Terminologia komisiono
de
Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj (TAKE)

Novaĵoj en 2005

En tiu ĉi paĝo estas listigitaj novaĵoj el la rondoj de la konstrufaka terminologio kaj la esperanta terminologio. Redaktas Fabien van Mook.

Decembro 2005: la Konstru-Forumo havas retpaĝaron
Fabien van Mook instalis retpaĝaron por la Konstru-Forumo: www.purl.org/NET/kofo/. Ĝi enhavas la tekstojn de la forumo.
Novembro 2005: Jarkolekto de TAKE 2005
Aperis la Jarkolekto de TAKE 2005. Ĝi estas la unua de nova, ĉiujara eldonaĵo de TAKE, en kiu aperu teknikaj artikoloj pri arkitekturo kaj konstruado. Jan Werner redaktis la ĉijaran. La libreto de 68 paĝoj enhavas jenajn artikolojn: «Pekino fiksis la regionan planon» (Chen Chengru), «Principoj de la nederlanda dekreto pri la teknika kvalito de konstruaĵoj» (Fabien van Mook), «Ĉu ni povas paroli pri krizo de arkitekturo?» (Jan Kalný), «Investa klimato en la Respubliko Belorusio» (Henadzi Kurhun), «Konstrukciado de la putoj ĉe fundamentado de pontoj» (Marko Završki), «Uzado de ŝtallado por tegmenta kovrado» (Rémy Bouchet), «Ŝtuparo --- spaco kaj formo» (Jan Werner), «Teknologio kaj organizado de specifaj konstruistaj laboroj» (Bronislav Ĉupin), «Specoj de trakforkoj» (Heinz Hoffmann).
Novembro 2005: Agadraporto
Aperis la agadraporto de la terminologia komisiono de TAKE dum 2004/2005.
Oktobro-novembro 2005: Konstru-Forumo 4
Jan Werner dissendas la kvaran cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) alvoko al kontribuo kaj redaktorado de la Jarkolekto de TAKE 2006; (b) resumo de kontaktoj kun kvar personoj, aliaj antaŭaj kontaktintoj ne respondis; (c) diskutoj pri la terminoj «urbanismo», «urboplanismo», «secesio», «kver-», «efektivo», «tretejo» kaj «lumeto».
Aŭgusto 2005: Forpasis Willi Brandenburg
La 3an de aŭgusto 2005 forpasis Willi Brandenburg (Germanio, 1922-2005). Li estis i.a. UEA-fakdelegito pri konstruado kaj arĥitekturo de fervojoj, kaj kunlaboris en la redaktado de la terminaro pri betono kaj betonistaj laboroj de Jan Werner kaj kolektivo (eldonita en 2002). (Fonto: revuo Esperanto, oktobro 2005.)
Aŭgusto 2005: Raporto pri la Terminologia Forumo dum la UK en Vilno
Marc Bavant anoncas en terminologio@yahoogroups.com ke la de li verkita raporto estos publikigita en venonta numero de Scienca Revuo (ISAE). La provizora versio aperis en la reto je http://perso.wanadoo.fr/kursoj/prelegoj/UK90_Terminologia_Forumo_Raporto.pdf.
Julio-aŭgusto 2005: Konstru-Forumo 3
Jan Werner dissendas la trian cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) resumo de kontaktoj kun naŭ personoj el 8 landoj, 7 novaj invititoj ne respondis; (b) stato de la redaktado de la Jarkolekto de TAKE 2005; (c) diskutoj pri la terminoj «ŝpalo», «trabfaka konstruaĵo», «urbanismo», «urboplanismo», «secesio», «kver-» kaj «efektivo».
Julio 2005: Du fojoj pri terminologio en la revuo Esperanto
En la numero julio-aŭgusto 2005 aperis (a) intervjuo kun akademiano Marc Bavant (Sekcio pri faka lingvo) kaj (b) recenzo de José Antonio Vergara pri la libro Terminologiaj konsideroj far Jan Werner (Dobřichovice: Kava-Pech, 2004).
Junio 2005: La retpaĝaro novigita!
Fabien van Mook renovigis la retpaĝaron de la TK. Ekde nun novaĵoj pri la terminologia komisiono (kaj el la ĝeneralo) estas publikitaj en la reto.
Majo 2005: Nova retejo por TEC
Dirk Bindmann anoncas en la listo terminologio@yahoogroups.com ke la retejo www.terminologio.org probable fermos siajn pordojn, ĉar Luko Jasumura ne trovis kunlaborantojn. Tial estis rapide kreita nova retejo por la Terminologia Esperanto-Centro: http://esperanto.net/tec.
Aprilo/majo 2005: Konstru-Forumo 2
Jan Werner dissendas la duan cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) resumo de kontaktoj kun naŭ personoj el 8 landoj; (b) provizora listo de la aŭtoroj por la Jarkolekto de TAKE 2005; (c) diskutoj pri la terminoj «kompozito», «ŝpalo» kaj «trabfaka konstruaĵo».
Februaro 2005: Konstru-Forumo 1
Jan Werner dissendas la unuan cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) bonvenigaj kaj enkondukaj vortoj (ok kolegoj jesis pri la kunlaboro al la Konstru-Forumo); (b) provizora listo de la aŭtoroj por la Jarkolekto de TAKE 2005; (c) diskutoj pri la terminoj «kompozito» kaj «ŝpalo».
Februaro 2005: Recenzo en revuo Monato pri la Borsa terminaro kvinlingva
Hans Wiersch, eksa membro de la terminologia komisiono de TAKE, verkis Borsa terminaro kvinlingva (eldonitan de IKEF, FEL kaj Esperanto 3000, Leuven/Antwerpen, 2004). Ĝi enhavas 987 terminojn kun tradukoj germanaj, anglaj, esperantaj, francaj kaj nederlandaj.
Februaro 2005: Aldonoj al terminologia bibliografio
Jheromo Vashe kompilis la sesan eldonon de Terminaroj ekde 1980. Ĝi havas malmultajn aldonojn: 137 noticoj kompare al 132 en la 5a eldono.
Januaro 2005: Invito al Konstru-Forumo
Jan Werner dissendas al diversaj konstrufakuloj inviton al partopreno al Konstru-Forumo. Ĝi estu kolektivo, kiu ne dependos de iu oficiala organizaĵo, kaj en kiu oni konkrete diskutos kaj konsultiĝos pri terminaj vakaĵoj en la konstruista faklingvo. Krome, li invitas al kontribuoj por la Jarkolekto de TAKE 2005, kiu anstataŭigas la revuon La Domo, organon de TAKE.

Lasta ŝanĝo je 2005-12-16 22:26 MET.

Daŭra retadreso de tiu ĉi paĝo: http://www.purl.org/net/take-tk/novajhoj-2005.html.

© Fabien van Mook (retpaĝo: fabien.galerio.org)