informojn vi povas trovi en la reto ĉe http://www.ttt.org kaj http://www.loria.fr/projets/SALT/.

Nun, multaj terminologoj uzas la komputilprogramon Multiterm (de la entrepreno Trados), laŭdire eĉ 70 elcentoj. Tiu programo estas praktika por la terminologia laboro, sed multkosta. Pro tiu kosteco mi dubas ĉu ĝi uzeblas en Esperantio, sed feliĉe terminologoj povas antaŭĝoji la novan celon en la ISO-normigo: plia universaleco. Tio signifas egalan trakton de ĉiu lingvo (per Unikodo), kaj normigitan datumbazan strukturon kun normigitaj elementoj por pli facilaj serĉoj kaj interŝanĝoj inter datumbazoj de diversaj terminologoj aŭ organizoj.

La uzo de XML kiel la baza formato de datumbazoj respondas al tiuj necesoj. Plue por XML ekzistas senkostaj pritraktaj programoj por diversaj komputilsistemoj. La ontaj versioj de Multiterm uzos XML-n, sed pro XML estonte oni malpli dependas de Multiterm. Dum la kurso oni ankoraŭ lernis kaj ekzercis per la hodiaŭa versio de Multiterm.

En la tria kursa ĉapitro la kursanoj lernis pri trejnado pri terminologio. Ne nur temis pri kiel informi pri la bazaj terminologiaj principoj, sed ankaŭ pri la demandoj kiuj personoj (ne-terminologoj) en entrepreno devas scii kion kaj kiel instrui al ili. La bona uzo de terminoj ja rezultas en taŭga komunikado ene kaj eksteren de organizoj, kaj ĝi do ne limiĝas al tradukistoj. La kvara ĉapitro precipe temis pri la demando kiel taŭgigi komputilajn programojn por diversaj lingvoj kaj kulturoj. Ne nur la kursanoj estis atentigitaj pri tradukadaj problemoj de tekstoj kiuj aperas al uzantoj de programoj, sed ankaŭ pri uzo de bildoj kaj koloroj, skribmanieroj de datoj k.t.p.

La kvina ĉapitro de la kurso enkondukis al pli abstrakta kaj alta nivelo ol la terminologio, nome al la ontologio. Ontologio estas ordigo de ĉiuj nocioj kiujn homoj konas. Dum terminologio utilas por faklingvoj, ontologiaj studoj precipe nutras sciencojn pri artefarita inteligenco. Sed ontologiaj studoj utilas en terminologio unuflanke por kategorii diversajn fakajn terminarojn kaj aliflanke por kompari nociojn en diversaj kulturoj. Precipe pri tiu lasta punkto ontologiaj sistemoj povas malsami: La usona projekto Cyc (http://www.cyc.com) celas trovi ĉiujn sciojn en la mondo, sed bedaŭrinde per usonaj okuloj. La projekto EuroWordnet celas esti pli proksima al vortoj kaj signifoj en diversaj lingvoj, kaj el ili oni provas kapti la komunajn nociojn. EuroWordnet estas do pli interkultura ol Cyc. Krom tiuj teorioj, dum la kvina kursa ĉapitro oni montris konkretan terminologian laboron faritan en itala provinco kie la germana kaj la ladina iĝis oficialaj lingvoj ekde nelonge. Por la germana oni devis trovi novajn jurajn vortojn por esprimi italiajn jurajn nociojn, ne koliziantajn kun germanaj vortoj el aŭtria, germania kaj svisia juraj sistemoj (do el aliaj nociaj sistemoj). Por tio oni devis analizi la diversajn jurajn sistemojn en tiuj landoj, kaj trovi komunan kaj ĉionkomprenan sistemon.

Pensante al Esperanto, oni ja devas profiti de tiaj transnaciaj kaj transkulturaj studoj kaj koni la koncernajn labormetodojn. Se en iu fako apenaŭ ekzistas terminoj kaj oni volas krei ilin, oni unue devas elekti nocian sistemon. Oni estas plej libera en tiu elekto, kiam ne ekzistas internaciaj normoj, kaj kiam mankas transnaciaj kaj transkulturaj studoj kiuj povus krei necesajn kadrojn. Por terminologia laboro en la kampo de konstruado, ja indas esplori la nociajn sistemojn de jam internacie uzataj normoj (ekz. ISO kaj CEN).

La kurso ebligis al ni ankaŭ fari kontaktojn kun plej diversaj homoj. Iuj laboras en internacia entrepreno (ekz. Nokia) en kiu ili mastrumas terminarajn datumbazojn. Aliaj personoj laboras en ŝtataj organizoj kiuj devas sin adopti al nova juro (ekz. Finnlando pro aliĝo al la EU). Aliaj ŝtataj oficistoj zorgas pri pliriĉigo de lokaj lingvoj por la uzo en pli da fakoj (ekz. por ĉiuj 11 oficialaj lingvoj de Sudafriko). Kontaktoj kun la kursgvidintoj kaj -organizintoj estas utilaj ĉar ili estas spertuloj kaj samtempe gravuloj en normigaj komisionoj kaj internaciaj terminologiaj rondoj. Ni ankaŭ informiĝis pri du internaciaj terminologiaj organizoj: InfoTerm kaj TermNet. TermNet okupiĝas pri produktoj kaj eldonoj kaj estas komerca organizo. InfoTerm estas asocio (aligita al UNo) de lokaj kaj naciaj terminologiaj organizoj kaj institutoj. En Vieno sidas la oficejoj de ambaŭ organizoj, kiujn ni vizitis.

Mi finas tiun ĉi raporton per agrabla konstato ke en la ĝenerala terminologia rondo oni estimas la lingvon Esperanto pozitive. Ne nur ĉar ili pozitive estimas malgrandajn lingvojn ĝenerale, sed ankaŭ ĉar ili scias ke Eugen Wuester kiu kunfondis la fakon terminologio en la 30-aj jaroj, estis esperantisto kaj trovis en Esperanto inspiron al terminologiaj principoj.

Mi konkludas el niaj lernitaĵoj en Vieno:

Fabien van Mook, sekretario de la terminologia komisiono de TAKE


<< | index | >>

Reen al mia hejmpaĝo aŭ al tiu de TAKE-TK.

© Fabien van Mook