Terminologia komisiono
de
Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj (TAKE)

Agadraportoj

En tiu ĉi paĝo aperas agadraportoj de la periodoj:

Bonvolu atenti ke la tekstoj aperas ĉi tie tiel kiel ili siatempe verkiĝis. Do ili povas enteni malnovajn retadresojn aŭ aliajn malaktualaĵojn.


1993-1998

Raporto pri la Terminologia Komisiono de TAKE

Verkis Fabien van Mook, 1998-08-24.
Aperis en La Domo 20.

Fine de 1998 la Terminologia Komsisiono de TAKE iĝos 5 jara. Jen la okazo por resumi la historion de tiuj kvin jaroj.

En la komenco de 1993 la freŝa skipo de ĵus fondita TAKE lanĉis enketon en la esperantistan mondon. Oni tiam enketis al multaj homoj pri la dezirataj celoj, celgrupoj de TAKE, kaj pri eventuala kunlaboro. Unu el la rezultoj estis ke multaj homoj konsideris terminologian komisionon grava. Krome kelkaj homoj anoncis sian pretecon kunlabori en tia komisiono. Sekve la estraro de TAKE decidis fondi la Terminologian Komisionon. Ankaŭ mi estis unu el tiuj pretaj kunlaboruntoj, kaj pro tio mi ricevis en decembro 1993 la peton de la estraro de TAKE kontakti la homojn sur la listo de kandidataj komisionanoj. Tion mi faris en januaro 1994, kaj mi petis iliajn aliĝojn kaj demandis pri iliaj ideoj pri la komisiono. Ĉiuj de la listo aliĝis kaj ekestis diskutoj pri la celoj kaj labormetodoj de la Terminologia Komisiono. La komisiono konsistis el 5 homoj: Bronislav Ĉupin (RU, gvidanto), Volker Hank (DE), Michel Basso (FR, prezidanto de TAKE), Hans Wiersch (DE), kaj mi (NL) kiel sekretario.

En la printempo de 1994 mi faris kompilaĵon kun la interesoj, ideoj kaj jam ekzistantaj terminologiaj projektoj de la komisionanoj. Kelkaj komisionanoj estas spertuloj. Bronislav Ĉupin kun aliaj estis verkanta multlingvan terminaron, kaj tiam Hans Wiersch finverkis sian Parolturnaron, kiu aperis en 1995. Oni jam parolis pri ekz. eblaj kontaktoj kun IKEF, kiuj nun dum la lasta duona jaro pli kaj pli konkretiĝas asoci-nivele.

La serĉo al vortaroj pri konstruado kaj al aliaj ultilaj verkaĵoj por la terminologia laboro komenciĝis. Unu el la plej malnovaj Esperantaj vortaroj pri konstruado estis «Universala terminologio de la arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio) - kun 2000 desegnoj» de F. Azorin el 1932 (eld. en Madrid). Krome estis la diskuto pri la farendaĵoj kaj la labormetodoj: kelkaj proponis fari grandan multlingvan vortaron laŭ bone elpensita sistemo, aliaj opinias ke gravas aldoni tradukojn al ekzistantaj vortaroj kaj terminaroj. Aldoniĝis la diskuto pri la maniero kolekti kaj konservi la datumojn komputile. Ĉi-rilate Michel Basso kaj mi cerbumis; mi ankaŭ kontaktis anojn de la rondo Pekoteko.

Fine de 1994 aliĝis Ihor Drul (UKR) kaj Jan Werner (CZ) al la terminologia komisiono. La jaro 1994 estis grava jaro por la komisiono, ĉar tiam oni esploris kaj ekdiskutis pri ĉiuj gravaj aspektoj de la terminologia laboro kaj la funkciado de la komisiono.

Ekde 1995 la diskutoj pluiris, la serĉado de fonaj verkaĵoj daŭriĝis. Artikoloj pri iu teknika temo por La Domo estis verkataj. Rezulte al tio oni diskutis pri uzindaj esprimoj kaj vortoj en Esperanto. Mi memoras ekz. la viglan diskuton pri la vorto «kradtraba skeleto» (vidu La Domon n-ro 6, aprilo 1995). En januaro 1996 oni provis grandigi la komisionon, sendante leterojn al (malnovaj) konatoj de Bronislav Ĉupin, sed neniu aliĝis (multaj eĉ ne respondis).

