[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminareto pri ventolado en konstruaĵoj (provizora)

Fabien van Mook

Versio de junio 2003. (Antauaj versioj je: 2001.11.23, 2001.12.13, 2002.02.06, 2002.02.11.)

Lasta modifo je: 2003.06.25


Numero: § 6

Klimatizaj sistemoj

Numero: 35

esperante klimatiza sistemo

esperante ventola sistemo per kiu oni klimatizas enan aŭ eksteran aeron kaj transportas ĝin tra duktoj en spaco(j)n kaj zono(j)n. FvM: venonta frazo forigendas, ĉar ankaŭ rilatas al (nur)ventola sistemo: Ĝi foje konsistas ankaŭ el orificoj kaj duktoj por ellasado, transporto kaj evt. riciklado de aero el spaco(j) aŭ zono(j).

nederlande luchtbehandelingsinstallatie

angle airconditioning system

Numero: § 6.1

specoj laŭ lokigo de la klimatiza centralo

Numero: 36

esperante centra klimatiza sistemo

esperante klimatiza sistemo kun unu klimatiza centralo en iu loko de la konstruaĵo

Numero: 37

esperante loka klimatiza sistemo

esperante klimatiza sistemo kun pluraj klimatizaj centraloj kaj klimatiziloj en diversaj partoj de la konstruaĵo

Numero: § 6.2

specoj laŭ lokigo de la klimatizaj centraloj kaj laŭ distranĉigo de la duktoj

Numero: 38

esperante unuzona klimatiza sistemo

esperante klimatiza sistemo kiu konsistas el unu klimatiza centralo kun unu aereniga dukto

nederlande eenzonesysteem

angle single zone system

germane Einzonen-Anlage

Numero: 39

esperante plurzona klimatiza sistemo

esperante klimatiza sistemo kiu konsistas el klimatiza centralo per kiu oni traktas la aeron por pluraj zonoj kaj transportas ĝin per apartaj duktoj al la respektivaj apartaj zonoj

nederlande multizonesysteem

angle multiple zone system

germane Mehrzonen-Anlage

Numero: 40

esperante plurzona klimatiza sistemo kun loka/fina (?) posthejtado

esperante klimatiza sistemo kiu konsistas el klimatiza centralo per kiu oni traktas la aeron por pluraj zonoj kaj transportas ĝin per apartaj duktoj al la respektivaj apartaj zonoj, je la finiĝo de tiuj duktoj la aera temperaturo estas altigata ĝis la dezirata nivelo

nederlande multizonesysteem met naverhitting

germane Mehrzonen-Anlage mit örtlicher Heizung

Numero: 41

esperante unudukta klimatiza sistemo

esperante klimatiza sistemo kiu konsistas el klimatiza centralo de kiu venas unu dukto kiu transportas la klimatizitan aeron al spaco(j) aŭ zono(j)

nederlande eenkanaalssysteem

angle single duct system

germane Einkanal-Klimaanlage

Numero: 42

esperante dudukta klimatiza sistemo

esperante klimatiza sistemo kiu konsistas el klimatiza centralo de kiu venas unu dukto kun varma aero kaj alia dukto kun malvarma aero; ĵus antaŭ la enigado en zonon, parto de la aero el ambaŭ duktoj estas miksataj en speciala aparato aŭ speciala orifico

nederlande tweekanalensysteem

angle dual duct system

germane Zweikanal-Klimaanlage

Numero: § 6.3

specoj laŭ debito

Numero: 43

esperante varivolumena/varidebita (?) sistemo

esperante klimatiza sistemo tia ke la debito (aerkvanto dum tempunuo) de la enigata aero varias laŭ bezono, ekz. laŭ la kvanto de homoj

nederlande variabel-volumesysteem

angle variable air volume system; v.a.v.

germane ... mit variabler Volumenstrom

Numero: 44

esperante konstantvolumena/konstantdebita (?) sistemo

esperante klimatiza sistemo tia ke la debito de la enigata aero konstantas

nederlande constant-volumesysteem

germane ... mit konstanter Volumenstrom

Numero: § 6.4

specoj laŭ uzo de aero kaj/aŭ akvo kiel transportilo de (mal)varmo

Numero: 45

esperante tutaera klimatiza sistemo

esperante klimatiza sistemo tia ke la aero en spaco estas klimatizata nur per klimatizita enigata aero

angle all air system

germane Nur-Luft-Klimaanlage

Numero: 46

esperante klimatiza sistemo per aero kaj akvo; partaera klimatiza sistemo (?)

esperante klimatiza sistemo tia ke la aero en spaco estas klimatizata per klimatizita enigata aero kaj per aliaj rimedoj, ekz. per radiatoroj en la spaco(j) mem

angle air-water system

germane Luft-Wasser-Klimaanlage

Numero: 47

esperante indukta klimatiza sistemo

esperante klimatiza sistemo tia ke la aero en la spaco estas parte reciklata kaj klimatizata en la spaco mem per aldono (indukto) de centre klimatizita aero kaj per hejtilo (per varma akvo) kaj/aŭ malhejtilo (per malvarma akvo)

nederlande inductiesysteem

nederlande induction system

germane Induktions-Klimaanlage


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).