Principoj de la nederlanda dekreto pri la teknika kvalito de konstruaĵoj

Fabien J.R. van Mook (NL)

Aperis en Jarkolekto de TAKE 2005, Wintzenheim (FR): TAKE, septembro 2005, p. 11-19.

A. Pli da lumo, aero kaj spaco

En 1901 la nederlandaj parlamento kaj registaro aprobis la unuan nacian leĝon pri loĝado. Ĝi celis plibonigi la loĝadan kvaliton kaj kontraŭi la malsanigajn cirkonstancojn en kiuj multaj, precipe malriĉaj nederlandanoj loĝis fine de la 19a jarcento. Por tio la leĝo instalis gravan rimedon, nome la regularon pri la minimuma kvalito de konstruaĵoj, kaj atribuas al komunumoj gravegan rolon. Komunumo difinu la regularon, aprobu per oficialaj permesoj konstruplanojn, se ili kongruas kun tiu ĉi regularo, kaj malpermesu la loĝadon en konstruaĵoj, en kiuj la loĝocirkonstancoj estas abonemindaj. La leĝo provizis ankaŭ financajn rimedojn por la konstruado kaj bontenado de loĝejoj al komunumoj kaj al asocioj kaj fondaĵoj, kiuj estis fonditaj speciale pro tiu ĉi celo.

La efiko de la leĝo estis grandega. La nombro de loĝejoj kreskis de 1 miliono en 1900 al 1,8 miliono en 1930. Ĝis 1930 la averaĝa nombro de ĉambroj kreskis de 2,7 al 4,4, dum la nombro de unu-ĉambraj loĝejoj falis tre evidente. En 1930 jam 90 procentoj de la nederlandaj loĝejoj estis konektitaj al la elektra reto. Arĥitektoj eluzis la teknikajn kaj financajn rimedojn ne nur por pli da lumo, aero kaj spaco en loĝejoj kaj kvartaloj, sed ankaŭ inventis aŭ aplikis novajn arĥitekturajn stilojn.

B. Al simpligo kaj unuigo

Sume la leĝo pri loĝado forte fasonis la nederlandajn konstruaĵaron kaj ĉi-rilatan socialan strukturon. Fine de la 1980-aj jaroj oni decidis enkonduki seriozajn ŝanĝojn, ĉar oni volis redukti la influon de la politiko. La diversaj agantoj en la kampoj de konstruado kaj loĝado ricevu pli da libereco kaj respondeco. La specialaj fondaĵoj kaj asocioj ne plu ricevu subvenciojn kaj la tuto de reguloj simpliĝu. La stato, ke ĉiu komunumo rajtis je propra prikonstruaĵa regularo, iĝis pli kaj pli ĝena. Tial en 1992 estis enkondukita nova leĝo pri loĝado. Ekde tiam nur la nacia registaro formulu la minimumajn teknikajn kvalitojn de konstruaĵoj. Ili aperas en unu registara dekreto, kiun mi nomas esperante la «konstrudekreto». La unua versio aperis en 1992. En 2003 aperis tute reformulita versio, kiu respondis al peto por pli granda legeblo. De tempo al tempo aperas ankaŭ veraj enhavaj ŝanĝoj: plejofte la registaro decidis forigi aŭ simpligi regulojn tiel, ke la «merkato» havu pli da libereco. Cetere, daŭre restas la tasko kaj devo de komunumoj aprobi konstruplanojn, kiuj kongruas kun la reguloj de la konstrudekreto, kaj malpermesi la uzon de abomenindaj konstruaĵoj. Komunumoj ne rajtas devii de la teknikajn postulojn de la konstrudekreto, krom se la konstrudekreto eksplicite permesas en specifa punkto.

En tiu ĉi artikolo mi klarigas principojn kaj la strukturon de la konstrudekreto ekde 2003.

