Konstru-Forumo

redaktoro Jan Werner, retpoŝtadreso: wernerjan (HELIKO) seznam (PUNKTO) cz

La Konstru-Forumo estas kolektivo kiu ne dependas de iu oficiala organizaĵo, kaj en kiu oni konkrete diskutas kaj konsultiĝas pri terminaj vakaĵoj en la konstruista faklingvo. Jan Werner lanĉis la KoFo-n en januaro 2005. Partoprenas ĉirkaŭ dekdu fakuloj.


En tiu ĉi ttt-ejo troviĝas jenaj tekstoj:

Konstru-Forumo 21, marto 2010, Jan Werner (pdf 123 kilobajtoj)
Enhavo: (a) kontaktoj (pri la statuso de leganto; kun novaj KF-anoj kaj legantoj; pri nova PIV), (b) terminoj el «Hidraŭlika sanitara terminaro» de Blázquez, (c) klarigo pri «recipiento», (ĉ) klarigo pri «kondukteco», (d) diskutoj pri «kanalizo, kanalizacio k kloako», «taluso» kaj «lodnivelilo».
Konstru-Forumo 20, januaro 2010, Jan Werner (pdf 153 kilobajtoj)
Enhavo: (a) foruma labormetodo, (b) informoj de TAKE, (c) alvoko al kontribuo por la Jarkolekto 2010, (ĉ) kontaktoj (i.a. kun legantoj de la KF), (d) speciala lingvo laŭ ISO 1087-1 kaj pri «po», (e) terminoj el «Hidraŭlika sanitara terminaro» de Blázquez, (f) diskutoj pri «trafluo/debito/spezo», «kanalizo, kanalizacio k kloako», «varmkondukteco k varmkonduktivo», kaj «taluso».
Konstru-Forumo 19, novembro 2009, Jan Werner (pdf 117 kilobajtoj)
Enhavo: (a) foruma labormetodo, (b) kontaktoj (i.a. kun reviziinto de PIV), (c) raporteto pri la membrokunveno de TAKE je 18-10-2009), (ĉ) iom el «Hidraŭlika sanitara terminaro» de Blázquez, (d) prepozicio «po», (e) sufikso «aci» en «kanalizacio», (f) diskutoj pri «asfalto k bitumo», «trafluo/debito/spezo», «kanalizo, kanalizacio k kloako» kaj «varmkondukteco k varmkonduktivo».
Konstru-Forumo 18, septembro 2009, Jan Werner (pdf 373 kilobajtoj) (aldonaĵo «Nova kontribuaĵo al diskuto pri la temo 15», pdf 331 kilobajtoj)
Enhavo: (a) reagoj al la redakcia artikolo de SPEGULO (numero de somero 2009), (b) Pri la Jarkolekto 2009 (interpunkcio k.s.), (c) Jarkolekto 2010, (ĉ) membreco en TAKE, (d) diskutoj pri «asfalto k bitumo», «trafluo/debito/spezo», «dukti k dukto», «etaĝo», «kanalizo, kanalizacio k kloako» kaj «varmkondukteco k varmkonduktivo».
Konstru-Forumo 17, julio 2009, Jan Werner (pdf 450 kilobajtoj)
Enhavo: (a) kontaktoj, (b) Jarkolekto 2009, (c) novembra terminologia seminario estas nuligita, (ĉ) diskutoj pri «asfalto k bitumo», «trafluo/debito/spezo», «ladisto, zinkisto, tubisto k tegmentisto», «sanktusník k sanktusturo», «lignaj tabuloj OSB», «dukti k dukto», «etaĝo» kaj «kanalizo, kanalizacio k kloako», (d) redakcia artikolo de SPEGULO (numero de somero 2009).
Konstru-Forumo 16, majo 2009, Jan Werner (pdf 159 kilobajtoj)
