[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Terminareto pri ventolado en konstruaĵoj (provizora)

Fabien van Mook

Versio de junio 2003. (Antauaj versioj je: 2001.11.23, 2001.12.13, 2002.02.06, 2002.02.11.)

Lasta modifo je: 2003.06.25


Numero: § 2

Aero

esperante specoj de aero

Numero: 5

esperante ena aero

esperante aero de la eno de la konstruaĵo

nederlande binnenlucht

angle indoor air

Numero: 6

esperante ekstera aero

esperante aero de la ekstero de la konstruaĵo

nederlande buitenlucht

angle outdoor air

Numero: 7

esperante pura aero

esperante aero kiu uzeblas por ventolado ĉar ĝi havas gazan konsiston kiu taŭgas al la uzo en spaco aŭ zono

nederlande schone lucht

RIMARKO: Tiu ĉi nocio do ne uzeblas kiam aero ne havas la deziratan temperaturon aŭ humidecon.

Numero: 8

esperante malpura aero

esperante aero kiu forigendas ĉar ĝi havas gazan konsiston kiu ne (plu) taŭgas al la uzo en spaco aŭ zono

nederlande verontreinigde lucht

Numero: 9

esperante haladzo

esperante toksa, malsaniga aŭ malbonodora gazo el brulanta korpo aŭ el putraĵo

nederlande uitwaseming

Numero: 10

esperante enlasata aero, enigata aero (?)

esperante aero kiun oni lasas iri, evt. per ventola sistemo, en la spacon aŭ zonon

nederlande aanvoerlucht, toevoerlucht

Numero: 11

esperante ellasata aero, eligata aero (?)

esperante aero kiun oni lasas iri, evt. per ventola sistemo, al ekstero de spaco aŭ zono

nederlande afvoerlucht

Numero: 12

esperante returnata aero

esperante aero kiun oni lasis iri, evt. per ventola sistemo, al ekstero de spaco aŭ zono kaj kiu eble aŭ parte estos riciklata

nederlande retourlucht

angle return air


[sekva ĉapitro] [antaŭa ĉapitro] [titolpaĝo/enhavo] [modifolisto] [serĉilo] [instrukcio] [TAKE-TK]


Responsas pri la enretigo Fabien van Mook (retpagho: fabien.galerio.org).