Dum la lastaj kvin jaroj estis diversaj projektoj faritaj kaj farataj de la komisionanoj. Bronislav Ĉupin kaj Ihor Drul jam antaŭ la ekzisto de la komisiono komencis verki ĝeneralan multlingvan konstruadan terminaron. Bedaŭrinde mi nun ne scias kiel tiu projekto statas. Hans Wiersch ĉiam estis kaj laŭ siaj fizikaj povoj estas aktiva kompili malgrandajn terminlistojn, ekz. pri konstruiloj kaj pri betono. Oni ankaŭ diskutas pri pli ĝeneralaj aferoj, ekz. pri la subdividoj de la konstruteknikaj fakoj. Michel Basso alfrontas la prilaborajn metodojn pri kaheloj. Mi mem publikigis artikolojn en La Domo pri mia finstuda esploro («Mezurado de malrapidaj aeraj velocitoj en ĉambroj per traceado de sapaj vezikoj», La Domo n-ro 12, oktobro 1996), kaj poste pri mia universitata esploro pri oblikva pluvo sur fasadoj. La artikolo pri mia finstudado eĉ estas traduktata en la Ĉeĥa de Jan Werner, kaj aperos en ĉeĥa faka gazeto. Jen ne-atendita rezulto de kontaktoj kun fakuloj en la komisiono!

Estiĝis tri tipaj labormanieroj de la terminologia komisiono:

Laŭ la paso de la jaroj ĉiu komisionano afrontis la aferojn laŭ la propra plaĉo kaj intereso. Oni laboras laŭ siaj tempaj ebloj. La korespondado estis tre granda en la komenca jaro. Dum la lastaj du jaroj la korespondado malmultas, kvankam regule (3 ĝis 4 fojojn jare) aperas cirkulero por interŝanĝi novaĵojn. Ĝenerale la komisionanoj ne havas multan tempon, kaj plejofte (kiel ĉe mi) de jaro al jaro la tempo dediĉebla al la komisiono ne grandiĝas.

En januaro 1998 mi ricevis la 6-lingvan vortaron «Baukonstruktionen (Schlomann - Oldenbourg, Illustrierte Technische Wörterbüch», 1919), kiun Hans Wiersch donacis al TAKE. Li iam komencis aldoni esperantajn esprimojn, sed ne plu povis daŭrigi pro sia malboniĝanta vidkapablo. Kvankam malmulto konkreta efektiviĝis en formo de vortaroj kaj terminaroj ĝis nun, la kvanto da trovitaj vortaroj pri konstruado kreskas. Mi esperas ke tio rezultos en pli da kuraĝo por kompilado de vortaroj de TAKE pri diversaj subfakoj de la konstruado.

Antaŭfine, mi rimarkas ke dum la lastaj du jaroj ekster la Terminologia Komisiono de TAKE estiĝas interesaj projektoj kiuj utilas en la ĝenerala terminologia laboro por Esperanto kaj en la ĝenerala uzado de Esperanto en fakoj. Ene de TAKE la redaktoro de La Domo, Edmond Ludwig, aktivas pri aperigado de artikoloj en popolar-scienca stilo (vidu ekz. «Tiel fariĝas ŝuo!», La Domo n-ro 18, aprilo 1998) kaj pri publikigo de faklibroj kiel «Sukerfarado - sukerfariloj - sukerfarejoj» (Claude Longue Épée). En la junulara esperanta movado Pascal Lécaille, Konrad Hinsen, Alain Fagot kaj mi lanĉis la ideon de scienc-teknika semajnfino. Tiu ideo espereble unufoje konkretiĝos en scienc-teknikaj prelegoj dum la venonta Internacia Junulara Festivalo, kiu estas la tradicia ĉiujara aranĝo de la Itala Esperantista Junularo dumpaske; en 1999 la temo ja estos «Esplori kaj scii».

Konklude, dum la kvin jaroj de sia ekzisto la Terminologia Komisiono sukcesis esti forumo por diskutoj pri terminologio kaj pri terminoj en la konstrua fako. La homoj kiuj eniris kiel ne-spertuloj, certe multe lernis de la spertuloj. Oni entuziasme laboras laŭ siaj (tempaj) ebloj. Zorgigaj punktoj estas la daŭra malgranda homforto en la komisiono kaj ke de kelkaj komisionanoj oni ne plu ricevas reagojn.

Novaj aktivuloj estas do tre bonvenaj.


1999/2000

Terminologia agado

Verkis Fabien van Mook, 2000-06-04.
Aperis enplektiĝinta en la asocia agadraporto je paĝo 7 de La Domo 27.

Post enkomputiligo (fare de la lingva buroo de s-ro Alfred SCHUBERT) de la Vortaro pri Vitokulturo kaj Vinologio verkita de s-ro Hans WIERSCH, la materialo estis transsendita al la TTT-paĝo de la terminologia komisiono, kie ĝi estas nun konsultebla kaj komentebla antaŭ fina eldona pritrakto (la retadreso estas http://famo.virtualave.net/take/).