Enhavo: (a) rememorigo pri la terminologia metodo, (b) Jarkolekto 2009, (c) anglaj vortoj influas ĉeĥan lingvon - pri asfalto kaj bitumo, (ĉ) diskutoj pri «asfalto k bitumo», «trafluo/debito/spezo», «ladisto, zinkisto, tubisto k tegmentisto», «planko, tekto k plafono», «Bollwerk, Wimperg & Masswerk», «sanktusník k sanktusturo», «stuko k puco», «vicbalko», «lignaj tabuloj OSB», «dukti k dukto», «etaĝo» kaj «kanalizo, kanalizacio k kloako».
Konstru-Forumo 15, marto 2009, Jan Werner (pdf 306 kilobajtoj)
Enhavo: (a) aliĝis du novaj membroj kaj la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ricevos kolekton de la unuaj 15 numeroj de KF, (b) Jarkolekto 2009, (c) kompendio pri ladista metio en domkonstruado, (ĉ) terminologia seminario en Ĉeĥio je 2009-11-6/8, (d) klarigo pri esperanta vortfarado, (e) diskutoj pri «kurtsolivo» en trabfaka sistemo, «asfalto k bitumo», «trafluo/debito/spezo», «ladisto, zinkisto, tubisto k tegmentisto», «planko, tekto k plafono», «Bollwerk, Wimperg & Masswerk», «sanktusník k sanktusturo», «stuko k puco», «vicbalko», «lignaj tabuloj OSB» kaj «dukti k dukto», (f) reguloj pri la akcepto de proponitaj terminoj.
Konstru-Forumo 14, januaro 2009, Jan Werner (pdf 196 kilobajtoj)
Enhavo: (a) enkonduko pri la dumonata ritmo de KF kaj pri okazonta terminologia seminario en Ĉeĥio je 2009-11-7/14, (b) kontaktoj kaj retadresoŝanĝo, (c) gramatika diskuto pri «kurta solivo» aŭ «kurtsolivo», (ĉ) diskutoj pri «kurta solivo» en trabfaka sistemo, « kipado/ loka knikado», «asfalto k bitumo», «trafluo/debito/spezo», «Umgebinde(haus)», «ladisto, zinkisto k tubisto», «Bollwerk, Wimperg & Masswerk», «sanktusník/ sanktusová vížka» kaj pri «stuko k puco».
Konstru-Forumo 13, novembro 2008, Jan Werner (pdf 240 kilobajtoj) (aldonaĵo «Kvar jaroj de Konstru-Forumo», pdf 162 kilobajtoj) (aldonaĵo «Bitumo kaj asfalto - Eltiraĵo...», pdf 88 kilobajtoj)
Enhavo: (a) kontaktoj kun 7 kolegoj, (b) artikolo de JK 2008 en Gradbeni Vestnik, (c) Jarkolekto 2009, (ĉ) KAEST 2008, (d) kvalimetrio aŭ kvalitometrio, (e) diskutoj pri «kurta solivo» en trabfaka sistemo, « kipado/ loka knikado», «asfalto k bitumo», «trafluo/debito/spezo», «Umgebinde(haus)», «ladisto, zinkisto k tubisto», «demoli/malkonstrui», «tekto», «Bollwerk, Wimperg k Masswerk», (f) klarigo pri knikado kaj kipado de Rémy Bouchet.
Konstru-Forumo 12, septembro 2008, Jan Werner (pdf 175 kilobajtoj) (aldonaĵo «provizora inventaro...», pdf 148 kilobajtoj) (aldonaĵo «opinio pri la terminoj trafluo...», pdf 101 kilobajtoj)
Enhavo: (a) nova kontakto kun s-ro Joel Brozovsky (Usono), (b) ĝenerala asemblo de TAKE, (c) KAEST 2008, (ĉ) raporteto pri la 93a UK en Roterdamo, (d) Jarkolekto 2009, (e) respondo de Michel Duc Goninaz pri la netransitiveco de «kniki», (f) diskutoj pri «trabfaka domo/konstruaĵo/sistemo», «tretejo k ŝtupfronto», «edifico», «kipado/loka knikado», «asfalto k bitumo», «trafluo/debito/spezo», «titolkampo k legendo», «spano/spanejo/spanspaco», «Umgebinde(haus)», «furniro/forniro», «ladisto, zinkisto k tubisto», «demoli/malkonstrui», «tekto», (g) postskribo.
