Terminiga procedo en Esperanto

Jan WERNER (CZ)

Aperos en La Domo [ISSN 1257-3558]

La faka stilo en chiu moderna lingvo, des pli en sistemo planlingva, bezonas signifoportajn elementojn - vortojn - klare difinitajn. Per la atributo «plana» estas provizata ankau Esperanto, sed ghia faka leksiko bedaurinde ne montras bezonatan kvaliton. Tion mi demonstros helpe de la vortoj «truso» kaj «latiso», kiuj provizore ne povas esti konsiderataj kiel terminoj. Ilia analizo, sistemigo kaj difino estas vojo al terminigo. Estas necese, ke esperantistaj fakuloj iom post iom la gravan mankon forigadu.

1 MOTIVIGO POR DEMONSTRI LA PROBLEMON

Unu ingheniero bezonis en Esperanto priskribi strukturon de tegmento super sporthalo, kiun li projektis. Temis pri shtala spaca verga sistemo super ortangula plano, kun shtalkolonoj situitaj periferie, eventuale kun kantilevraj randoj de tegmenta formitajho.

Tegmentan sistemon X la ingheniero konceptis kiel horizontalan spacan slabon (Fig. 1). Mi notas, ke koncerna konstrustatika sistemo X permesas aranghi konkretajn virkojn tre liberforme: ebene, space, horizontale, vertikale, unudirekte au plurdirekte, en formo de krado, arko, masto kaj alimaniere. En la ghenerala senco temas pri sistemo, en konkreta kazo oni povas paroli pri strukturo (ekz. kompleta portanta parto de tegmento) au konstrukto (parto de la tegmenta strukturo, kiu en la strukturo module ripetighas). Difino de la nocio povas esti formulita jene:

X estas statika sistemo de konstrufakaj strukturoj au ties partoj, konsistantaj el vergoj strechataj principe tire kaj preme, nur tute escepte flekse (che eksternoda shargho). Mascentraj aksoj de vergoj intersekcas en punktoj, kiuj estas nomataj nodoj kaj kreas geometrian formon de ebena au spaca strukturo konsistanta el trianguloj. Rigidaj triangulaj fakoj ne povas esti misformataj pro apliko de konsiderataj eksteraj fortoj. Oni distingas la supran (prematan) membron kaj la suban (tiratan) membron kaj la intermembrajn vergojn (vertikalojn kaj diagonalojn). La sistemo estas konvena por tegmenti grandajn spanojn, kiam plenalma trabo jam estas neekonomia. La sistemo estas utile rigida kaj krom tio konvena por transporto kaj muntado pro malpezeco de elementoj.


Fig. 1. Spacaj trusoj formantaj slabon por tegmenti grandspanajn spacojn; a) ebenaj trusaj balkoj ortangule interligitaj estigas kradon, b) rigidigo de la strukturo okazas per diagonaloj en oblikvaj ebenoj, c) baza unuo de la strukturo estas piramido kun kvadrata bazo.

La ingheniero referencis al la Plena Ilustrita Vortaro (PIV), kie li trovis, analogie kun la angla terminaro, fakajn esprimojn latiso (lattice) kaj truso (truss). Li demandis min, kiun formon li uzu. La demando estis al mi klara, sed por respondo estis bezonata eble Pitia. Kio estas kashata sub la esperantaj vortoj latiso kaj truso? Mi intence parolas pri vortoj, ne pri terminoj, char termino devas esti difinita, en semantika kampo ghi devas kovri travideblan nocion. Ni unue observu signifojn de la vortoj lau PIV.


Fig. 2. Ekzemplo de la plej simpla trusa balko.

2 KIO ESTAS LATISO ?

latis/o.
Regula kunmetajho el metalaj dratoj au stangoj, oblikve krucigitaj en formo de retajho, uzata por fermi aperturon, fari apartigajhon ktp: ghardenbarilo el o; masto, ponto, trabo. ==> krado. lat o. Simila kunmetajho el lignaj latoj (ekz. sur muro, por helpi grimpantajn kreskajhojn ktp).