Same, la prova versio de la terminaro pri betono de s-ro Jan WERNER, ano de la terminologia komisiono, enretiĝis. Tiu ĉi terminaro estas sisteme ordigita; ĉiu termino havas difinon kaj tradukon en la Angla, Germana kaj Ĉeĥa. La terminaro estas korektata de 4 personoj, sed ankoraŭ precipe okcidentuloj estas serĉataj por tiu ĉi tasko.

La Berlina UK estis starto de ĝenerala revigligho pri terminologio pro kunsido organizita de s-ro Petro CHRDLE (UEA). Tie oni konsilis al UEA revigligi Terminologian Esperanto-Centron. Ekde tiam oni pli kaj pli uzas la Interreto kiel forumo kaj publikigejo. Kiel la du supre menciitaj verkoj enretigitaj montriĝas, tio ankaŭ validas por la terminologia agado de TAKE. Krome, en LA DOMO aperis pluraj artikoloj pri la novaj evoluoj (vidu n-rojn 24 (p. 7-8) kaj 26 (p. 12)).


2000/2001

Raporto pri la terminologia komisiono dum 2000/2001

Verkis Fabien van Mook, 2001-05-21.
Aperis en La Domo 31.

Dum 2000/2001 la laboro de Jan Werner kaj liaj kvin kunlaborantoj pri betonista terminaro daŭriĝis. La diskutoj rezultis al plibonigoj de la terminaro kaj al du artikoloj kiuj tuŝis aferojn flankajn al la terminaro, nome (1) pri terminiga procedo en Esperanto kaj (2) pri elementoj de portaj konstrusistemoj. Ambaŭ artikolojn Jan Werner verkis; la unuan li publikigis dum KAEST kaj en La Domo n-ro 30 (p. 9-13).

Komisionanoj partoprenis al klerigaj kaj kleriĝaj aranĝoj. Fabien van Mook (kune kun Sandra Schweder, TEJO) iris al Terminologia Somera Akademio (7-12aj de aŭgusto 2000, Vieno) organizita de internaciaj organizaĵoj pri terminologio. Ili tie lernis pri la principoj kaj modernaj aplikoj de terminologio. Fabien raportis pri tio en La Domo n-ro 28 (p. 5-6). La fondaĵo Wüster de UEA subvenciis ilian partoprenon. Jan Werner partoprenis la Kolokvon Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (novembro 2000, Prago). Estis dudeko da fakaj prelegoj kaj Jan prezentis sian artikolon «Terminiga procedo en Esperanto». Fabien van Mook prelegis pri «Terminologio en (kaj ekster) Esperantujo» dum la 49a staĝo de Esperanto France-Est (20-22aj de aprilo 2001, Storckensohn). Dum tiu ĉi sukcesa aranĝo (kiun kunorganizis TAKE) estis oko da fakaj prelegoj.

En ĉiu numero de La Domo aperas informoj aŭ artikoloj pri terminologio. Krom la jam menciitaj artikoloj aperis en n-ro 29 informo pri la forstista fakvortaro kaj ties efiko ekster Esperantujo fare de Detlev Blanke. En La Domo n-ro 31 aperis la artikolo «Kio estas tegmenta lukarno» de Jan Werner.

La komisiona ttt-paĝo http://www.purl.org/net/take-tk/ estis regule aktualigita per elektronikaj versioj de artikoloj kaj ligoj al retpaĝoj interesantaj terminologojn.

La nombro de kunlaborantoj de la komisiono ne ŝanĝiĝis (restis 7). (Nur du el la tuto de 6 kunlaborantoj de la betonista terminaro venas el nia Terminologia Komisiono de TAKE.) Bronislav Ĉupin demisiis de la posteno de gvidanto en novembro 2000. Tiu ĉi posteno ankoraŭ vakas.


2001/2002

Raporto pri la terminologia komisiono dum 2001/2002

Verkis Fabien van Mook, 2002-04-26.
Aperis en La Domo 35.

