Terminologia komisiono
de
Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj (TAKE)

Novaĵoj en 2006

En tiu ĉi paĝo estas listigitaj novaĵoj el la rondoj de la konstrufaka terminologio kaj la esperanta terminologio. Redaktas Fabien van Mook.

Decembro 2006: Jarkolekto de TAKE 2006
TAKE eldonis sian Jarkolekton 2006. Ĝi enhavas 7 artikolojn kaj ĝia enhavtabelo jenas: La Jarkolekto haveblas ĉe TAKE, p/a André Grossmann, retpoŝtadreso: take.esp6 (ĉe) free (punkto) fr.
Oktobro 2006: Konstru-Forumo 6
Jan Werner dissendas la sesan cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) stato pri la redaktado de Jarkolekto de TAKE 2006 kaj unuaj informoj pri la redaktado de la numero en 2007; (b) informoj pri TAKE (c) resumo de kontaktoj kun kvin personoj; (ĉ) diskutoj pri la terminoj «urbanismo» (kaj parencaj terminoj), «kver-» (kaj fortoj en statiko), «streni» kaj «kvoto».
Septembro 2006: Terminologia Forumo dum UK
La septembra numero de la revuo Esperanto (p. 179) raportas pri la Terminologia Forumo kiu okazis dum la UK en Florenco. Tie estrarano de TAKE, André Grossmann, informis la Forumon pri la terminologiaj agadoj de TAKE.
Aprilo, junio kaj septembro 2006: Aldonoj al STEB
Redaktoro de la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, László Szilvási, anoncas plurfoje aldonojn de multaj materialoj al la retejo. Novaj estas ekzemple pluraj protokoloj de Internaciaj Kongresaj Universitatoj (IKU). Ankaŭ estas informite ke rete aperis Pekoteko, la famaj vortaraj dosieroj de Rüdiger Eichholz el la 1980aj jaroj.
Marto 2006: Konstru-Forumo 5
Jan Werner dissendas la kvinan cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) alvoko al kontribuo kaj redaktorado de la Jarkolekto de TAKE 2006 kaj 2007; (b) resumo de kontaktoj kun ses personoj; (c) diskutoj pri la terminoj «urbanismo» (kaj parencaj terminoj), «kver-» (kaj fortoj en statiko), «efektivo», «tretejo» kaj «lumeto». Aparte estas aldonita provizoraj tradukoj de ĉeĥaj terminoj pri konstrumeĥaniko el listo de 1953.
Marto 2006: Novaj fakaj materialoj ĉe STEB
Szilvási László anoncas ke la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko (STEB) riĉiĝis per 11 tekstoj kaj la ligo al la retejo de la Konstru-Forumo.
Februaro 2006: Reklamaĵo pri TAKE
En la februara numero de «Gradbeni Vestnik» (konstruista heroldo), organo de Asocio de slovenaj konstruinĝenieroj, estis publikigita artikolo pri TAKE (1752 kbajtoj). Ĉefredaktoro de la revuo petis s-ron Đorđe Obradović pri tio dum korespondado pri lia traduko de artikolo de mag. Marko Završki por «Jarkolekto de TAKE 2005».

Lasta ŝanĝo je 2007-1-10 14:06 MET.

Daŭra retadreso de tiu ĉi paĝo: http://www.purl.org/net/take-tk/novajhoj-2006.html.

© Fabien van Mook (retpaĝo: fabien.galerio.org)