[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj

Terminology of concrete and concrete work

UDK 666.972:001.4

Jan Werner (CZ)

Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Đorde Obradović (SI) & Josef Trojan (CZ)

Prova versio el majo 2002.

Lasta modifo je: 2002.06.05


Numero: § 1

Antaŭskribo

Numero:

esperante La terminaron prilaboris Jan Werner (CZ) kaj la membroj de la teĥnika komisiono: Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Đorde Obradović (SI), Josef Trojan (CZ), la recenzon faris Claude Longue-Épée (FR) kaj Bronislav Ĉupin (RU).

esperante La terminaro prezentas norman prilaboron de terminoj el la konstruista subfako de betono kaj de aferoj ligitaj kun ĝi. Senpere koneksa, asocieca, estas teĥnologio de betono kaj ŝtalbetono: fabrikado de betono, pretigado de ŝelaĵo, armado kaj enmetado de betonmiksaĵo inkluzive de ties kompaktigo. Pro neekzisto de sistema prilaboro de nocioj pri konstrufakaj strukturoj kaj statiko, la aŭtoroj envicigis iom el tiu ĉi sfero, kiu al konstruaj realigaĵoj el betono profesie ligiĝas.

esperante Celo de la terminara normo estas subteni la planan karakteron de la lingvo Esperanto kaj unuecigi la skriban kaj parolan esprimadon en konstrufakaj kaj koneksaj ekonomiaj kontaktoj. La sistema prilaboro garantias akordon kun la internacie validaj terminologiaj principoj kaj konsiderindan kvaliton de la terminoj. En la sekvanta etapo la terminaro estos provata kaj espereble post kelkaj jaroj reviziota surbaze de akiritaj spertoj.

esperante La alilingvaj ekvivalentoj enestas sole kiel helpo al uzantoj de la terminaro, pri ilia kongruo kun la naciaj terminaraj normoj aŭ kun kodifitaj formoj la aŭtoroj ne respondecas. La simboloj de lingvoj en (la angla), de (la germana) kaj cs (la ĉeĥa) estas uzitaj laŭ la internacia normo ISO/DIS 639-1 Draft International Standard. Ekspliko de krampoj en la termina parto:


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).