Fig. 3. Shhemo lau la fig. 2. La shargho kauzas tirefikon en la oblikvaj kabloj. La tirfortoj en la krochlokoj dismetighas al du gravitaj fortoj P/2 kaj al la horizontalaj fortoj H orientitaj inverse.

En la difino estas pluraj karakterizajhoj, sed ne chiuj estas difinkapablaj, respektive esencaj. Tia estas la karaktero pri kunmetajho el laulongaj elementoj; krom tio la elementoj estas probable rigidaj (stangoj, latoj), kvankam che dratoj tiu chi premiso estas neklara, pli vere neplenumita. Plu estas fidinda krucigho de la elementoj. La referenco al krado estas supozeble ghusta.

Nesufichaj kaj pro tio neesencaj indicoj, uzeblaj kiel restriktaj karakterizajhoj:

Vane mi serchas motivon por pravigi uzon de la esprimo latiso por la serchata nomo tauga por la substitua X.


Fig. 4. Shhemo de renversitaj fig. 2 kaj 3. La oblikvajn vergojn la shargho P strechas preme, krome ili devas rezisti knikon (En:buckling, De: Knick, Fr: flambement, Cz: vzp&evink;r). La elvokitaj horizontalaj fortoj H en la lokoj de subapogo estas denove inversaj. Se la apogpunktoj estus interligitaj per suba membro de trusa balko, kiu estus strechata per tiro, la fortoj H malaperus.

3 KIO ESTAS TRUSO ?

Kiel sin prezentas la dua prijughata nomo, nome truso, ni sekvu denove lau PIV.

trus/o
1. Kunmetajho el pecoj, kiel traboj, angulajhoj, stangoj au rondferoj, tiel kombinitaj, ke ili formas framon, kiu ne povas esti misformata per apliko de ekstera forto. 2. Charpentajho, el ligno au metalo, en formo de renversita V, destinita subteni tegmenton, ponton ks. ==> chevrono.


Fig. 5. Ekzemplo de trusa balko, kies diagonaloj estas tirataj.


Fig. 6. Ekzemplo de trusa balko, kies diagonaloj estas premataj.

En la PIV-a difino de truso estas kredinda la priskribo pri a) kunmetajho el laulongaj rigidaj elementoj, b) kunmetajho plej vershajne servanta kiel portkapabla konstrufaka virko, kiu ne povas esti misformata per «ia» ekstera forto. Ni pretu toleri neprecizecon en la konstato pri forto, char PIV estas unuavice vortaro por laikoj. Konstrufakulo scias, ke fortoj chi tie estas kelkaj kaj diversaj, krome, ke la misformigon ne povas kauzi la fortoj flanke de statikisto konsiderataj. Fortoj nesupozataj, troaj, ja povas detrui chiun strukturon.

El la vidpunkto de la sistemo X estas erara la indiko pri framo. Truso ne estas framo. Framo estas chiam karakterizata per fleksmomante strechataj vergoj kaj framnodoj, en kiuj la elementoj estas enfiksitaj, iom turnighi ili povas kune kun la rigida nodo. Tio estas la konsekvenco de momanta strechado de la vergoj. Supozeble artikaj nodoj de nia sistemo X restas praktike stabilaj danke al nur akse strechataj vergoj formantaj triangulajn figurojn - fakojn. En tiu chi konciza kaj iom simpligita ekspliko ni povas resumi, ke la distingo inter framo kaj truso estas principa, la sistemojn ne eblas intermiksi. Helpe de bildoj mi provas la distingon klarigi pli demonstre. Trusojn sekvu en fig. 2 ghis 6, framojn en fig. 7 ghis 10.


Fig. 7. Tenigho de traba arhhitravo (maldekstre) kaj framo (dekstre) sub shargho vertikala kaj horizontala (efiko de vento).


Fig. 8. Du specoj de framo kun sube enfiksitaj kolonoj: maldekstre rigidaj nodoj, dekstre artikaj nodoj.