Dum 2001/2002 J. Werner, membro de la terminologia komisiono de TAKE (TK-TAKE), finverkis sian terminaron pri betono kaj betonistaj laboroj. Li arigis kvar prijuĝantojn kaj tri recenzantojn por kontroli, komenti kaj prijuĝi la manuskripton. La prijuĝintoj estis W. Brandenburg (DE), F. van Mook (NL), Dj. Obradović (SI) kaj J. Trojan (CZ) (ĝis printempo de 2001 partoprenis ankaŭ W. Wesołowski, PL). La recenzintoj estis s-roj C. Longue-Epée (FR), B. Ĉupin (RU) kaj J. Kavka (CZ). Danke al ĉiuj komentoj, sugestoj kaj plibonigoj Werner povos baldaŭ eldoni la terminaron. Cetere, tiu ĉi eldono estos provizora; estas planite ke post kelkjara provado aperu definitiva eldono.

Nur du de la cititaj helpintoj al la pribetona terminaro estas jam membroj de TK-TAKE, nome Ĉupin kaj Van Mook. Du aliaj helpintoj anoncis sin kaj aliĝis al la komisiono: estas s-roj Brandenburg kaj Obradović. La komisiono esperas je fruktodona kunlaborado kun tiuj du novaj membroj.

Kadre de terminologia trejnado sub konsilado de Werner, Van Mook komencis en oktobro 2001 malgrandan terminaron pri ventolado en konstruaĵoj.

Sufiĉe regule aperis informoj aŭ artikoloj pri terminologio en La Domo. En n-ro 33 (januaro 2002) Van Mook raportis pri kelkaj novaĵoj ekde la somero de 2001, kaj L. Vazquez petis tradukojn de muelilaj terminoj.

Werner ankaŭ aktivis terminologie ekster la komisiono. Menciindas ke per eseo «Kulturo de komunikado» li gajnis la premion Luigi Minnaja en la beletraj konkursoj 2001 de UEA (vidu revuon Esperanto, n-ro 1141, novembro 2001).

La komisiona ttt-paĝo http://www.purl.org/net/take-tk/ estis regule aktualigita. Tie publikiĝis ankaŭ la menciitaj (provizoraj) terminaroj pri betono kaj pri ventolado en konstruaĵoj.


2002/2003

Raporto pri la terminologia komisiono dum 2002/2003

Verkis Fabien van Mook, 2003-06-11.
Aperis en La Domo 39.

Dum la somero de 2002 aperis la terminaro pri betono kaj betonistaj laboroj de Jan Werner kaj kolektivo. Aliaj publikaĵoj aperis en La Domo, nome verkitaj de Rémy Bouchet (serio pri ŝtalkonstruado en numeroj 35, 36, 37 kaj 38) kaj verkita de Jan Werner (pri la nocioj planko kaj plafono en numero 38). S-ro Werner publikigis artikolon pri la terminologia metodo kaj pri verbaj adjektivoj en Scienca Revuo 1/2002 resp. 2/2002. Fabien van Mook skribis recenzon pri «Kontruu vian domon» de Gilbert R. Ledon por la Revuo Esperanto (decembro 2002, paĝo 252).

S-roj Bouchet kaj Werner partoprenis kaj prelegis en la fakseminario KAEST 2002 en Prago dum novembro 2002. S-roj Bouchet kaj van Mook renkontiĝis dum la Internacia Festivalo en Germanio ĉirkaŭ la novjaro de 2003.

Dum la raporta periodo aliĝis s-roj Bouchet (FR) kaj Grigorij Geĥt (UA). Malaliĝis s-ro Ihor Drul (UA) en februaro. La komisiono konsistas nun el Bronislav Ĉupin (RU), Michel Basso (FR), Hans Wiersch (DE), Volker Hank (DE), Fabien van Mook (NL), Jan Werner (CZ), Đorđe Obradović, Rémy Bouchet (FR) kaj Grigorij Geĥt (UA). S-ro Willi Brandenburg (DE) ne estas oficiala membro sed kopie ricevas la sekretariajn cirkulerojn de Van Mook.

La komisiona ttt-paĝo http://www.purl.org/net/take-tk/ estis regule aktualigata.


2003/2004

Raporto pri la terminologia komisiono dum 2003/2004

Verkis Fabien van Mook, 2004-06-26.
Aperis en La Domo 43.

En artikolo pri novaĵoj en la terminologia rondo esperantista en La Domo numero 41 (januaro 2004, p. 4) ni rememorigis la dekjariĝon en decembro 2003 de la Terminologia Komisiono de TAKE. Ni konstatis ke ĝi estis kaj estas la konstanta forumo ene de TAKE pri konstruada terminologio, malgraŭ ke la laborforto varias de momento al momento.