C. Principoj

La leĝo postulas, ke la konstrudekreto enhavu minimumajn konstruteknikajn postulojn por konstruotaĵoj kaj por ekzistantaj konstruaĵoj. La postuloj traktas la kampojn: sekuro, sano, uzeblo, energiŝparo kaj mediprotekto. La nivelo de la minimumaj postuloj por ekzistantaj konstruaĵoj estas ofte malpli alta ol tiuj por konstruotaĵoj, kaj ofte kongruas al la konstruteknika kvalito de konstruaĵoj el la 1920aj kaj 1930aj jaroj.

La formulado de la minimumaj postuloj baziĝas je pluraj principoj. Ĉi tie mi traktas du gravegajn principojn, kiuj rekte rilatas unu al la alia.

C.1 Funkcio kaj efektivo

Ĉiu aspekto de la teknika kvalito de konstruaĵo estas formulita per ties funkcio kaj celo. Ekzemplo el la ĉapitro pri la postuloj pro sano estas: «Konstruaĵo estu tia, ke suna taga lumo povu enveni en sufiĉa kvanto.» La artikolo plu difinas, en kiuj tipoj de ejoj (laŭ uzo) la postulo validas. En la ekzemplo temas pri loĝejoj, infanvartejoj, ĉeloj, oficejoj, gastloĝejoj kaj instruejoj.

La funkcia postulo estas do sufiĉe svage formulita. Sed la tuto de funkciaj postuloj en la konstrudekreto reprezentas ĉiujn konstruteknikajn kvalitojn, kiujn oni certe devas respekti. Krome la funkcia postulo estas la deirpunkto por pli konkretaj reguloj. Ideale la konkretigo de funkcia postulo estas formulita per preskribo pri minimuma efektivo. Per la vorto «efektivo» mi referas al nocio de reala ekzisto de iu fenomeno aŭ efiko. En la angla kaj franca oni diras «performance».

En la konstrudekreto oni priskribas minimuman efektivon per sojlovaloro kaj per metodo, per kiu oni determinu (kalkulu aŭ mezuru) la sojlovaloron. La laŭefektivaj preskriboj estas do sufiĉe abstraktaj. Preskribi ian efektivon signifas ke oni interesiĝas nur pri la rezulta efiko, pri la rezulta funkciado aŭ kvalito de iu materialo, konstruparto, spaco aŭ tuta konstruaĵo.

La kontraŭo de laŭefektiva preskribo estas «recepta preskribo», en kiu oni mencias tre konkrete, kiujn materialojn en kiuj formoj oni apliku. Ekzemplo de recepta preskribo por varmoizolado estas, ke «fasado enhavu tavolon de vitra lano de minimume 80 mm». La laŭefektiva preskribo por varmoizolado formuliĝas per fizikaj grandoj, ekzemple: «la varmorezisto de fasado estu minimume 2,5 m2.K/W».

En la konstrudekreto la preskriboj, per kiuj oni konkretigas la funkciajn postulojn, varias laŭ abstrakteco. Foje la konkretigo konsistas el vera laŭefektiva preskribo (ekzemple ĉe akustiko kaj varmorezisto), foje la konkretigo konsistas el malrekta laŭefektiva preskribo (ekzemple pri minimuma aero de fenestroj por la enveno de suna taga lumo), kaj foje la konkretigo konsistas nur el preskribo ke iu rimedo ekzistu (ekzemple ke ekzistu minimume du pordoj en salonoj de certa aero por sekura fuĝo okaze de fajro).

Ĉe veraj laŭefektivaj preskriboj la konstrudekreto mencias la grandon kaj ties sojlovalorojn. La dekreto referas al industria normo por la koncernata determina metodo. Industriaj normoj estas publikitaj de la Nederlanda Normiga Instituto (NEN), ili foje estas rekte tradukitaj de normoj de ISO aŭ CEN.