4 LEKSIKOGRAFO NE SUPLU TERMINOLOGON

Leksikografo estas kvalifikita por kompilado kaj formado de vortaroj, sed krei terminon, trovi ekvivalenton au ech difini terminon, superas lian profesion. Klare tion demonstras PIV kaj la nova esperanta-germana vortaro (Gro[ß]es Wörterbuch Esperanto-Deutsch, 1999) de E. D. Krause, kiu post la termino truso akumulis kelkajn erarojn, kiuj estas pli-malpi bazitaj sur PIV:

Tasko de leksikografo estas leksike elcherpi seriozajn fontojn kaj kompili vortaron. Se li kree eniras semantikan kampon de fremdaj fakoj, li riskas erarojn, li tie estas nur laiko.


Fig. 9. Horizontala grupigo de framoj.


Fig. 10. Vertikala grupigo de framoj.

5 KONKLUDE

La ghisnuna leksikografio kaj praktiko estas en Esperanto sharghitaj per pragmata sperto unuavice en la esperantista komunumo de angloj kaj francoj kaj ankau ghenerale en la movado. Da similaj semantikaj nebulajhoj estas en Esperanto abunde kaj la movado vere ne povas pro la stato fieri. Pri la aktuala stato de la faka kaj semifaka leksiko en Esperanto kulpas esperantistaj fakuloj, kiuj preterlasas sian taskon iom post iom levi terminologian kvaliton de la lingvo.

Lau supre farita terminologia analizo de la nocioj uzataj por la konstrusistemo bazita sur rigidaj vergaj trianguloj (nemisformeblaj, sed detrueblaj per troa shargho) mi supozeble objektive akceptas la terminon truso. Truso do estas sistemo. Por la nocio de X oni devas elekti konvenan genran terminon kaj al tiu restrikte aldoni la determinan modifilon trus- au trusa. La supre menciita tegmenta strukturo super sporthalo lau mia analizo estu trusa spaca slabo.

Ni ankorau observu la anglan fonton de nia truso. En la angla termino truss estas kashitaj pluraj signifoj kaj sencoj, ligitaj per du chefaj karakterizajhoj: 1. verga strukturo, 2. fleksa efikado de la strukturo, kiu estas super utila spaco de homa konstruajho. Sub tia vidpunkto havas lokon kiu ajn ghenerala verga sistemo, sed ankau speciala konstrustatika sistemo konsistanta el triangulaj vergaj figuroj aranghitaj chu nur dudimensie chu space. Sub la vidpunkto plue lokighas chefbindajho de tegmenta charpentajho, plurverga balko por nespecifita uzo, sed precipe tiu balko tegmentanta spacon. Tia neklare limigita funkcio de truss ghenas interkomprenighon, malaltigas kvalitan trajton de la lingvo. En la planlingvo Esperanto truso povas signifi sole specialan konstrustatikan sistemon, kiu estas supre en la teksto priskribita. En la terminologia normigado estu plenumata la postulo de mononimio, la rilaton nocio-termino sekvu nur unu termino atribuita al nocio.

Terminigo estas la terminologia vojo kondukanta de komunuza vorto al termino. []Ghi apartenas al regulaj metodoj en terminologio.

En la sekvanta traduka vortareto estas prezentitaj komponentoj de truso kaj ties chefaj aplikoj en Eo-En-De-Fr, glose aldonitaj estas kelkaj nova formitaj nocioj/terminoj.

TRADUKA VORTARETO

truso trusswork, latticework Fachwerk treillis
trusa sistemo trusswork Fachwerk structure en treillis
trusa balko truss girder, lattice beam, lattice truss, trussed beam, braced girder Fachwerkträger, Fachwerkbalken poutre composée en treillis, poutre nervurée
trusa bindoro truss, truss girder, truss binder Fachwerkbinder ferme en treillis
trusa masto lattice tower Gittermast poteau en treillis
trusa ponto truss bridge fachwerkartige Brücke pont en treillis
spaca truso space grid structure, space lattice, lattice(work) in space, space truss Raumfachwerk treillis d»espace
trusa slabo double-layer braced plate Fachwerkplatte planche en treillis
fako (de truso) (truss) bay Feld, Fach travée
vergo (de truso) (truss) rod Stab, Barre nervure
membro (de truso) (truss) chord Gurt, Gürtel membrure
-, malsupra lower chord Untergurt membrure inférieure
-, tirata bottom chord Zuggurt membrure tendue
-, supra upper chord Obergurt membrure haute
-, premata top chord, top boom Druckgurt membrure comprimée
nodo (de truso) gussed, panel joint (Fachwerk)knoten noeud (de treillis)
diagonalo (de truso) (truss) brace Diagonale diagonale
vertikalo (de truso) (truss) post Lot, Senkrechte verticale

GLOSARO

virko
produkto de laboro, laboritajho (lau A. Broise, 1959; che H. Vatré kiel «vorko», 1983).