Konstru-Forumo 11, junio 2008, Jan Werner (pdf 289 kilobajtoj)
Enhavo: (a) kontakto kun s-ro Vergara (UEA-komitatano) kiu organizas terminologian simpozion dum la 93a UK en Roterdamo, (b) teksto por informo pri KF en Informilo por interlingvistoj, (c) kiel nomi «Umgebinde-Haus»?, (ĉ) diskutoj pri «tretejo», «kvoto/koteo», «edifico», «kipado/loka knikado», «asfalto/bitumo», «trafluo/debito/spezo», «titolkampo/legendo», «spano/spanejo», «Umgebinde(haus)», «furniro/forniro», (d) postskribo.
Konstru-Forumo 10, marto 2008, Jan Werner (pdf 163 kilobajtoj) (aldonaĵo en jpg, 160 kilobajtoj)
Enhavo: (a) diskutoj pri diversaj terminoj el statiko, pri «tretejo», «kvoto/koteo», «edifico», pri diversaj fenomenoj pri streĉado de ŝtala strukturo, pri «asfalto/bitumo», pri «trafluo/debito/spezo», pri «titolkampo» kaj «notlisto/legendo», pri «spano/spanejo»; (b) Eŭrokodo 2 pri betono; (c) letero al prof. Krause pri «latiso», «truso» kaj aliaj korektindaĵoj; (ĉ) kontaktoj kaj postskribo.
Konstru-Forumo 9, januaro 2008, Jan Werner (pdf 168 kilobajtoj)
Enhavo: (a) pri la Jarkolekto de TAKE de 2007 kaj 2008; (b) diskutoj pri diversaj terminoj el statiko, pri «tretejo», «lumspaco», «streni/deformi», «kvoto», «edifico», pri diversaj fenomenoj pri streĉado de ŝtala strukturo, pri «asfalto/bitumo» kaj pri «trafluo/debito/spezo»; (c) la terminaro pri betono kaj betonistaj laboroj (tradukoj, aktualigo kaj adapto al Eŭrokodo); (ĉ) la granda vortaro germana-esperanta de Krause; (d) kongreso de EEU kaj respektive fervojistoj; (e) listo de la retpoŝtadresoj de la ok kunlaborantoj en la Ko-Fo.
Konstru-Forumo 8, junio 2007, Jan Werner (pdf 235 kilobajtoj)
Enhavo: (a) titolo de artikolo de Jan Werner por la Jarkolekto de TAKE 2007; (b) resumo de kontaktoj kun ok personoj; (c) diskutoj pri diversaj terminoj el statiko kaj pri la terminoj «efektivo», «tretejo/subtretejo», «lumspaco», «streni», «kvoto» kaj «edifico», kaj pri diversaj fenomenoj pri streĉado de ŝtala strukturo; (ĉ) (komenco al) superrigardo pri volumenaj ŝanĝoj de simpla betono; (d) postvorto kun instigo al interesitoj pli aktiviĝi en la kampo de konstruteknika terminologio.
Konstru-Forumo 7, februaro 2007, Jan Werner (pdf 265 kilobajtoj)
Enhavo: (a) citaĵo de la alvoko kontribui al la Jarkolekto de TAKE 2007; (b) resumo de kontaktoj kun ok personoj; bedaŭrinde la kolokvo restas malgranda; ĉiuj kolokvanoj estas instigitaj serĉi fakulojn-kunlaborontojn; (c) invito al partopreno al EEK dum 28aj de julio ĝis 4a de aŭgusto 2007 en Maribor; (ĉ) diskutoj pri diversaj terminoj el statiko kaj pri la terminoj «efektivo», «tretejo/subtretejo», «lumspaco», «streni», «kvoto» kaj «edifico» kaj kaj pri diversaj fenomenoj pri streĉado de ŝtala strukturo.