Ĉe multaj aspektoj la funkciaj postuloj ekzistas en du niveloj, nome la minimuma nivelo por novaj konstruaĵoj (konstruotaĵoj) kaj la minimuma nivelo por ekzistantaj konstruaĵoj. La lasta estas kompreneble pli malalta ol la unua.

C.2 Ekvivalenteco

Kiel dirite, funkcia postulo estas la deirpunkto por pli konkretaj preskriboj. Foje estas necese devii de la konkretaj reguloj, kiujn la konstrudekreto donas. Kialoj povas esti, ke la preskribata rimedo ne estas dezirata aŭ ebla, ke temas pri nova inventaĵo, aŭ ke la preskribataj sojlovaloro kaj determina metodo ne antaŭvidas iujn cirkonstancojn. La konstrudekreto permesas deviojn kondiĉe, ke oni plenumas la funkciajn postulojn kaj la minimuman nivelon de la postulata efektivigo. La minimuma nivelo estas deduktata de la menciitaj preskriboj.

D. Strukturo

La konstrudekreto konsistas el sep ĉapitroj. La unua kaj lasta ĉapitroj traktas ĝeneralaĵojn, dum la ĉapitroj 2 ĝis 5 traktas la kvin kampojn, en kiuj oni grupigis ĉiujn 66 funkciajn postulojn, nome por sekuro, sano, uzeblo, energiŝparo kaj mediprotekto. En la suba listo mi prezentas koncizigitan enhavtabelon de la dekreto.

Ĉapitro 1 Ĝeneralaj klaŭzoj (i.a. difinoj de terminoj)
Ĉapitro 2 Postuloj por sekuro (entute 25 paragrafoj, ekzemple:)
    Paragrafo 2.1 Ĝenerala firmeco de konstruktoj
    Paragrafo 2.2 Firmeco ĉe fajro
    Paragrafo 2.3 Dislimoj de plankoj
    Paragrafo 2.5 Ŝtuparoj
    Paragrafo 2.7 Provizo de elektro, ankaŭ dum krizo
    (paragrafoj 2.11 ĝis 2.22 rilatas al fajro, fumo kaj fuĝo)
Ĉapitro 3 Postuloj por sano (entute 20 paragrafoj, ekzemple:)
    Paragrafo 3.1 Protekto kontraŭ sonoj el ekstero
    Paragrafo 3.2 Protekto kontraŭ sonoj de instalaĵoj
    (pluaj postuloj pri sono en paragrafoj 3.3 ĝis 3.5)
    Paragrafo 3.6 Protekto kontraŭ humido en interno
    Paragrafo 3.7 Protekto kontraŭ humido en ekstero
    Paragrafo 3.10 Ventolado de restadaj zonoj kaj spacoj, necesejoj kaj banejoj
    Paragrafo 3.15 Limigo de la apliko de malsanigaj materialoj
    Paragrafo 3.20 Taga lumo
Ĉapitro 4 Postuloj por uzeblo (entute 18 paragrafoj, ekzemple:)
    Paragrafo 4.3 Libera trairo (minimumaj mezuroj de pordoj k.s.)
    Paragrafo 4.5 Restada zono (minimuma areo, minimuma alto, atingeblo)
    Paragrafo 4.6 Restada spaco
    Paragrafo 4.7 Necesejo
    Paragrafo 4.16 Instalejo por hejtilo
Ĉapitro 5 Postuloj por energiŝparo (entute 3 paragrafoj, nome:)
    Paragrafo 5.1 Varmizolado
    Paragrafo 5.2 Limigo de la penetro de aero
    Paragrafo 5.3 Energi-efektivo
Ĉapitro 6 Postuloj por mediprotekto (ankoraŭ malplena ĉapitro)
Ĉapitro 7 Transiraj klaŭzoj kaj finaj klaŭzoj

