Terminologia komisiono
de
Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj (TAKE)

Novaĵoj en 2009

En tiu ĉi paĝo estas listigitaj novaĵoj el la rondoj de la konstrufaka terminologio kaj la esperanta terminologio. Redaktas Fabien van Mook.

Marto 2009: Anonco pri terminologia seminario en Ĉeĥio je 2009-11-6/8
En la 15a numero de Konstru-Forumo Jan Werner anoncas terminologian seminarion kiun agentejo Kava-Pech organizos en Dobřichovice apud Prago je 2009-11-6/8. La seminario okazos dum tri tagoj: de vendreda posttagmezo ĝis dimanĉa tagmezo. Celo de la terminologia seminario estas montri diferencon inter spontana tradukado de nacilingvaj terminoj al Esperanto kaj la faka terminologia laboro. Tiun laboron antaŭiras sistema segmentado de traktota temo, konstruo de nocio-sistemo kaj preciza difinado. Nur poste sekvas elektado de nomoj por la traktataj nocioj. En la programo estos ankaŭ temo pri bezonata vortfarado. Aliĝanto al la seminario povas kontribui al la seminario per al-afera referato ne pli longa ol 20 minutoj. La temon komuniku al la programa kunordiganto: Jan Werner (vidu lian retpoŝtadreson en la retejo de Konstru-Forumo). Limdato por la proponoj pri referato: la 30-a de septembro 2009.
Marto 2009: Konstru-Forumo 15
Jan Werner dissendas la dekkvinan cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) aliĝis du novaj membroj kaj la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ricevos kolekton de la unuaj 15 numeroj de KF, (b) Jarkolekto 2009, (c) kompendio pri ladista metio en domkonstruado, (ĉ) terminologia seminario en Ĉeĥio je 2009-11-6/8, (d) klarigo pri esperanta vortfarado, (e) diskutoj pri «kurtsolivo» en trabfaka sistemo, «asfalto k bitumo», «trafluo/debito/spezo», «ladisto, zinkisto, tubisto k tegmentisto», «planko, tekto k plafono», «Bollwerk, Wimperg & Masswerk», «sanktusník k sanktusturo», «stuko k puco», «vicbalko», «lignaj tabuloj OSB» kaj «dukti k dukto», (f) reguloj pri la akcepto de proponitaj terminoj.
Januaro 2009: Konstru-Forumo 14
Jan Werner dissendas la dekkvaran cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) enkonduko pri la dumonata ritmo de KF kaj pri okazonta terminologia seminario en Ĉeĥio je 2009-11-7/14, (b) kontaktoj kaj retadresoŝanĝo, (c) gramatika diskuto pri «kurta solivo» aŭ «kurtsolivo», (ĉ) diskutoj pri «kurta solivo» en trabfaka sistemo, « kipado/ loka knikado», «asfalto k bitumo», «trafluo/debito/spezo», «Umgebinde(haus)», «ladisto, zinkisto k tubisto», «Bollwerk, Wimperg & Masswerk», «sanktusník/ sanktusová vížka» kaj pri «stuko k puco».

Lasta ŝanĝo je 2009-4-2 11:44 MET.

Daŭra retadreso de tiu ĉi paĝo: http://www.purl.org/net/take-tk/novajhoj-2009.html.

© Fabien van Mook (retpaĝo: fabien.galerio.org)