En: Work; De: Werk; Fr: Ouvrage

konstrukto (en tehhniko)
unuopa konsistajho de konstruajho, mashino, aparato k.s. prezentanta funkcikapablan tuton; oni distingas k. lau uzita materialo, tehhnologio kaj arangho (k. ligna, betona, shtala trusa, nitita, veldita ktp.). R. Rossetti: «Konstrukto estas homfarita strukturo».

En: construction, structure; De: Konstruktion, Bau; Fr: construction, elément de construction

balko
elasta korpo en la formo de vergo (trabo) au verga plurelementa konstrukto (fleksata truso, konstrukto lau Vierendeel) kushigita sur la subapogiloj kaj strechata per eksteraj fortoj flekse au flekse kaj torde; balkoj distingighas, 1. lau nombro de subapogiloj (simpla, kontinua), 2. lau speco de subapogo de ekstremoj (shoveble apogita, enfiksita, artika, kantilevra, sur elasta grundo, 3. lau speco de shargho (unuforme etendita, soleca), 4. lau shanghigho de sekco laulonge (kun konstanta au varia sekco, romplinia).

En: beam, girder; De: Balken, Träger, Tragbalken; Fr: poutre, poutre composée, poutre nervurée

bindoro
tegmenta balko kushigita sur subapogiloj (muroj, kolonoj, cheftraboj) formantaj la vertikalan portan sistemon de hala spaco, al kiu ghi transportas sharghon de tegmento. Lau geometria formo b. estas triangulaj, unuklinaj kaj arkaj. Pro pluvakvo ili estas supre klinitaj kutime 5 - 20 %.

En: (roof) truss, roof girder, binder, stringer, bent; De: (Dach)binder; Fr: ferme principale, ferme

chefbindajho
transversa parto de tegmenta charpentajho, konceptita en patna sistemo, kiu enhavas ne nur chevronojn kaj patnojn, sed ankau elementojn subtenantajn, kiel estas kolonoj, apogiloj, patnoshtreboj, stegoj kaj bindaj traboj.

En: timbering truss; De: Dachgespärre, Verbindung; Fr: ossature

framo
verga strukturo, ebena au spaca, konsistanta el rektaj au kurbaj flekse rigidaj vergoj, kiuj en la nodoj estas reciproke enfiksitaj. En: frame; De: Rahmen; Fr: portique, cadre, chassis latiso 1. Regula kunmetajho de krucighantaj stangaj elementoj servanta por diversaj celoj, ekz. latisa barilo, septo, antaumura latiso por helpi grimpantajn plantojn, tegmenta latiso portanta tegolojn k.s. 2. (propono de la autoro:) verga sistemo uzata por cilindraj kaj kupolaj formoj de tegmentoj, kiam al fleksa efikado pro eksteraj fortoj aldonighas efiko arka. Pleje aplikatas rotaciaj latisaj kupoloj, ekz. el du varpoj (planoj) de diagonalaj vergoj kaj unu varpo (plano) de horizontalaj paraleloj (latisa kupolo de F. Lederer). Monde konata autoro de «geodeziaj kupolaj strukturoj» estas R. B. Fuller.

En: trellis work, lacing lattice, latticing; De: Gitterwerk; Fr: litonnage, treillis


Brno 2000-10-25

Ellaboron de la teksto konsulte partoprenis Claude Longue-Épée (FR) kaj Fabien van Mook (NL).



Ree al chefpagho (www.purl.org/NET/take-tk/).

Enretigo: Fabien van Mook (rete fabien.galerio.org).