Mi tradukis unu paragrafon el la konstrudekreto, vidu la kadron. La paragrafo troviĝas en la ĉapitro 5, pri energiŝparo. Traktita estas la funkcia postulo pri energi-efektivo. Ĝi estas formulita en artikolo 5.11. La artikolo estas dividita en membroj, en la unua membro estas nomata funkcia postulo, en la du aliaj membroj estas dirite, por kiuj tipoj de ejoj la funkcia postulo validas. Tipo de ejo estas karakterizita per t.n. «uza funkcio», do per agado, al kiu la ejo utilas. La konstrudekreto distingas 12 uzajn funkciojn. Ili estas listigitaj en tabelo 5.11, foje kun laŭoportunaj subdividoj. Ĉiu linio en la tabelo rilatas al iu uza funkcio kaj indikas unue, ĉu la funkcia postulo validas por tiu specifa uza funkcio kaj due, per kiuj preskriboj la postulo estas plenumita.

Ekzemple, oni planas unu memstaran domon, en kiu loĝos unu familio. En tiu ĉi kazo la uza funkcio de la konstruaĵo estos 1c. Vidu la tabelon 5.11. En la linio de uza funkcio 1c estas menciitaj la artikoloj 5.12-1, 5.12-3, 5.13-1, 5.14-1 kaj 5.14-2. Ĝuste tiujn ĉi artikolojn oni do apliku por respondi rilate al la funkcia postulo pri energi-ŝparo.

Alia ekzemplo estas konstruplano de fabrikejo. En la tabelo ĉe la uza funkcio 5 oni vidas neniun referon. Tio signifas, ke pro la formulo de artikolo 5.11-3 la funkcia postulo ne validas por industrio. Almenaŭ la nederlanda leĝo, pere de la konstrudekreto, nenion postulas ĉi-rilate. Kompreneble la posedanto mem de la fabrikejo rajtas postuli al la konstruisto realigi certan energi-ŝparan kvaliton.

Ankoraŭ unu rimarkon mi faras pri uzaj funkcioj. Mi rekte tradukis la nederlandajn terminojn por la uzaj funkcioj. Povas esti ke la esperantigitaj terminoj al vi ne tuj klaras. Mi ne donas difinojn, sed sciu ke la oficialaj difinoj troviĝas en la konstrudekreto. Tamen unu klarigon mi faras: la terminoj apartamentdomo, gastdomo kaj prizondomo rilatas al konstruaĵoj, en kiuj troviĝas pluraj apartamentoj, gastloĝejoj (ekz. hotelĉambroj) kaj respektive ĉeloj.

Mi revenas al la paragrafo 5.3, al la pritrakto de la restantaj artikoloj 5.12, 5.13 kaj 5.14. La apliko de tiuj ĉi artikoloj do dependas de tabelo 5.11. La artikoloj preskribas kiel plenumi la funkcian postulon pri energi-ŝparo. Ĉi-kaze la preskriboj formuliĝas tipe laŭ efektivo. Nome, la artikolo 5.12 mencias la minimuman koeficienton de energi-efektivo kaj la artikolo 5.13 mencias la determinan metodon. La sojlovaloro estas menciita en la lasta kolumno en la tabelo 5.11. La (kalkula) metodo estas priskribita en la nederlandaj industrinormoj NEN 5128 (por loĝejoj) kaj NEN 2916 (pli ĝenerala metodo). Cetere, la metodo konsideras la jarajn aŭ monatajn energi-kvantojn pro hejtado, malhejtado, lumigo, sun-enradiado, ventolado k.a. kaj konsideras la tipojn de instalaĵoj laŭ efiko kaj mediprotekto.

La artikolo 5.14 rilatas al ebla malŝarĝigo ĉe rekonstruado. Mi ĉi tie ne komentas ties konsekvencojn.

Per la traduko de paragrafo 5.3 mi montris tipan formuladon de funkcia postulo kaj de ties preskriboj en la nederlanda konstrudekreto. Vere ĉiu paragrafo konsistas el (1) pivota artikolo kun la funkcia postulo (kiel la artikolo 5.11) kaj la tabelo de uzaj funkcioj kaj (2) artikoloj kun preskriboj, per kiuj la funkcia postulo estas konkretigita.

