fabien van mook

 

<< | index | >>

Impreso pri terminologiaj agadoj dum la 84a UK

Aperis en La Domo n-ro 24 (oktobro 1999) [ISSN 1257-3558].


En sia artikolo (vidu ĉi tiun numeron de La Domo) Roland Rotsaert priskribis la terminologian kunvenon aranĝitan dum la UK kaj gviditan de UEA-estro pri faka kaj scienca agado, Petro Chrdle. Por mi estis la unuan fojon vidi kaj renkonti konatajn personojn aktivajn en la terminologia agado, ekz. Wera Blanke, Detlev Blanke, Jan Werner, Rüdiger Eichholz kaj Berhard Pabst. Kun kelkaj mi eĉ povis iom paroli. Precipe mi ĝojis ekkoni Jan Werner, membro de la terminologia komisiono (TK) de TAKE, kun kiu mi antaŭe nur korespondis. Ni inter alie parolis pri pli intensa kunlaboro inter TK-anoj, pri pli specifa projekto (terminaro pri betono, ekz.).

Ankaŭ Sandra Schweder, kiu ĉi-somere diplomiĝis pri Esperanta terminologio, mi renkontis, kaj mi esperas ke la kontaktoj kun ŝi daŭriĝos, i.a. ĉar ŝi estas unu el la plej junaj esperantistoj interesitaj en terminologio, kiel mi.

En aliaj kunvenoj dum la UK oni ankaŭ, foje flanke, tuŝis terminologiadon. Reiner Arntz (profesoro de Sandra) prelegis pri la itala provinco Suda Tirolo, kie oni volas enkonduki terminojn por juraj kaj ŝtataj aferoj en la loka lingvo, ĉar la loka lingvo iĝis unu el la tri oficialaj lingvoj (apud la itala kaj germana). Tiu prelego estis dum la dua Nitobe-simpozio. Dum la Esperantologia Konferenco Ilona Koutny esprimis deziron ke pere de Interreto oni povu serĉi tekstojn kaj aliajn fontojn por kompili Esperantajn vortarojn. Simile, Marc van Oostendorp ŝatus ke li povus trovi ĉion pri ĉiu lingvo en Interreto.

Tiuj eldiroj instigis min ellabori ideon kiun mi havis jam antaŭ kelkaj monatoj: retpaĝo per kiu oni prezentas vortaron aŭ terminaron, kaj per kiu oni povas mem aldoni komentojn kaj novajn vortojn. La provizora rezulto de interaktiva retprogramo vi trovas per ligo en retpaĝo pri la TK de TAKE: http://famo.virtualave.net/take/.

La tuta afero estas ankoraŭ konstruata. Kaj temas pri propono, realigo de simpla ideo. La celo estas duflanka: (1) ke homoj kiuj prezentas vortaron aŭ terminaron, metas ĝin en la reto por ke aliaj povu komenti kaj plukontribui, kaj (2) ke ĉiu, kiu (el)trovis novan esperantan vorton aŭ terminon, povas kontribui al listo kiu povas utili al terminologia kaj leksikografia laboro. Mi invitas vin viziti la supre menciitan retpaĝon kaj komenti ĝin laŭ teknikaj aspektoj aŭ pro la ideo.

La formato de la datumbazo el kiu la interaktiva retprogramo ĉerpas, estas tre simpla (klarigon vi trovas ankaŭ en retpaĝo), kaj ne tiom profesia, laŭ SGML kaj similaj industriaj normoj, kiel la propono por terminologia kaj leksikografia datumbazo de Wolfram Diestel kaj aliaj en: http://www.uni-leipzig.de/esperanto/material/epiv2/

Evidente la UK en Berlino interesis al mi multe. Mi devas konfesi: multe pli ol mi atendis. Mi esperas ke tiu UK instigis al novaj agadoj (kiel ekz. revigligo de TEC), eble kun helpo de novaj iloj kiel Interreto.

Fabien van Mook, sekretario de la terminologia komisiono de TAKE


<< | index | >>

Reen al mia hejmpaĝo aŭ al tiu de TAKE-TK.

© Fabien van Mook