Konstru-Forumo 6, oktobro 2006, Jan Werner (pdf 352 kilobajtoj)
Enhavo: (a) stato pri la redaktado de Jarkolekto de TAKE 2006 kaj unuaj informoj pri la redaktado de la numero en 2007; (b) informoj pri TAKE (c) resumo de kontaktoj kun kvin personoj; (ĉ) diskutoj pri la terminoj «urbanismo» (kaj parencaj terminoj), «kver-» (kaj fortoj en statiko), «streni» kaj «kvoto».
Konstru-Forumo 5, marto 2006, Jan Werner (pdf 191 kilobajtoj)
Enhavo: (a) alvoko al kontribuo kaj redaktorado de la Jarkolekto de TAKE 2006 kaj 2007; (b) resumo de kontaktoj kun ses personoj; (c) diskutoj pri la terminoj «urbanismo» (kaj parencaj terminoj), «kver-» (kaj fortoj en statiko), «efektivo», «tretejo» kaj «lumeto». Aparte estas aldonita provizoraj tradukoj de ĉeĥaj terminoj pri konstrumeĥaniko el listo de 1953.
Konstru-Forumo 4, oktobro-novembro 2005, Jan Werner (pdf 166 kilobajtoj)
Enhavo: (a) alvoko al kontribuo kaj redaktorado de la Jarkolekto de TAKE 2006; (b) resumo de kontaktoj kun kvar personoj, aliaj antaŭaj kontaktintoj ne respondis; (c) diskutoj pri la terminoj «urbanismo», «urboplanismo», «secesio», «kver-», «efektivo», «tretejo» kaj «lumeto».
Konstru-Forumo 3, julio-aŭgusto 2005, Jan Werner (pdf 154 kilobajtoj)
Enhavo: (a) resumo de kontaktoj kun naŭ personoj el 8 landoj, 7 novaj invititoj ne respondis; (b) stato de la redaktado de la Jarkolekto de TAKE 2005; (c) diskutoj pri la terminoj «ŝpalo», «trabfaka konstruaĵo», «urbanismo», «urboplanismo», «secesio», «kver-» kaj «efektivo».
Konstru-Forumo 2, aprilo-majo 2005, Jan Werner (pdf 496 kilobajtoj)
Enhavo: (a) resumo de kontaktoj kun naŭ personoj el 8 landoj; (b) provizora listo de la aŭtoroj por la Jarkolekto de TAKE 2005; (c) diskutoj pri la terminoj «kompozito», «ŝpalo» kaj «trabfaka konstruaĵo».
Konstru-Forumo 1, februaro 2005, Jan Werner (pdf 120 kilobajtoj)
Enhavo: (a) bonvenigaj kaj enkondukaj vortoj (ok kolegoj jesis pri la kunlaboro al la Konstru-Forumo); (b) provizora listo de la aŭtoroj por la Jarkolekto de TAKE 2005; (c) diskutoj pri la terminoj «kompozito» kaj «ŝpalo».
Januaro 2005: Invito al Konstru-Forumo (invito, pdf 50 kilobajtoj) («kompozito», pdf 37 kilobajtoj)
Jan Werner dissendas al diversaj konstrufakuloj inviton al partopreno al Konstru-Forumo. Ĝi estu kolektivo, kiu ne dependos de iu oficiala organizaĵo, kaj en kiu oni konkrete diskutos kaj konsultiĝos pri terminaj vakaĵoj en la konstruista faklingvo. Krome, li invitas al kontribuoj por la Jarkolekto de TAKE 2005, kiu anstataŭigas la revuon La Domo, organon de TAKE.

Kelkaj ligoj kiuj rilatas al terminologio:


Lasta ŝanĝo je 2010-3-19 10:28 MET.

Daŭra retadreso de tiu ĉi paĝo: http://www.purl.org/net/kofo/.

© la kolektivo Konstru-Forumo
La kopirajto de unuopaj tekstoj restas ĉe la respektivaj aŭtoroj.