Paragrafo 5.3. Energi-efektivo, novaj konstruaĵoj


Artikolo 5.11

1. Nova konstruaĵo respondas al sufiĉa energiŝparado.

2. Se por iu uza funkcio estas preskriboj indikitaj en la tabelo 5.11, la postulo en la membro 1 estas plenumata per la apliko de tiuj preskriboj.

3. La membro 1 ne validas ĉe uzaj funkcioj, por kiuj la tabelo 5.11 ne indikas preskribojn.

Tabelo 5.11

  (Ejo laŭ) uza funkcio Aplikataj membroj Sojlovaloro
    koeficiento de energi-efektivo determina metodo rekonstruado koeficiento de energi-efektivo

artikolo

5.12     5.13   5.14   5.12
membro 1 2 3 1 2 1 2 1+2

1

Loĝado                
1a Loĝado en ruldomo - - - - - - - -
1b Loĝado en apartamentodomo - 2 3 1 - 1 2 1
1c Loĝado en alia tipo de domo 1 - 3 1 - 1 2 1
2 Renkontado 1 - 3 - 2 1 2 2,2
3 Uza funkcio de prizono                
3a Ĉelo ne en prizondomo 1 - 3 - 2 1 2 1,9
3b Ĉelo en prizondomo - 2 3 - 2 1 2 1,9
4 Flegado kaj kuracado                
4a Flegado de paciencoj dependantaj de lito 1 - 3 - 2 1 2 3,6
4b Aliaj tipoj de flegado kaj kuracado 1 - 3 - 2 1 2 1,5
5 Industrio - - - - - - - -
6 Oficado 1 - 3 - 2 1 2 1,5
7 Gastloĝado                
7a Gastloĝado en ne-hejtata domo ne estanta gastdomo - - - - - - - -
7b Gastloĝado en hejtata domo ne estanta gastdomo 1 - 3 1 - 1 2 1,4
7c Gastloĝado en gastdomo - 2 3 - 2 1 2 1,9
8 Instruado 1 - 3 - 2 1 2 1,4
9 Sportado 1 - 3 - 2 1 2 1,8
10 Uza funkcio de butiko 1 - 3 - 2 1 2 3,4
11 Aliaj tipoj de uzaj funkcioj - - - - - - - -
12 Konstruitaĵo ne estanta konstruaĵo/domo - - - - - - - -


Koeficiento de energi-efektivo

Artikolo 5.12

1. La koeficiento de energi-efektivo ne superas la valoron indikitan en la tabelo 5.11.

2. Se en konstruaĵo aŭ parto de konstruaĵo troviĝas nur ejoj kun la sama tipo de uza funkcio, kiuj ligiĝas al komuna trafikejo, al kiu neniu ejo kun alia uza funkcio estas ligita, la koeficiento de energi-efektivo de tiu konstruaĵo aŭ tiu parto de konstruaĵo ne superu la valoron indikitan en la tabelo 5.11.

3. Se en konstruaĵo aŭ parto de konstruaĵo troviĝas ejoj de diversaj uzaj funkcioj, por kiuj estas postulata koeficiento de energi-efektivo laŭ la membroj 1 aŭ 2, kaj se tiu konstruaĵo aŭ parto de konstruaĵo troviĝas sur la sama parcelo, diference de la membroj 1 kaj 2 validas, ke la tuta karakteriza kvanto de energiuzo determinita laŭ NEN 2916 ne superas la tutan akcepteblan kvanton de energiuzo determinitan laŭ NEN 2916. Ĉe la determinado de la akceptebla kvanto de energiuzo la sojlovaloroj por la koeficientoj de energi-efektivo estas aplikataj laŭ la membroj 1 kaj 2.