Dum la raporta periodo eksiĝis s-ro Hans Wiersch (DE), kiu estis unu el la fondintoj de la komisiono. En januaro 2004 malaliĝis s-ro Grigorij Geĥt (UA) pro familiaj okupiĝoj. La komisiono konsistas nun el Bronislav Ĉupin (RU), Michel Basso (FR), Volker Hank (DE), Jan Werner (CZ), Djordje Obradović, Rémy Bouchet (FR) kaj Fabien van Mook (NL). S-ro Willi Brandenburg (DE) ne estas oficiala membro sed kopie ricevas la sekretariajn cirkulerojn de Van Mook.

Dum 2003/2004 la aktiveco ne grandis. Agadoj de la komisiono konsistis precipe el (1) informiĝo pri la novaĵoj en la terminologia rondo esperantista (vidu numeron 41 de La Domo, p. 4 kaj 8-9), kaj (2) plua diskutado inter Jan Werner kaj Fabien van Mook pri propono de terminaro pri ventolado de konstruaĵoj fare de Van Mook. La komisiona ttt-paĝo http://www.purl.org/net/take-tk/ estis plu aktualigata kaj kompletigita per aperintaj agadraportoj (http://www.purl.org/net/take-tk/agadraportoj.html).

Regule aperis artikoloj de komisionanoj en La Domo: Jan Werner verkis pri la nocioj planko kaj plafono (numero 38, p. 9-11). Rémy Bouchet daŭrigis sian serion de artikoloj pri ŝtalkonstruado: pri pudlita fero (numero 39, p. 6-7), pri fajrorezisto (numero 40, p. 6-7) kaj pri tertremoj (numero 41, p. 6-7). En numero 42 (p. 6-7) li traktis enbetonajn fiksilojn.

Ĉe eldonejo Kava-Pech aperis komence de 2004 la libro «Terminologiaj konsideroj» de Jan Werner. En ĝi s-ro Werner represigis kolekton de 38 gravaj artikoloj kiujn li verkis pri terminologio dum la pasintaj jardekoj. La libro krome enhavas la esperantan terminaron pri la terminologia fako.


2004/2005

Raporto pri la terminologia komisiono dum 2004/2005

Verkis Fabien van Mook, 2005-10-15.
Aperis en TAKE-Cirkulero/La Domo novembro 2005.

La rolo de la terminologia komisiono (TK) pli graviĝis en oktobro 2004 pro la decido de la ĝenerala membrokunveno limigi la asocian celaron al trovado de fakuloj, terminologia laboro kaj eldono de fakaj artikoloj en jarkolekto. Bedaurinde la aktiveco ene de la TK restis apenaŭa dum la periodo 2004/2005. Terminologia laboro tamen okazis, sed precipe ekster la TK.

La komisiono konsistis el Bronislav Ĉupin (RU), Michel Basso (FR), Volker Hank (DE), Jan Werner (CZ), Djordje Obradović, Rémy Bouchet (FR) kaj Fabien van Mook (NL). Ni bedaŭras la morton de s-ro Willi Brandenburg (DE) en aŭgusto 2005. Li kopie ricevis la sekretariajn cirkulerojn de Van Mook, sed ne estis oficiala membro.

La retejo de la TK estis tute renovigita en junio 2005 (http://www.purl.org/net/take-tk/). Fabien van Mook daŭre redaktas ĝin. La renovigo celas anstataŭi la paperajn sekretariajn cirkulerojn.

Ni kore dankas al nia tre aktiva membro Jan Werner. Li lanĉis en januaro 2005 «Konstru-Forumon» kaj redaktis la «Jarkolekton 2005 de TAKE». La Konstru-Forumo estas kolektivo kiu ne dependas de iu oficiala organizaĵo, kaj en kiu oni konkrete diskutas kaj konsultiĝas pri terminaj vakaĵoj en la konstruista faklingvo. Jam aperis tri cirkuleroj de la Konstru-Forumo. Partoprenas ĉirkaŭ ok fakuloj; inter ili estas 5 membroj de la TK.

Kontribuoj de (eksaj) membroj al la ĝeneralo estas: prelego pri la necesa seriozigo de faka literaturo en Esperanto far Jan Werner dum KAEST en novembro 2004, eldono de «Borsa terminaro kvinlingva» far Hans Wiersch (Leuven/Antwerpen: IKEF, FEL kaj Esperanto 3000, 2004), artikoloj de Rémy Bouchet, Bronislav Ĉupin, Djordje Obradović, kaj Fabien van Mook en la «Jarkolekto 2005 de TAKE» (redaktita de Jan Werner).


Lasta ŝanĝo je 2005-12-16 17:23 MET.

Daŭra retadreso de tiu ĉi paĝo: http://www.purl.org/net/take-tk/agadraportoj.html.

© Fabien van Mook (retpaĝo: fabien.galerio.org)