Determina metodo

Artikolo 5.13

1. La koeficiento de energi-efektivo menciita en la artikolo 5.12 estas determinata laŭ NEN 5128. Ĉe la determinado de la koeficiento de energi-efektivo de ejo kun loĝada funkcio estas permesate ne konsideri necesejon, banejon, mezurilejon, ejon por akvovarmigilo (bojlero) kaj ejon por hejtilo.

2. La koeficiento de energi-efektivo menciita en la artikolo 5.12 estas determinata laŭ NEN 2916. Ĉe la determinado de la koeficiento de energi-efektivo estas aplikata la valoro 4 por la koeficiento de malhejto kaj la valoro 135 por la faktoro, per kiu realiĝas kompenso por la akceptebla kvanto de energiuzo por ventolado. Ĉe la determinado de la koeficiento de energi-efektivo de ejo kun la uza funkcio de loĝado estas permesate ne konsideri necesejon, banejon, mezurilejon, ejon por akvovarmigilo kaj ejon por hejtilo.


Rekonstruado

Artikolo 5.14

1. La komunuma registaro ne malŝarĝas la preskribojn de artikoloj 5.12 kaj 5.13 ĉe tuta renovigo de konstruaĵo.

2. Ne estas aplikataj la artikoloj 5.12 kaj 5.13 ĉe parta renovigo, ŝanĝo aŭ pligrandigo de konstruaĵo.

E. Konkludo

Eble, la nederlanda konstrudekreto estas en la tuta mondo unika formo de leĝo pri minimumaj teknikaj kvalitoj de konstruaĵoj. La nederlanda leĝdonanto en ĝi listigis ĉiujn konstruteknikajn postulojn kiuj estas konsiderataj necesaj, kaj konsekvence ordigis ilin laŭ kampoj (sekuro, sano, uzeblo, energiŝparo kaj mediprotekto). Postuloj estas formulitaj en ĝenerala maniero laŭ funkcio kaj celo. Sekve, funkcia postulo estas rilatigata unue al tipoj de ejoj kaj due al pli konkretaj preskriboj. La preskriboj estas formulitaj per minimumaj efektivoj, al kiu konstruparto, spaco aŭ konstruaĵo respondu. Minimumaj efektivoj estas difinitaj per sojlovaloro kaj determina metodo. En kazoj, kiam preskribo al iu konstruplano ne taŭgas, konstruistoj rajtas proponi ekvivalentajn solvojn kondiĉe, ke la funkcia postulo kaj ties kvalita minimumo estas respektataj.

Mi scias ke en aliaj landoj oni provas simile formuli la minimume teknikajn kvalitojn. Sed ŝajnas al mi, ke en Nederlando oni plej progresis pri la konsekvenca formulado de konstruteknikaj postuloj laŭ funkcio, celo kaj efektivo. Kompreneble, la progreso ne okazis en unu tago, sed estiĝadis per paŝoj ekde 1992. Ankaŭ en 2005 la nacia registaro anoncis pluajn (etajn) simpligojn kaj glatigojn de la dekreto.

Priaŭtora informo

Fabien van Mook (1971) studis konstruteknikon en la Teknologia Universitato de Eindhoven (NL) kaj finstudis en 1996 en la fako de konstrufiziko. De 1996 ĝis 2003 en la sama universitato li esploris la kvantigon de pluvo sur fasadoj per mezurado kaj komputila simulado. Ekde 2004 li laboras en konsila inĝeniera buroo pri konstrufiziko en Utrecht (NL). Tie li traktas precipe la temojn ventolado kaj fajro en grandaj garaĝoj ĉe loĝdomoj, kaj ĝeno pro vento ĉirkaŭ domoj. Fabien esperantistiĝis en 1992, aktivis en la Nederlanda Esperanto-Junularo inter 1994 kaj 2000, kaj aktivas pri konstruista terminologio ene de TAKE ekde 1994.